24 (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
24
televida serio
Originala titolo 24
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro vera tempa, aventura serio
Kreita de Joel Surnow kaj Robert Cochran
Aktoroj Kiefer Sutherland
Mary Lynn Rajskub
Anil Kapoor
Annie Wersching
Mykelti Williamson
Katee Sackhoff
Chris Diamantopoulos
John Boyd
Muziko de Sean Callery
Lingvo(j) angla
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 192
Daŭro sen reklamoj 44 minutoj
Produktado
Loko(j) Los-Anĝeleso, Vaŝingtono, Novjorko
Elsendo
Bilda formato 16/9
Elsendita 6 novembro 2001 – 2010
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr


24 estas usona premio-ricevanta televida serio. Dissenate de Fox Network en Usono kaj eble estis dissendita tutmonde, la programo unue estis dissendita la 6-an de novembro, 2001, kun komencaj 13 episodoj. En januaro, 2007, 24 estis ebliĝita rete al usonaj vidantoj per Fox on Demand. La unuaj ses sezonoj estis tutaj centritaj pri la fikcia Losanĝeleso fako de la uson-registara Kontraŭterorismfako (CTU, en la angla). Estas anoncite, ke de diversaj oficialaj fontoj, inkluzive de la 11a eldonaĵo de The Official 24 Magazine, ke CTU estos tute mankanta dum la dissendota sepa sezono. La ĉefaj roluloj ankoraŭ laboros por la usona registaro, kvankam ankoraŭ estas malklare, kaj fakoj estos engaĝantaj.

24 estas prezentita en vera tempo, kun ĉiu sezono figuranta 24-horan periodon en la vivo de Jack Bauer, kiu laboras kun la usona registaro kiam ĝi batalas minacoj sur usona grundo. La programo ankaŭ postiras la agojn de aliaj agentoj de CTU, de registaraj oficistoj, kaj teroristoj asociitaj al la komploto.