Toon Witkam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Toon Witkam
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1944 (1944-10-07)
Morto 29-an de novembro 2018 (2018-11-29) (74-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Toon WITKAM (naskiĝis la 7-an de oktobro 1944, mortis la 29-an de novembro 2018) estis nederlanda esperantisto kaj komputila programisto. Post studado ĉe la Teĥnika Universitato en Delft (Nederlando) li eniris la programaran industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila lingvistiko, li en ĉ. 1982 esperantiĝis kaj iniciatis DLT (Distribuita Lingvo-Tradukado — esplorprojekton, en kiu Esperanto rolis kiel interlingvo). Dum la 1990-aj jaroj li konsilis la Eŭropan Komisionon pri aŭtomata tradukado, laboris kiel gast-esploristo en Japanio kaj estis partotempa profesoro pri informadiko (kogna ergonomio de homa-komputila interfaco) en Delft. Emeritiĝinte post 2001, li okupiĝis pri Esperanta vortstatistiko kaj tekstanaliza programaro. Li estis membro de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino) kaj estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto ekde 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • ESPSOF Esperantlingva vortstatistika kaj tekstanaliza softvaro kun konkordancilo