Ponerenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ponerinae)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Du formikoj de genro Plectroctena luktantaj.

Ponerenoj, Ponerinae, estas subfamilio de formikoj, kun ĉirkaŭ 1,600 specioj en 47 nuntempaj genroj, kiel Dinoponera gigantea - unu el la plej grandaj formikoj de la mondo. Pariĝintaj formiklaboristoj anstataŭas la formikreĝinon kiel funkciantaj ovodemetantoj en kelkaj specioj de ponerenaj formikoj. En tiuj senreĝinaj specioj, la reprodukta statuso de formiklaboristoj povas esti determinita nur per ovariaj dissekcoj.

Ili estas pli facile identigitaj disde aliaj subfamilioj per pli malgranda gastro (abdomeno). Ili estas raraj ekzemploj de formikoj kun pikiloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hoffman, Donald R. "Ant venoms" Current Opinion in Allergy and Clinical Immunology 2010, vol. 10, pages 342-346. doi:10.1097/ACI.0b013e328339f325