Saŭropodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skeleto de Apatosaurus louisae

Saŭropodoj estas infraordo de dinosaŭroj, kiuj apartenas al la subordo Saŭropodomorfoj de la ordo Saŭriskioj. Ili vivis dum la ĵurasia kaj kretacea epoko. Ili estas konataj pro siaj rekordaj longecoj de korpo kaj kolo. Fama ekzemplo de saŭropodo estas diplodokoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plej fruaj specioj ne pli grandis ol ĉevalo kaj ofte marŝis sur du kruroj. Oni supozas ke ili grandiĝis por esti evitataj de predantoj. Iliaj ostoj estis plenaj je aeraj sakoj, verŝajne por esti malpli pezaj. Ili havis longajn kolojn, kiuj permesis atingi la foliojn de altaj arboj, kaj atingi multajn arbojn sen movi la reston de la korpo. Iliaj dentoj estis relative etaj kaj maldikaj, pli taŭgaj por gluti ol por maĉi. Pro la jarringoj trovitaj en iliaj ostoj, oni scias ke ili ĉefe kreskis dum varmaj periodoj.[1]

Grandeco[redakti | redakti fonton]

Plej longaj dinosaŭroj

La kompletaj skeletoj de la genro Brachiosaurus montris, ke de la kapo ĝis la pinto de la vosto, ili povis atingi 25 metrojn, kaj povus levi la kapon 12 metrojn de la tero. La malkompletaj skeletoj de la specio Patagotitan mayorum indikas, ke ili povus atingi ĝis inter 37 kaj 40 metrojn. Ne ĉiuj membroj de saŭropodoj estis tiom grandaj: la plej granda ekzemplero de Europasaurus ne havis pli ol 6 metrojn.[1]

En Ĵuraso (Francujo), oni trovis piedsignajn spurojn kun diametro inter 1,50 kaj 2 metroj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La gigantoj de la pratempo. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2018-03-01. Alirita 2018-03-01.
  2. Piedsignoj de dinosaŭroj. Riŝo - Ipernity. Arkivita el la originalo je 2018-03-01. Alirita 2018-03-01.