Mamerto de Vienne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cizaĵo el la Little Pictorial Lives of the Saints (1878). Incipit: franca ĉefepiskopo, venerita kiel sanktulo de la Katolika Eklezio.

Mamerto di Vienne (france: Mamert de Vienne aŭ saint Mamert (... – Vienne, 475), estis ĉefepiskopo de la 5-a jarcento, venerita kiel sanktulo de la Katolika Eklezio. Sankta Mamerto de Vienne estas unu el la tiediritaj Sanktuloj de la glacio,[1] kune kun Sankta Servacio, Sankta Pankracio kaj Sankta Bonifaco de Tarso kiuj estas festataj en la 12-a 13-a kaj 13-a de majo dum Mamerto de Vienne estas liturgie honorita la 11-an de majo: tagoj de la rogacioj.

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

Frato de la teologo kaj poeto Klaŭdiano Mamerto. Ŝajnas ke kiel tiu ĉi li distingiĝis per teologia kaj literatura eduko.

Li elektiĝis episkopo de Vienne (Francio) en 452, ekkonpliktante, tamen, kun la ĉefepiskopo de Arles kies kontestis la superregadon, kiun, spite de tio, fine li devis agnoski en 463.

Li enkondukis en Gaŭlujo la procesion de la rogacioj ekde 470, celante ĉesigi serion da naturaj plagoj.[2]

Lia sarkofago estis malkovrita en la jardeko 1860-a kaj estas konservita en la antikva preĝejo de Sankta Petro, hodiaŭ arkeologia muzeo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉar preĝalvokataj por ke ne okazu temperatura malaltiĝo en la monato de majoj kiu damaĝu la prisemitan grundon. Popoloj, krome, aldonis ke ĝuste en tiuj jaroj fakte oni konstatis temparturan malaltiĝon taksatan anomalion de la naturo. Vidu: Sanktuloj de la glacio.
  2. Tiuj informoj devenas el lia dua posteulo, la episkopo Sextus Alcimus Ecditius Avitus, konata per la la titolo de Sankta Avito de Vienne.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]: Sankta Mamerto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj: