Portalo:Dinosaŭroj


Ĉu vi ankaŭ metis al vi la demandon, ĉu la dinosaŭroj estis varmsangaj aŭ kial ili pereis? Al kelkaj el tiuj ĉi demandoj vi trovos respondojn ĉi tie, al kelkaj dum ankoraŭ ne. Tial ne timu redakti - ĉiu el vi povas kontribui. Se vi trovos ion, kion vi povas plibonigi (enhavon, gramatikon, formatadon...), do faru tion.
Helpu fari el Vikipedio valoran fonton de informoj pri la dinosaŭroj!
Dinosaŭroj, la plej grandaj rampuloj, estis la dominantaj ter-bestoj antaŭ 225 - 65 milionoj da jaroj. Tio estas multe pli longa tempodaŭro, ol homoj estas sur la Tero. Oni trovis restaĵojn de dinosaŭroj preskaŭ ĉie sur la Tero, tamen la plej riĉa tombejo de dinosaŭroj troviĝas en Mongolio.
La subita malapero de ĉi tiuj kreitaĵoj neniam estis klarigita kontentige. Unu teorio atribuas la malaperon al dramecaj ŝanĝoj en klimato. Multaj sciencistoj kredas, ke asteroido kolizianta kun la Tero, produktis tiom da polvo en la atmosfero, ke sunlumo estis blokita dum longa tempo. Ĉi tiu evento povis kaŭzi malaperon de manĝaĵo en ĉirkaŭaĵo kaj malhelpi al la kresko de plantaro.

Alosaŭro (el la greka allos/αλλος "fremda", "nekonata" aŭ "stranga" + sauros/σαυρος "lacertulo") estis priskribita en la jaro 1877 fare de Othniel Charles Marsh, la fama usona paleontologo el la 19-a jarcento. Ĝi estis relativa proksimulo de gigantaj karĥarodontosaŭredoj, kiel plej konataj reprezentantoj estas Giganotosaŭro carolinii, priskribita de Coria kaj Salgado en la jaro 1995 kaj Mapusaŭro, kiu estis priskribita de Coria kaj Currie en la jaro 2006 (ambaŭ el subfamilio de Giganotosaurinae, kreitaj dum la priskribo de Mapusaŭro). La plej malalta komuna pozitivo, kiu ensumigas ankaŭ alosaŭron (respektive Alosaŭredojn) kun karĥarodontosaŭredoj estas superfamilio de Alosaŭredoj.
Trovejoj
Fosilioj de tiu ĉi familio estas konataj el Usono (ŝtatoj Utah, Wyoming, Nov-Meksiko kaj Colorado el supraj ĵurasiaj sedimentoj de formacio de Morrison, kies tavoloj sume troviĝas sur la teritorioj de usonaj ŝtatoj Wyoming, Colorado, Montana, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Nebraska, Kansas, Oklahoma, Teksaso, Nov-Meksiko, Arizona, Utah kaj Idaho, kaj kanadaj provincoj Saskaĉevano kaj Alberto kaj nove ankaŭ el Portugalio (formacio de Lourinh), de kie estas konata specio Allosaurus europaeus.
Ĉu vi scias, ke
[redakti fonton]...ununura konata saŭropoda dinosaŭro, kies kola parto de la spino estis pli mallonga ol la korpo, estis Braĥitraĥelopan el malfrua ĵurasio de Argentino?
...dank' al "taŭra" aspekto de siaj naztruoj kaj la antaŭa parto de la kranio ankilosaŭro Minotaŭrasaŭro el Mongolio ricevis sian nomon?
...eta maniraptora teropodo Anchiornis el la nordokcidenta Ĉinio pezis en la plenkreskeco nur ĉirkaŭ 110 gramoj?

...la plej alta konata dinosaŭro estis braĥiosaŭredo Saŭroposeidono proteles, kiun vi povus komforte nutrigi el balkono en la sesa etaĝo de paneldomo?
Libroj
- La perdita mondo, romano de Arthur Conan Doyle
- Vojaĝo al la centro de Tero, romano de Jules Verne kaj ses adaptoj
- Dinotopia de James Gurney
Filmoj
- Cesta do pravěku, (Vojaĝo al prahistorio), ĉeĥa filmo el 1955
- Godzilla
- Ĵurasia parko, 3 filmoj inspiritaj laŭ romanoj de Michael Crichton
- La perdita mondo (1925 - de Harry Hoyt)
- Dinosaŭro, animea filmo de studio Disney
- King Kong filmo el 2005
|
A
B
C
D |
E
F
G
H
I
J
K
L |
M
N
O
P
Q R |
S
T
U
V
W x Y
Z |

