Urocitellus richardsonii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zizelo de Richardson)
Urocitellus richardsonii

statuso ne minacata
statussistemo iucn3.1
statusfonto .[1]
regno Animalia
filumo Chordata
klaso Mammalia
ordo Rodentia
familio Sciuredoj
genro Urocitellus
specio U. richardsonii
binomo Urocitellus richardsonii
klasifikfonto (Sabine, 1822)
sinonimoj Spermophilus richardsonii
Az elterjedési területe
Arealo

La Zizelo de Richardson (Spermophilus richardsonii), en la angla Vikipedio kromnome flagrovostulo (Urocitellus richardsonii), estas nordamerika zizelo en la genro Spermophilus (laŭ angla Vikipedio Urocitellus). Parenca familio estas la GeomiedojSciuredoj Sciuridae.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Tiu sciuro estis nomita laŭ la skota naturisto Sir John Richardson. La Gopher Hole Museum (Geomida Muzeo) en Torrington (Alberto), Kanado, havas grandan selektadon de ŝtopitaj zizeloj de multaj specoj kaj koloroj. Norda Dakoto estas moknomita la zizeloŝtato pro la ofteco de tiu sciuro.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Indiĝena el la mallongherbaj prerioj, la Zizelo de Richardson estas trovita plejparte en la nordaj statoj de Usono, kiel ekzemple Norda Dakoto, kaj en suda Kanado, kiel ekzemple suda Alberto kaj suda Saskaĉevano.[2] La vivejo de tiu besto disetendiĝis kiam arbaroj estis dehakitaj por krei agrikulturan teron (senarbarigo). Ili ne estas simple limigitaj al prerio; foje adaptiĝanta al antaŭurbaj medioj, ili traktatas kiel damaĝbestoj pro la nestkavernoj kiujn ili fosas. Estas ne malkutime trovi sciurajn fostunelojn sub la trotuaroj kaj kortoj de urbaj hejmoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tipaj plenkreskuloj estas proksimume 30 cm longaj. Pezoj varias multe laŭ sezono kaj laŭ loko: ĉe eliro el dormostato la sciuroj pezas inter 200 kaj 400 g, sed ĝis ili denove travintras la pezo eble pliiĝis al preskaŭ 750 g. Maskloj estas iomete pli grandaj kaj pli pezaj ol inoj averaĝe. Ili estas malhelbrunaj sur la supra flanko kaj sunbrunaj sube. La vosto estas pli mallonga kaj malpli tufa ol en aliaj zizeloj, kaj la eksteraj oreloj estas tiom mallongaj ke ili similas truojn en la kapo de la besto. Konduto similas pli tiun de prerihundo ol tiun de tipa zizelo. La vosto estas konstante tremetanta, tiel ke la besto foje estas nomita la "flagrovostulo".

Konduto[redakti | redakti fonton]

Elmontrante teritorian konduton

la zizeloj de Richardson ŝajnas vivi komunume, sed ili organizas sian socian strukturon ĉirkaŭ ina parenceco. Ina Richardson-zizelo toleras ĉeeston de parencaj inoj, sed estas teritoria kontraŭ aliaj individuoj.[3] Individuoj estas teritoriaj ĉirkaŭ siaj nestejoj, kaj la nestokavernoj estas grupigitaj proksime en kolonioj. La individuoj elsendas aŭdeblajn alarmvokojn kiam eventualaj predantoj alproksimiĝas. Lastatempa esplorado montris ke en kelkaj kazoj, ultrasonaj alarmvokoj uziĝas, kaj reciprokiĝas fare de aliaj membroj de la kolonio. Idoj genetike havas kriojn kiuj similas tiujn de siaj gepatroj, tiel la plenkreskuloj povas rekoni ilin kiam danĝero minacas.[4]

Predantoj inkludas akcipitrojn, mustelojn, melojn kaj kojotojn.

Manĝante leontodon.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Tiuj bestoj estas omnivoruloj (ĉiomanĝantoj), manĝante semojn, nuksojn, grajnojn, herbojn kaj insektojn.[2]

Vintrodormo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskaj zizeloj povas ektravintri jam en julio, kvankam en sia unua jaro, la junaj zizeloj ne travintras ĝis septembro. La maskloj eliras el la vintrodormo en marto, kaj establas teritoriojn antaŭ ol la femaloj aperas du semajnojn pli poste. Forlasitaj nestokavernoj foje estas transprenitaj de aliaj prerispecioj kiaj ekzemple la Kuniklostrigo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Inaj Richardson-zizeloj produktas unu idaron jare. La idoj, ĝis 8 en idaro, estas naskitaj en aprilo aŭ majo.[5] Junaj zizeloj restas subtere en la nestkaverno ĝis ili estas ĉirkaŭ 30 tagojn aĝaj.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

En antaŭurba medio.

Ĉar ili volonte manĝos kultivaĵajn speciojn, la Richardson-zizeloj foje estas konsideritaj kiel agroplagoj, kvankam tio ne estas ilia jura pozicio en ĉiuj jurisdikcioj.[6] La registaro de Saskaĉevano deklaris la bestojn damaĝbestoj en 2010, permesante al lokaj administracioj utiligi kontraŭ-geomidajn kontroliniciatojn.[7]

Kontroliniciatoj (ekstermometodoj)[redakti | redakti fonton]

Terkultivistoj kaj agrikulturistoj evoluigis gamon da manieroj ekstermi geomidojn kaj zizelojn, krom la tradiciaj: kaptado, pafado kaj venenigo. Unu tia proceso estas plenigi la nestokavernojn per miksaĵo de oksigeno kaj propano kaj tiam ekbruligi la gasmiksaĵon. Tio senvivigas la bestojn kun kontuza forto, kiu ankaŭ kolapsigas la tunelajn sistemojn.[8] Dum ambaŭ solvoj estas efikaj, bestoj de ekster la atakitaj areoj poste rekoloniigas ĝin.

La Saskaĉevana Faŭno-Federacio sponsoris 12-semajnan "geomidoderbion" en 2002, por redukti kion ĝi konsideris troloĝateco de la sciuroj. Monaj premioj estis aljuĝitaj por kiu mortigos la plej grandan nombron da bestoj, kaj la vostoj de la bestoj estas prezentitaj kiel pruvo de mortigo. La kanada Humane Society (Humana Societo) nomis la konkurson kruela kaj barbara.[9] Malgraŭ la kritiko, la derbio estis ripetita en 2003. En 2004 la zizela populacio estis falinta kaj la konkurso estis nuligita.

Dorlotbesta komerco[redakti | redakti fonton]

La Zizelo de la Richardson en la lastaj jaroj fariĝis populara kiel ekzota dorlotbesto.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linzey, A. V. & Hammerson, G. (2008). Spermophilus richardsonii. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 8 January 2009.
  2. 2,0 2,1 Animal Diversity Web
  3. Social Organization. University of Lethbridge. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 8a de aŭgusto, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2013-02-05.
  4. "Alarm Calling in Richardson's Ground Squirrels (Spermophilus richardsonii)"
  5. Litter Size. University of Lethbridge. Arkivita el la originalo je 2010-08-22. Alirita 8a de aŭgusto, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-22. Alirita 2013-02-05.
  6. Richardson's Ground Squirrel. City of Moose Jaw - Parks and Recreation Department. Arkivita el la originalo je 2010-12-05. Alirita 24a de Marto, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-05. Alirita 2021-12-26.
  7. Gophers declared 'pests' in Sask. CBC News (24a de Marto 2010). Arkivita el la originalo je 2010-03-27. Alirita 24a de Marto 2010.
  8. Haggett, Scott. Gophers notch a win in man-rodent battle. Reuters (24a de Marto 2008). Alirita 25a de marto 2008.
  9. Humane society slams gopher-killing derby. CBC News (22a de Junio 2002). Arkivita el la originalo je 2007-07-03. Alirita 24a de Marto 2010.
  10. Richardson's Ground Squirrels as Pets. Gail R. Michener. Alirita 27a de Septembro 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]