Braĥiosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Skeleto de braĥiosaŭro en Ĉikago
Braĥiosaŭro
Komparo de grandecoj de homo kaj braĥiosaŭro

Braĥiosaŭro apartenas al la plej grandaj konataj saŭropodaj dinosaŭroj (kaj per tio ankaŭ al la plej grandaj surteraj animaloj de ĉiuj tempoj). Tiu ĉi grandegulo vivis fine de la ĵurasia periodo antaŭ proksimume 150 milionoj da jaroj sur teritorioj de Usono (Colorado, Wyoming, Utah) kaj Eŭropo (Portugalio). Braĥiosaŭro estis preskaŭ 20-22 metroj longa, 12-13 metroj alta kaj ĝi povus pezi ĉirkaŭ 30 ĝis 50 tunoj.

Tenantoj de rekordo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento tiu ĉi saŭropodo estis la plej granda bone konata dinosaŭro, sed poste superis ĝis kelkaj nove malkovritaj specioj de grandegulaj saŭropodoj (Supersaurus vivianae), Sauroposeidon proteles, Argentinosaurus huinculensis kaj Puertasaurus reuili).

Populareco[redakti | redakti fonton]

Braĥiosaŭro apartenas al la plej konataj kaj la plej popularaj dinosaŭroj en filmo Ĵurasia parko, danke al kiu ĝi fariĝis konata. Skeleto de "Brachiosaurus" brancai (nun Giraffatitan brancai) en berlina muzeo de Humboldt estas senĉese la plej alta kunmuntita skeleto de dinosaŭro en la mondo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La pezo de cerbo de tiu ĉi dinosaŭro ne superis unu centmilonon de la pezo de korpo (ĉe mezproksima homo tio estas unu kvindekono).
  • Se la braĥiosaŭro estis varmsanga,
    • do ĝi devis vori preskaŭ 300 kg da herba nutraĵo ĉiutage.
    • do al la idoj daŭris minimume 10 jaroj antaŭ ol ili plenkreskiĝis.
  • Se la braĥiosaŭro estis malvarmsanga, do al la idoj daŭrus plenkreskiĝi pli ol 100 jaroj. Oni taksas, ke tiuj ĉi saŭropodoj povis ĝisvivi eĉ aĝon pli ol 200 jaroj.