Martialis heureka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapo de laborformiko.

Martialis heureka estas specio de formikoj malkovrita en 2000 el la Amazona pluvarbaro proksime al Manaŭso, Brazilo. Ĝi estis priskribita kiel nova specio kaj metita kiel ununura sola membro de nova subfamilio Martialenoj, Martialinae.[1] La genra nomo signifas "el Marso" kaj ĝi estis ricevita pro sia malkutima morfologio, kaj la specia epiteto heureka indikas la surprizan malkovron kiel en la konata esprimo Heŭreka. Ĝi apartenas al la plej malnovaj konataj distingitaj stirpoj kiuj diverĝis el la prauloj de ĉiuj aliaj formikoj.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj membroj de la familio Formikedoj, tiuj formikoj havas distingajn kubutecajn antenojn, elstarajn metapleŭrajn glandojn, kaj distingajn peciolojn. Tiuj formikoj tamen ne havas komponitajn okulojn, estas palkoloraj, kaj vivas subteran vivon, predante malgrandajn ruborganismojn. La laborformikoj havas nekutimajn, longajn makzelojn, distinge bazaj en siaj trajtoj.[2]

Baze sur la morfologio, fakuloj sugestis, ke tiuj formikoj vivas subgrundan vivon, eble manĝante sur la surfaco dumnokte. La unuaj du specimenoj estis trovitaj en grundaĵoj, kaj alia en folirubaĵo. Ili probable faras uzon de antaŭ-ekzistantaj subteraj kavaĵoj, ĉar iliaj kruroj ne montras adapton por elfosado.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bolton, B. (2014). "Martialis". AntCat. Alirita la 27an de februaro 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 Rabeling, Christian; Brown, Jeremy M.; Verhaagh, Manfred (2008). "Newly discovered sister lineage sheds light on early ant evolution". Proc. Natl. Acad. Sci. 105 (39): 14913–14917. doi:10.1073/pnas.0806187105. PMC 2567467. PMID 18794530.