Zizelo
Zizelo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Meza Mioceno - Nun | ||||||||||||||||
Spermophilus lateralis
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
ĉirkaŭ 38: vidu tekston. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Zizelo (Spermophilus aŭ Citellus) estas mamulo el la ordo de ronĝuloj, familio de sciuredoj, foje kun nevideblaj oreloj, vivanta sur la stepoj, kie ĝi fosas reton da galerioj. (PIV)
Nomo
[redakti | redakti fonton]Esperanta nomo "zizelo" unue oficialiĝis en Plena Vortaro de Esperanto[1] verŝajne de germana vorto Ziesel, kiu ankaŭ eniris kelkajn eŭropajn lingvojn. En Eŭropo oni uzas ankaŭ nomojn bazitajn sur la slava radiko suslik (rusa суслик, pola suseł ktp.), kiuj eniris neslavajn lingvojn kiel, ekzemple, la angla[2] aŭ la franca.[3] La scienca nomo Spermophilus laŭlitere signifas "sem-amulo".
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Zizelo havas longecan cilindran korpon sur mallongaj kruroj. Malantaŭaj kruroj estas iom pli longaj ol la antaŭaj. Depende de specio, longo de korpo estas inter 14 kaj 40 cm kaj longo de vosto inter 4 kaj 25 cm (plej ofte la vosto longas malpli ol duono de longo de la korpo). La oreloj estas malgrandaj kaj ne tre harozaj.
Felo sur la dorso de zizelo havas tre diversajn kolorojn en diversaj specioj, inkludante multajn tonojn de bruna kaj griza kaj eĉ iom verdecajn aŭ purpurecajn kolorojn. Multaj specioj havas ankaŭ liniojn, striojn, streketojn aŭ makulojn sur siaj dorsoj. Ventro ĝenerale estas malhel-griza, flaveca aŭ blankeca. Plimulto de specioj de zizeloj havas pli helan kadron ĉirkaŭ okuloj. En malvarmaj klimatoj felo de zizelo iĝas pli dika kaj mola en vintro, dum en somero ĝi estas pli kruda, maldensa kaj maldika.
Samkiel hamstroj, zizeloj havas vangosakojn. Depende de specio, ili havas 4 aŭ 6 mamojn.
Ekologio kaj konduto
[redakti | redakti fonton]Zizeloj disvastiĝas en stepoj, arbarostepoj, herbejoj, herbejostepoj kaj arbarotundroj. Laŭ herbejaj zonoj de riveraj valoj arealoj de kelkaj specioj preterpasas polusan cirklon, kaj arealoj de aliaj specioj eniras duondezertojn kaj eĉ dezertojn. En montaj stepoj zizeloj loĝas en altecoj ĝis 3500 metrojn super marnivelo.
Zizeloj vivas en kolonioj en longaj ternestoj, kiujn ili mem fosas. Strukturo de ternesto dependas ambaŭ de la specio de zizelo kaj de tipo de grundo. La plej longaj galerioj troveblas en sablecaj grundoj: tie ili longas ĝis 15 metroj kaj estas ĝis 3 metrojn profundaj. En pli densaj argilecaj grundoj ili malofte estas pli longaj ol 5–7 metroj. Ternestoj finiĝas per bula ĉambreto kun pluraj elirejaj koridoroj, sternita per sekaj herboj.
Zizeloj furaĝas en areoj ĉirkaŭ siaj kolonioj, sed neniam forveturas tro malproksime de enirejoj en tunelojn. Je unuaj signoj de danĝero ili ekstaras vertikale sur malantaŭaj kruroj kaj produktas karakteran "fajfon" por signali al samkolonianojn, post kio kaŝiĝas en ternestoj.
Zizeloj estas krepuskuloj kaj plej aktivas en mateno kaj vespero. Dum aliaj partoj de diurno ili plej ofte restas en ternestoj. Ilia dieto enhavas diversajn partojn de plantoj: radikojn, tigojn, semojn kaj fruktojn. Kelkaj specioj ankaŭ manĝas animalojn, plejparte insektojn. En siaj subteraj ĉambroj ili amasigas grandajn rezervojn de manĝaĵoj, plej ofte semoj.
Specioj kiuj loĝas en pli malvarmaj regionoj hiberniĝas dum malvarmaj sezonoj, ekspluatante grason sub sia felo. Daŭro kaj tempo de hiberno varias depende de klimato, sed meznombre estas ĉ. 3–4 monatoj. Iuj specioj krom vintra dormo povas ankaŭ eniri "someran dormon" en iu ajn sezono kiam ne estas sufiĉe da manĝaĵoj.
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]Zizeloj pariĝas en aprilo kaj majo, gravedeco daŭras 25 ĝis 28 tagojn, en unu akuŝo estas 5 ĝis 8 idoj. Zizelidoj naskiĝas senharaj kaj blindaj. Post unu monato malfermiĝas iliaj okuloj, post du monatoj ili memstariĝas.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Klasika taksonomio de zizeloj kaj rilataj genroj de ronĝuloj estis reviziita en 2007 per inkludo de datumoj de filogenetika analizo pere de mitoĥondria geno de citoĥromo b.[4] Rezulte la genro Spermophilus estas disigita je 8 novaj genroj, kiuj kune kun genroj de marmotoj, cinomusoj kaj antelopzizeloj formas 11 nombritajn kladojn. La rilatoj inter la kladoj estas iom malklara. La genro Spermophilus mem nun inkluzivas nur 11 speciojn de zizeloj de Malnova Mondo. La ĝisdatigita klasado aspektas jene:
- Klado 1, Notocitellus, tropikaj zizeloj
- Notocitellus adocetus, Tropika zizelo
- Notocitellus annulatus, Ringvosta zizelo
- Klado 2, Ammospermophilus, antelopzizeloj
- Vidu antelopzizelo.
- Klado 3, Otospermophilus, rokaj zizeloj
- Otospermophilus variegatus, Roka zizelo
- Otospermophilus beecheyi, Kalifornia zizelo
- Otospermophilus atricapillus, Zizelo de Baja California
- Klado 4, Callospermophilus, ormantelaj zizeloj
- Callospermophilus lateralis, Ormantela zizelo
- Callospermophilus madrensis, Zizelo de Sierra Madre
- Callospermophilus saturatus, Zizelo de Kaskadaj montoj
- Klado 5, Xerospermophilus, nanaj zizeloj
- Xerospermophilus mohavensis, Zizelo de Mojave-Dezerto
- Xerospermophilus tereticaudus, Rondvosta zizelo
- Xerospermophilus spilosoma, Makuloza zizelo
- Xerospermophilus perotensis, Zizelo de Perote
- Klado 6, Cynomys, cinomusoj aŭ preriaj hundoj
- Vidu cinomuso.
- Klado 7, Poliocitellus
- Poliocitellus franklinii, Zizelo de Franklin
- Klado 8, Ictidomys, malgrandaj zizeloj
- Ictidomys tridecemlineatus, Dektrilinea zizelo
- Ictidomys mexicanus, Meksika zizelo
- Ictidomys parvidens
- Klado 9, Marmota, marmotoj
- Vidu marmoto.
- Klado 10, Urocitellus, holarktisaj zizeloj
- Urocitellus undulatus, Longvosta zizelo
- Urocitellus armatus, Zizelo de Uinta
- Urocitellus beldingi, Zizelo de Belding
- Urocitellus brunneus, Idaha zizelo
- Urocitellus canus, Zizelo de Merriam
- Urocitellus columbianus, Kolumbia zizelo
- Urocitellus elegans, Vajominga zizelo
- Urocitellus mollis, Zizelo de Piute
- Urocitellus parryii, Arkta zizelo
- Urocitellus townsendii, Zizelo de Townsend
- Urocitellus washingtoni, Vaŝingtonia zizelo
- Urocitellus richardsonii, Zizelo de Richardson
- Klado 11, Spermophilus, palearktisaj zizeloj
- Spermophilus citellus, Eŭropa zizelo
- Spermophilus alashanicus, Zizelo de Alaŝan-montoj
- Spermophilus dauricus, Transbajkala zizelo
- Spermophilus erythrogenys, Ruĝvanga zizelo
- Spermophilus fulvus, Flava zizelo
- Spermophilus major, Zizelo de Russet
- Spermophilus pygmaeus, Malgranda zizelo
- Spermophilus relictus, Relikta zizelo
- Spermophilus suslicus, Efelidoza zizelo
- Spermophilus taurensis, Zizelo de Taŭruso
- Spermophilus xanthoprymnus, Malgrandazia zizelo
- Spermophilus pallidicauda
- Spermophilus ralli
- Spermophilus brevicauda
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ zizel/o[rompita ligilo], artikolo en Reta vortaro.
- ↑ suslik, artikolo en The Free Dictionary.
- ↑ Murray Wrobel, 2007. Elsevier's dictionary of mammals: in Latin, English, German, French and Italian. Elsevier, 2007. ISBN 0444518770, 9780444518774. 857 pages.
- ↑ Helgen, Kristofer M.; Cole, F. Russel; Helgen, Lauren E.; and Wilson, Don E (2009). “Generic Revision in the Holarctic Ground Squirrel Genus Spermophilus”, Journal of Mammalogy 90 (2), p. 270–305. doi:10.1644/07-MAMM-A-309.1. Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-04. Alirita 2016-04-09.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Xander.it Arkivigite je 2006-02-05 per la retarkivo Wayback Machine - videofilmoj de Zizelo de Richardson Spermophilus Richardsonii