Argentinosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Argentinosaŭro
Posta kreo de rekonstruita skeleto en Muzeo Senckenberg en Frankfurto ĉe Majno
Posta kreo de rekonstruita skeleto en Muzeo Senckenberg en Frankfurto ĉe Majno
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sauropsida
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Familio: Titanosauridae
Genro: Argentinosaŭro
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Argentinosaŭro, science Argentinosaurus (signifas en la latina „argentina lacerto“), estas genro de saŭropoda dinosaŭro el la kreto de Sudameriko. Oni priskribis nur unu tipan specion A. huinculensis.

La argentinosaŭro estas unu el la plej grandaj konataj dinosaŭroj kaj tiel unu el la plej grandaj surteraj bestoj de la terhistorio.

La trovitaj fosilioj estas nekompletaj, ĝis nun konatas nur parto de la skeleto (dorsa vertebro, ripoj, krurostoj). Laŭ la trovitaĵoj oni povis kalkuli grandon kaj pezon de la besto. Laŭ tio, la ŝultra alto de argentinosaŭro estis 8 ĝis 9 m kaj longis ĝis 38 m. Laŭ kalkuloj, la plantovora besto pezis ĉ. 80 ĝis 100 tunojn. Ĝi havis – kiel aliaj saŭropooj – tre longan kolon kaj voston, masfortan korpon, kiun portis 4 kolonformaj kruroj.

La fosiliaj ostoj de argentinosaŭro estis malkovritaj en argentina provinco Neuquén. Oni datas la trovaĵojn je 110–95 milionojn da jaroj, tiel al transira periodo de subkreto ĝis supra kreto. La unua priskribo de la genro okazis en 1993, fare de José F. Bonaparte kaj Rodolpho Coria.