Saltu al enhavo

Peter Stuyvesant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Stuyvesant
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1612 (1612-01-01)
en Peperga
Morto 1-an de januaro 1672 (1672-01-01) (60-jaraĝa)
en Nov-Amsterdamo
Tombo St. Mark's Church in-the-Bowery Churchyard (en) Traduki 40° 43′ 49″ Nordo 73° 59′ 13″ Okcidento / 40.7302451 °N, 73.9869813 °U / 40.7302451; -73.9869813 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Franeker Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Peter Stuyvesant
Familio
Patro Baltazar Johannes Stuyvesant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Margaretha Hardenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Judith Bayard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Nicholas William Stuyvesant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
direktoro ĝenerala
guberniestro
kolonia administranto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Peter STUYVESANT [pEtr stEŭvezant], naskita en 1612 en Peperga, vilaĝo intertempe apartena al Weststellingwerf en Frislando (Nederlando), mortinta en 1672 en Novjorko, estis inter 1647 kaj 1667 la lasta guberniestro de la nederlanda kolonio Nova Nederlando (nederlande Nieuw-Nederland). Lia oficado finiĝis per transdono de la kolonio al Britio.[1]

Kiel guberniestro Stuyvesant zorgis interalie pri plivastigo de la setlejo "Nov-Amsterdamo" (kiu en 1664 estis alinomita al Novjorko) ĉe la suda ekstremo de Manhatano. Sub lia administrado realiĝis la protekta muro ĉe Wall Street ("mura strato"), la kanalo, kiu poste iĝis Canal Street (kanala strato), kaj la strato Broadway. La familio de Stuyvesant posedis grandajn terenojn en la nord-orienta parto de Nova Amsterdamo. La tiea bieno, kies nomo estis bouwerie, donis sian nomon al la strato The Bowery.

Antaŭ sia guberniestreco Stuyvesant deĵoris kiel direktoro de la Okcident-Hindia Kompanio kaj estris la tiel nomatajn ABC-insulojn (Aruba, Bonaire, Curaçao) do Arubo, Bonero kaj Kuracao. Li perdis kruron en batalo kontraŭ portugaloj ĉe insulo Sankta Marteno kaj dum la plejparto de sia adolta vivo uzis lignan kruron.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]