Ceratopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ceratopoj
Troveblo de fosilioj: Ĵurasio - Kretaceo
Triceratopa skeleto ĉe la Muzeo Smithsonia de Naturhistorio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Marginocefaloj Marginocephalia
Infraordo: Ceratopoj Ceratopsia
Marsh, 1890
Konserva statuso
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ceratopoj (malnovagreka: "korno-vizaĝuloj") estas grupo de herbomanĝantaj, bekaj dinosaŭroj kiu prosperis en Nordameriko kaj Azio dum la kretaceo, kvankam praformoj vivis jam pli frue, en la ĵurasio. Fruaj membroj de la familio kiel psitakosaŭro (Psittacosaurus) estis dupiedaj. Postaj membroj, inkluzive tiajn ceratopedoj kiel centrosaŭro (Centrosaurus) kaj triceratopo (Triceratops), iĝis tre grandaj kaj evoluigis vizaĝajn kornojn kaj kolokrispojn. Dum la krispoj eble estis formo de kiraso por protekti la vundeblan kolon de rabobesta atako de malantaŭe, ili verŝajne estis tro fragilaj por efika defendado kaj eble uziĝis por seksaloga elmontrado aŭ termoreguligo.

El ĉiuj ceratopoj tutcerte la plej konata de la ĝenerala publiko estas triceratopo (Triceratops). Tradicie la nomoj de membroj de la ceratopa genro finiĝas per "-ceratopo", kvankam ne ĉiam estas tiel. Unu el la unuaj nomitaj genroj estis ceratopo (Ceratops) mem, kiu donis sian nomon al la grupo, kvankam ĝi estas hodiaŭ konsiderata nomen dubium ĉar la ceratopo havas neniun difinan trajton ne trovebla ankaŭ ĉe aliaj ceratopoj.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Taxonomio[redakti | redakti fonton]

Klasado[redakti | redakti fonton]

Sekvas listo de la ceratopaj genroj laŭ klasiĝo kaj loko:

INFRAORDO CERATOPOJ

Ankaŭ estas kelkaj fragmentaj aziaj formoj kiuj eble estas validaj: Asiaceratopo Asiaceratops, Kulceratopo Kulceratops, Mikroceratopo Microceratops, kaj Turanoceratopo Turanoceratops. Ankaŭ menciindas Serendipaceratopo Serendipaceratops, grava pro ĝia troviĝo en Aŭstralio, kaj Notoceratopo Notoceratops; restaĵoj (nun mankantaj) de Argentino.

Filogenio[redakti | redakti fonton]

Xu kaj Makovicky[redakti | redakti fonton]

Xu Xing de la ĉina Instituto de Vertebrula Paleontologio kaj Paleoantropologio (IVPP) en Pekino, kune kun Peter Makovicky, iam de la Amerika Muzeo de Naturhistorio (AMNH) en Novjorko, kaj aliaj, eldonis kladistan analizon en la priskribo de Liaŭceratopo aperinta en 2002. Ĉi tiu analizo tre similas al unu eldonita de Makovicky en 2001. Makovicky, kiu nuntempe laboras ĉe la Muzeo Field de Naturhistorio en Ĉikago, ankaŭ enmetis ĉi tiun analizon en sia doktoriĝa disertacio de 2002. Xu kaj aliaj kolegoj aldonis Jinlongon al ĉi tiu analizo en 2006.

CERATOPSIA
 \--Yinlong
  \--Chaoyangsaurus
   \--PSITTACOSAURIDAE
    NEOCERATOPSIA
     \--Liaoceratops
      \--Yamaceratops
       \--Archaeoceratops
        CORONOSAURIA
         \----LEPTOCERATOPSIDAE
          \   \--Asiaceratops
           \   \--Montanoceratops
            \   \--Udanoceratops
             \   +--Leptoceratops
              \
               \  +--Graciliceratops
                \/__PROTOCERATOPSIDAE
                 \  +--Bagaceratops
                  \ +--Protoceratops
                   CERATOPSIDAE

En ĉi tiu analizo Asiaceratopo havas varian pozicion, estante la plej baza leptoceratopedo se Liaŭceratopo estas en la analizo, kaj la baza neoceratopo se Liaŭceratopo ne estas en la analizo. La aŭtoroj ankaŭ konkludas ke Turanoceratopo estas dubinda nomo kaj ne baza ceratopedo kiel oni antaŭe proponis.

You kaj Dodson[redakti | redakti fonton]

You Hailu de la Ĉina Akademio de Geologiaj Sciencoj, ankaŭ en Pekino, estis kunaŭtoro de la antaŭa analizo, sed en 2003 li eldonis sian propran analizon kune kun Peter Dodson de la Universitato de Pensilvanio. Ili prezentis ĉi tiun analizon denove en 2004. En 2005 You kaj tri aliaj kunlaborantoj, inter ili Dodson, eldonis artikolon pri Aŭroraceratopo kaj aldonis ĉi tiun novan dinosaŭron en sian filogenion.

CERATOPSIA
 \--PSITTACOSAURIDAE
  NEOCERATOPSIA
   \--Chaoyangsaurus
    \--Liaoceratops
     \--Archaeoceratops
      \--Auroraceratops
       CORONOSAURIA
        \----PROTOCERATOPSIDAE
         \   +--Bagaceratops
          \  +--Protoceratops
           \----LEPTOCERATOPSIDAE
            \   +--Leptoceratops
             \  +--Montanoceratops
              CERATOPSIDAE

Oni trovis Asiaceratopo esti dubinda nomo en ĉi tiu analizo, same kiel Turanoceratopo.

Chinnery[redakti | redakti fonton]

Brenda Chinnery, iam de la Muzeo de la Rok-Montaro en Bozeman (Montano), eldonis priskribon de Prenoceratopo en 2005 kaj aldonis novan filogenion.

CERATOPSIA
 \--PSITTACOSAURIDAE
  NEOCERATOPSIA
   \--+--Chaoyangsaurus
    \ +--Asiaceratops
     \--Liaoceratops
      \--Archaeoceratops
       CORONOSAURIA
        \----LEPTOCERATOPSIDAE
         \   \--Montanoceratops
          \   \--Prenoceratops
           \   \--Udanoceratops
            \   +--Leptoceratops
             \--Bagaceratops
              \----PROTOCERATOPSIDAE
               \   +--Graciliceratops
                \  +--Protoceratops
                 \--Zuniceratops
                  CERATOPSIDAE

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Brown, B. & Schlaikjer, E.M. 1940. The structure and relationship of Protoceratops. Annals of the New York Academy of Sciences 40: 135–266.
  • Chinnery, B. 2005. Description of Prenoceratops pieganensis gen. et sp. nov. (Dinosauria: Neoceratopsia) from the Two Medicine Formation of Montana. Journal of Vertebrate Paleontology 24(3): 572–590.
  • Dodson, P. 1996. The Horned Dinosaurs. Princeton: Princeton University Press. 346pp.
  • Dodson, P., Forster, C.A., & Sampson, S.D. 2004. Ceratopsidae. En: Dodson, P., Weishampel, D.B., & Osmolska, H. (Eds.). The Dinosauria (2nd Edition). Berkeley: University of California Press. Pp. 494-513.
  • Erickson, G.M. & Tumanova, T.A. 2000. Growth curve of Psittacosaurus mongoliensis Osborn (Ceratopsia: Psittacosauridae) inferred from long bone histology. Zoological Journal of the Linnean Society of London 130: 551-566.
  • Lehman, T.M. 1990. The ceratopsian subfamily Chasmosaurinae: sexual dimorphism and systematics. In: Carpenter, K. & Currie, P.J. (Eds.). Dinosaur Systematics: Approaches and Perspectives. Cambridge: Cambridge University Press. Pp. 211-230.
  • Makovicky, P.J. 2001. A Montanoceratops cerorhynchus (Dinosauria: Ceratopsia) braincase from the Horseshoe Canyon Formation of Alberta, In: Tanke, D.H. & Carpenter, K. (red.). Mesozoic Vertebrate Life. Bloomington: Indiana University Press. Pp. 243-262.
  • Xu X., Makovicky, P.J., Wang, X., Norell, M.A., You, H. 2002. A ceratopsian dinosaur from China and the early evolution of Ceratopsia. Nature 416: 314-317.
  • Xu X., Forster, C.A., Clark, J.M., & Mo J. 2006. A basal ceratopsian with transitional features from the Late Jurassic of northwestern China. Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences. doi:10.1098/rspb.2006.3566 [eldonita rete]
  • You H. & Dodson, P. 2003. Redescription of neoceratopsian dinosaur Archaeoceratops and early evolution of Neoceratopsia. Acta Palaeontologica Polonica 48(2): 261–272.
  • You H. & Dodson, P. 2004. Basal Ceratopsia. In: Weishampel, D.B., Dodson, P., & Osmolska, H. (Eds.). The Dinosauria (dua eldono). Berkeley: University of California Press. Pp. 478-493.
  • You H., Li D., Lamanna, M.C., & Dodson, P. 2005. On a new genus of basal neoceratopsian dinosaur from the Early Cretaceous of Gansu Province, China. Acta Geologica Sinica 79(5): 593-597.