Cinomuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cinomuso
Troveblo de fosilioj: Malfrua Eoceno – Nun
Cinomuso nigravosta
Cinomuso nigravosta
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Sciuredoj Sciuridae
Tribo: Marmotenoj Marmotini
Genro: Cinomuso Cynomys
Rafinesque, 1817
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Prerihundojcinomusoj kaj ankaŭ laŭ etimilogio hundomusoj (Cynomys) estas genro de plejparte herbovoraj nestotruaj ronĝuloj praloĝantaj en la herbejoj de Norda Ameriko. Tiuj ĉi bestoj estas malpli longaj kaj malpli pezaj ol marmotoj. La kvin specioj de cinomusoj estas: nigravosta cinomuso, blankavosta cinomuso, gunisona cinomuso, meksika cinomuso, kaj allena cinomuso. Ili estas speco de ter-sciuro (Tribo: Marmoteno) kiu troviĝas en Usono, Kanado, kaj Meksiko. En Meksiko, cinomusoj plejparte troviĝas en la nordaj ŝtatoj, kiuj lokiĝas ĉe la suda fino de la Grandaj Ebenaĵoj, nordorienta Sonora, norda Nuevo Leon, kaj norda Tamaulipas. En Usono, tiuj plejparte etendiĝas de okcidento de la rivero Misisipo, kvankam ili ankaŭ enkondukiĝis en kelkaj orientaj lokoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo prerihundo venas de la habitato kaj la averta voko, kiu sonas kiel la bojo de hundo. La genra nomo cinomuso devenas de la grekaj vortoj por "hunda muso".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mezaveraĝe, tiuj ĉi korpulentaj ronĝuloj kreskas al longo inter 30 kaj 40 cm inkludante mallongan voston kaj kun pezo inter 0,5 kaj 1,5 kg. Seksa dimorfismo de korpa maso de cinomusoj varias inter 105 kaj 136 percentoj inter la seksoj.[1] Inter la specioj la nigravosta cinomuso tendencas esti la malplej sekse dimorfa, kaj la blankavosta cinomuso tendencas esti la plej sekse dimorfa. Seksa dimorfismo plej altiĝas dum demamigo, kiam inaj cinomusoj perdas pezon kaj viraj cinomusoj komencas manĝi pli, kaj plej malaltiĝas kiam inoj estas gravedaj, kiam viraj cinomusoj estas lacaj pro seksumado.

Ekologio kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Cinomusoj estas ĉefe herbovoraj, kvankam ili manĝas iom da insektoj. Ili ĉefe manĝas gresojn kaj malgrandajn semojn. Aŭtune, ili manĝas floreblajn ne-poacajn vegetalojn. Vintre laktonutrantaj kaj gravedaj inoj aldonas al siaj dietoj neĝon por kroma akvo.[2] Ili ankaŭ mangas radikojn, semojn, fruktojn, kaj burĝonojn. Ankaŭ poacoj de variaj specioj estas manĝataj. Nigravostaj cinomusoj en Suda Dakoto manĝas okcidentan poon, herbojn de specioj Bouteloua gracilis (angle: blue grama), Bouteloua dactyloides (angle: buffalograss), Festuca octoflora (angle: six-weeks fescue) kaj rultigarojn,[2] dum gunisona cinomuso manĝas rultigarojn, taraksakonleontodon, plantojn el genroj Chrysothamnus (angle rabbitbrush) kaj Atriplex (angle: saltbrush), kaj iam ankaŭ kaktojn aldone al Bouteloua dactyloides (angle: buffalograss) kaj Bouteloua gracilis (angle: blue grama).

Habitato kaj nestokonstruado[redakti | redakti fonton]

Cinomusoj ĉefe loĝas je altitudo de 600 ĝis 3000 m super marnivelo.[3] La regionoj kie ili loĝas povas varmiĝi ĝis 38 °C somere kaj malvarmiĝi ĝis -37 °C vintre. Pro tio, ke cinomusoj loĝas en regionoj emaj al mediaj minacoj inkludantaj hajlŝtormojn, neĝventegojn, inundojn, trosekecoj, kaj preriajn brulegojn, nestotruoj provizas gravajn protektadojn. Nestotruoj helpas al cinomusoj reguli siajn korpajn temperaturojn ĉar ili estas 5–10 °C vintre kaj 15–25 °C somere.Tunelaj sistemoj de cinomusoj enkanaligas pluvakvon en la subteran akvujon kiu malebligas disfluadon kaj erozion, kaj povas ŝanĝi la konsiston de la grundo en regiono per renversado de grunda densigo kiu povas rezulti de paŝtado de bovoj.

Nestotruoj de cinomusoj estas 5-10 m longaj kaj 2-3 m sub la tersurfaco.[4] La enirtruoj estas ĉefe 10-30 cm diametra.[4] Cinomusaj nestotruoj povas havi ĝis ses enirejoj. Foje la enirejoj estas simplaj plataj truoj en la tero, dum alifoje ili estas ĉirkaŭata de altaĵetoj de grundo aŭ lasitaj kiel stakoj aŭ dense pakitaj.[4] Iom da altaĵetoj, kiuj nomiĝas kupolaj krateroj, povas esti tiel alta kiel 0,2-0,3nbsp;m. Aliaj altaĵetoj, kiuj nomiĝas randaj krateroj, povas esti tiel alta kiel 1 m.[4] Kupolaj krateroj kaj randaj krateroj funkcias kiel observejojn uzitajn de la bestoj por rigardi al predantoj. Ili ankaŭ protektas la nestotruojn de inundo. La truoj ankaŭ eble provizas ventoladon dum la aero eniras tra la kupola altaĵeto kaj eliras tra la randa kratero, kiu kaŭzas brizon tra la nestotruo.[4] Cinomusaj nestotruoj entenas ĉambrojn por provizi certajn funkciojn. Ili havas vartejojn por siaj infanojn, ĉambrojn por la nokto, kaj ĉambrojn por la vintro. Ili ankaŭ entenas aerajn ĉambrojn kiuj eble funkcias por protekti la nestotruon de inundo[3] kaj aŭskulĉambroj por predantoj. Dum ili kaŝiĝas de predantoj, cinomusoj uzas malpli profundaj ĉambroj kiuj kutime estas metron sub la surfaco.[4] Vartejoj emas esti pli profundaj, estante du aŭ tri metrojn sub la surfaco.[4]

Socia organizado kaj interspacado[redakti | redakti fonton]

Alte sociaj cinomusoj loĝas en grandaj koloioj aŭ urbetoj, kaj kolektoj de cinomusaj familioj povas etendiĝi ĝis centoj da hektaroj. La cinomusa familia grupo estas la plej baza unuo de ĝia societo.[4] Anoj de familia grupo loĝas en la sama teretorio.[1] Anoj de familiaj grupoj interagas tra buŝa kontakto aŭ “kisado” kaj striglado de unu la alian.[3][4] Ili ne kondutas ĉi tiel kun cinomuoj de aliaj familiaj grupoj.[4]

Paro de cinomusoj

Cinomusa urbeto povas enteni 15-26 familiaj grupoj.[4] Povas ankaŭ esti subgrupoj ene de urbetoj, kiuj nomiĝas “kvarteloj”, kiuj apartiĝas de fizikaj bariloj. Familiaj grupoj ekzistas interne de tiuj ĉi kvarteloj. La plej multaj familiaj grupoj komponiĝas de unu adolta reprodukta masklo, du ĝis tri adoltaj inoj kaj unu aŭ du masklidoj kaj unu aŭ du inidoj. inoj restas en sia naska grupo vivdaŭre kaj tiel estas la fonto de stabileco en la grupoj.[4] Maskloj foriras de siaj naskaj grupoj kiam ili maturiĝas por trovi alian familian grupon por defendi kaj reprodukti. Iom da familiaj grupoj entenas pli da reprodukaj inoj ol unu masklo povas regi, do enhavas pli ol unu adolta masklo en si. Inter tiuj ĉi mult-masklaj grupoj, iom eblas enteni maskloj kiuj amike interrilatiĝas, sed la pli multo entenas maskloj kiuj antagonisme interrilatiĝas. Ene de la antaŭaj, la maskloj emas esti parencaj, dum inter la postaj ili emas ne esti parencaj. Du ĝi tri grupoj de inoj povas esti regata de unu masklo. Tamen, inter tiuj ĉi inaj grupoj, ne estas amikaj rilatoj.[4]

La averaĝa cinomusa teritorio ampleksas 0,05-1,01 hektarojn. Teritorioj havas bone establitajn limojn kiuj koicidas kun fizikaj bariloj tiaj kiaj ŝtonoj kaj arboj.[4] La enloĝanta masklo de teritorio defendas ĝin kaj antagonisma konduto ja okazas inter du maskloj de malsamaj familioj por defendi iliajn teritoriojn. Tiuj interagoj povus okazi 20 fojojn tage kaj daŭras kvin minutojn. Kiam du cinomusoj renkontas unu la alian ĉe la rando de siajn teritoriojn, ili komencas per fiksrigardado, farado de falsaj kuratakoj, ekpligrandigo de la vosto, klakigo de la dentoj, kaj flaresplorado la proksim-anusaj odorglandoj de unu la alian. Dum batalado, cinomusoj mordas, piedbatas, kaj ramas unu la alian[4]. Se ties konkuranto estas proksimume la saman grandeco, la inoj partoprenas en baraktado. Alie, se la konkuranto vidiĝas, la inoj signalas al la loĝanta masklo.

Reproduktado kaj gepatrado[redakti | redakti fonton]

ino kun ido

Cinomusa koito okazas en la nestotruoj, kaj tiel malpliigas la risko de interrompo de konkuranta masklo. Ili ankaŭ estas je malplia risko de predado. Kondutoj kiuj signas ke la ino estas en oestro inkludante subtera akompanado, memlikado de generilo, polvobanado, kaj malfrua nokta eniro en la nestotruo.[5] La likado de generilo eble protektas kontraŭ sekse transdonitaj malsanoj kaj malsanoj de la generilo[5] dum polvobanado eble protektas kontraŭ parazitoj. Cinomusoj ankaŭ havas seksparigan vokon kiu konsistas el aro de 2 ĝis 25 bojoj kun 3 ĝis 15 sekundan paŭzon inter ĉiu.[5] inoj povas provi pliigi sian reproduktan sukceson per sekskuniĝo kun maskloj ekster siaj familiaj grupoj. Kiam koito finiĝas, la virseksulo ne plu sekse interesiĝas pri la ino, sed preventas al aliaj maskloj koiti.[5]

Patrinaj cinomusoj plejmulte zorgas pri idoj. Aldone al mamnutrado de idoj, la patrino ankaŭ defendas la vartejan ĉambron kaj kolektas herbojn por la nesto. Virseksuloj rolas sian parton per defendado de la teritorio kaj tenado de la nestotruo.[4] La idoj travivas siajn unuajn ses semajnojn sub la tero estante mamnutritaj.[3] Ili estas demamigitaj kaj komencas alsupri de la nestotruo. Antaŭ kvin monatoj, ili plene kreskiĝas.[3] La temo de kooperacia vartado inter cinomusoj jam estas longe debatita inter biologoj. Kelkaj argumentas ke cinomusoj defendas kaj nutras idojn kiuj ne estas siaj. [6] kaj ŝajnas ke idoj foje dormas en la vartĉambro kun aliaj patrinoj; pro tio ke mamnutrado okazas dumnokte, ĉi tio eblas esti kazo de komuna mamnutrado.[4] En la posta kazo, aliaj sugestas ke komuna mamnutrado okazas nur kiam patrino misidentigas idon de alia patrino kiel sian propran.

Infanmurdo ankaŭ okazas inter cinomusoj. Maskloj kiuj ekregas familia grupo foje mortigas la idojn de la antaŭa masklo.[4] Tio ĉi kaŭzas la patrinon pli frue ekoestri.[4] Tamen, plejmulto de infanmortigoj estas farita de proksimaj parencoj.[4] Laktantaj inoj foje mortigas la idojn de parencaj inoj kaj por malpliigi la konkuron por la idoj de la ino, kaj por pliigi la furaĝa areo de la viktima patrino per malpliigo de ŝia teritoria defendo. Subtenantoj de la hipotezo ke cinomusoj estas komunaj vartantoj diras ke plia kialo de infanmortigo por tiu ĉi specio estas tio ke la ino povas ekhavi eblan helpanton. Ne havante proprajn idojn, la viktima patrino povas helpi nutri kaj prizorgi idojn de la alia ino.

Kontraŭ-predantaj vokoj[redakti | redakti fonton]

Vokanta Cinomuso

La cinomuso estas bone adaptita al predantoj. Uzi ties diĥromatan koloran vizion, ĝi povas detekti predantojn de malproksima distanco; ĝi tiam avertas aliajn cinomusojn pri la danĝero kun spciala alt-frekvenca voko. Constantine Slobodchikoff kaj aliaj asertas ke cinomusoj uzas uzas kompleksa sistemo de voĉa komunikado por preskribi specifajn predantojn.[7] Laŭ ili, cinomusaj vokoj entenas specifajn informojn relatajn al kiu predanto, kiom granda ĝi estas, kaj kiom rapide ĝi alproksimiĝas. Tiuj ĉi estis preskribitaj en la formo de gamatiko. Laŭ Slobodchikoff, tiuj ĉi vokoj, kun sia individueco responde al specifa predanto, implicas ke cinomusoj havas alte disvolvitajn kognajn kapablecojn.[7] Li ankaŭ skribas ke cinomusoj havas vokojn por aferoj kiuj ne estas predantoj al si. Tio ĉi estas citita kiel indikaĵo ke la bestoj havas tre priskriba linvo kaj havas vokojn por iajn eventualajn minacon.[7]

Alarm-responda konduto varias laŭ la speco de predanto anoncita. Se la alarmo indikas akcipitron plonĝantan al la kolonio, ĉiuj cinomusoj laŭ ĝia fluga pado plonĝas en siajn truojn, dum tiuj ekster la fluga pado staras kaj rigardas. Se la alarmo estas por homo, ĉiuj membroj de la kolonio tuj rapidas en la truojn. Por kojotoj, la cinomusoj moviĝas al la enirejo de la tunelo kaj staras ekster la enireĵo, observante la kojoton, dum la kojotoj kiuj estis ene de la tuneloj elvenos por ankaŭ stari kaj rigardi. Por aldomigitaj hundoj, la respondo estas observi, starantaj en la loko kie ili estis kiam la alarmo soniĝis, denove kun la subteraj cinomusoj elvenantaj por rigardi.[7]

Estas debato pri ĉu la alarma vokado de la cinomusoj estas egoisma aŭ altruisma. Eblas ke cinomusoj avertas aliajn pri la ĉeesto de predanto por proteki sin mem. Tamen ankaŭ eblas ke la voko estas intencata kaŭzi konfuzon kaj panikon en la grupoj kaj igi ke aliaj estu pli atentokapta al predantoj ol la vokanto. Studoj de nigravosta cinomuso sugestas ke la alarm-vokado estas formo de parenc-selektado, ĉar la voko de la cinomuso avertas kaj idojn kaj nedevenajn parencojn, tiel kiel kuzojn, nevojn, kaj nevinojn.[4] Cinomusoj kun parencoj proksimaj vokas pli ofte ol tiuj kiuj ne havas parencojn proksimajn. Aldone , la vokanto eble estas provanta igi sin pli rimarkinda al la predanto.[4] Predantoj, tamen, ŝajnas havi malfacilecon decidi kiun cinomuson vokas pro ĝia ventroparolan naturon. [4]

Eble la plej frapa cinomusa komunikado estas la teritoria voko aŭ “salt-jelpa” montraĵo de la nigravosta cinomuso.[8] Nigravosta cinomuso kutime streĉas la longon de sia korpo kaj pelas sian antaŭpiedoj en la aeron dum farante vokon. Salt-jelpo de unu cinomuso kaŭzas aliajn proksimajn fari same.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Hoogland, J. L. (2002). “Sexual Dimorphism of Prairie Dogs”, Journal of Mammalogy 84 (4), p. 1254–1266. doi:10.1644/BME-008. 
  2. 2,0 2,1 Long, K. (2002) Prairie Dogs: A Wildlife Handbook, Boulder, CO: Johnson Books.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Chance, G.E. (1976). "Wonders of Prairie Dogs", New York, NY: Dodd, Mead, and Company.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 4,18 4,19 4,20 4,21 4,22 Hoogland, J.L. (1995) The Black- tailed Prairie Dog: Social Life of a Burrowing Mammal, Chicago, IL: The University of Chicago Press.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Hoogland, J. L. (1998). “Estrus and Copulation of Gunnison's Prairie Dogs”, Journal of Mammalogy 79 (3), p. 887–897. doi:10.2307/1383096. 
  6. Hoogland, J. L. (1983). “Black- Tailed Prairie Dog Coteries are Cooperatively Breeding Units”, The American Naturalist 121 (2), p. 275–280. doi:10.1086/284057. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Slobodchikoff, C. N. (2002) "Cognition and Communication in Prairie Dogs", In: The Cognitive Animal (pp. 257–264), M. Beckoff, C. Allen, and G. M. Burghardt (eds) Cambridge: A Bradford Book.
  8. (2009) Prairie Dogs: Communication and Community in an Animal Society. Harvard University Press, p. 249–. ISBN 978-0-674-03181-4.
  9. Hoogland, J. (1996). “Cynomys ludovicianus”, Mammalian Species 535 (535), p. 1–10. doi:10.2307/3504202.