Vintra dormo
Aspekto
| Vintra dormo | ||
|---|---|---|
| Kiroptero vintro-dormante en Norvegio | ||
| biologia procezo | ||
| torporo • dormancy process • travintrado | ||
Vintra dormo estas fiziologia stato de dormanta neaktiveco por pasigi la vintran sezonon. Temas pri alia ripoz-stato ol dormo precipe ĉe la kontinentaj kaj malvarm-klimataj bestoj, ĉefe mamuloj. Dum la vintra dormo, la vivfunkcioj malpliiĝas je la minimumo, la spirado pigriĝas, la kora frekvenco ŝanĝiĝas, la metabolo malpliiĝas je 1-2 %.
La varmoprodukto estas minimuma, tiel la korpotemperaturo malpliiĝas je la minimumo, ĝis suba limvaloro. tiu minimuma temperaturo servas kiel ekscitaĵo por veki la beston.
La vintran dormon ekas hormonaj efikoj, ĉefe funkcio de tiroido. La longo de la vintra dormo estas diversa, ĉe zizelo 3-4, ĉe gliro eĉ 7 monatoj.

