Tarbosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tarbosaŭro
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Tarbosaŭra skeleto ĉe Universitata Geologia kaj Paleontologia Muzeo en Münster (Germanio).
Tarbosaŭra skeleto ĉe Universitata Geologia kaj Paleontologia Muzeo en Münster (Germanio).
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Familio: Tiranosaŭredoj Tyrannosauridae
Genro: Tarbosaŭro Tarbosaurus
Specio: T. bataar
Tarbosaurus bataar
Maleev, 1955
Sinonimoj
  • Shanshanosaurus Dong, 1977
  • Maleevosaurus Carpenter, 1992
  • Jenghizkhan Olshevsky, 1995
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tarbosaŭro (Tarbosaurus < malnov-greka: ταρβος 'timo, teruro' + σαυρος 'lacerto'), estis tiranosaŭredo vivinta dum la frua mastriĥtia periodo de la malfrua kretaceo. Ĝi estas proksime parenca al la genro tiranosaŭro (kaj eble parto de ĝi).

Malkovro kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn en Mongolio, la unuaj priskribitaj de Evgeny Maleev en 1955 de fosilioj trovitaj de sovetia ekspedicio en Mongolio en la jaro 1948. De post tiam oni ankaŭ trovis iujn dentojn kaj grandan pelvoston de ebla tarbosaŭro, kiujn oni trovis en la malfru-kretacea formacio Subashi en la Turpana baseno en Ĉinio.[1] Oni ankaŭ trovis plurajn tarbosaŭrajn dentojn en la malfru-kretacea formacio Nanxiong en la sud-ĉina provinco Gŭangdongo.

Tarbosaŭra specio

Misatribuita (verŝajne)

  • T. efremovi (fakte juna T. bataar)

Grandeco[redakti | redakti fonton]

Tarbosaurus baatar kun homo por komparo

Kiel ĉe la plimulto de dinosaŭroj, taksoj pri la grandeco de tarbosaŭro variis dum lastaj jaroj. Ĝi eble atingis longecon de 10 metroj kaj pezon de 4 ĝis 5 tunoj.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni jam trovis multajn specimenojn de ĉi tiu genro, oni havis malmultan definitivan informon je 1986, kvankam oni supozas ke ĝi dividis multajn trajtojn de aliaj tiranosaŭredoj. La similecoj igis iujn sciencistojn sugesti ligon inter la nordamerika kaj eŭrazia kontinentoj tiutempe, eble en la formo de terponto. Tarbosaŭro eble ĉasis grandajn tiutempajn hadrosaŭredojn, ekzemple saŭrolofon.

Disputoj koncerne klasadon[redakti | redakti fonton]

Tarbosaŭra kranio

Malgrandaj specimenoj, trovitaj dum la sama ekspedicio kiu trovis la tipo-specimenon por Tarbosaurus baatar, priskribiĝis kiel Tarbosaurus efremovi. Ne estas klare ĉu ili estis nur junaj tarbosaŭroj T. bataar, kiel pensis Rozhdestvensky, aŭ aparta specio. Nuntempe oni ĝenerale opinias ke Maleevosaurus novojilovi, Gorgosaurus lancinator, kaj T. efremovi reprezentas junajn specimenojn de T. bataar; por superrigardo, vidu Hurum and Sabath (2003) kaj Currie k.a. (2003). Aldone, Shanshanosaurs huoyanshanensis,[2] parta skeleto kaj kranio de juna tiranosaŭredo trovita en la formacio Nemegt, verŝajne estas juna T. bataar.[3][4]

Ankaŭ pri tio estas diverseco de opinioj: George Olshevsky (1995) analizis Tarbosaurus efremovi kiel specion kaj genron aparta de T. bataar, kio necesigus la kreadon de nova genro. Olshevsky kreis la nomon Jenghizkhan bataar laŭ Genghis Khan; la dua parto de la nomo estas akcidenta misliterumado de la mongola vorto baatar (= heroo).

Aliaj, kiel Carpenter, preferas meti tarbosaŭron en la genro Tyrannosaurus (la scienca nomo sekve estus Tyrannosaurus bataar), pro tio ke la kranio ŝajne dividas multajn trajtojn kun la kranioj de ĝia nordamerika kuzo Tyrannosaurus rex. Hurum kaj Sabath (2003) tamen montris ke tarbosaŭro estas parenco de alioramo kaj ne specio de tiranosaŭro. Ĉi tio baziĝis je la hipotezo de tiranosaŭredoj originis en Azio kaj poste migris al Nordameriko.[5]

Pliaj restaĵoj de Ĉinio, ĉi-foje Chingkankousaurus, kiun nomis Chung Chien Young en 1958, poste estis klasita kiel nomen dubium far Dong (1992) kaj poste sinonimigitaj subjektive kun Tarbosaurus far Holtz, Jr.

Populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dong Zhiming. (1992) Dinosaurian Faunas of China. China Ocean Press, Beijing. ISBN ISBN 3-540-52084-8.
  2. Dong, Z. (1977). On the dinosaurian remains from Turpan, Xinjiang. Vertebrata PalAsiatica 15(1):59-66.
  3. Currie, P.J. (2003). Allometric growth in tyrannosaurids (Dinosauria: Theropoda) from the Upper Cretaceous of North America and Asia. Canadian Journal of Earth Sciences 40:651-655.
  4. Holtz, Jr., T.R. (2004). Tyrannosauroidea. En: Weishampel, D.B., Dodson, P., and Osmólska, H. (eds.). The Dinosauria (dua eldono). University of California Press:Berkeley, 111-136.
  5. Hurum JH & Sabath K. (2003). Giant theropod dinosaurs from Asia and North America: Skulls of Tarbosaurus bataar and Tyrannosaurus rex compared. Acta Palaeontologica Polonica 48 (2), 161-190

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horner, John R.; Lessem, Don. (1993) The Complete T. Rex./How Stunning New Discoveries Are Changing Our Understanding of the World's Most Famous Dinosaur. Simon and Schuster. ISBN ISBN 0-671-74185-3.
  • Carr, TD (1999). Craniofacial ontogeny in Tyrannosauridae (Dinosauria, Coelurosauria). Journal of Vertebrate Paleontology 19: 497-520
  • Reta abstrakto de la antaŭa artikolo[rompita ligilo]
  • Holtz TR, Jr. (1994). The phylogenetic position of the Tyrannosauridae: implication for theropod systematics. Journal of Paleontology 68: 1100-1117.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]