Formikoĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ĉe transporto de normalkaze anemoĥorie disvastigita frukto (verŝajne akeno)

Formikoĥoriomirmekoĥorio (de la greka μύρμηξ, μύρμηκος, (mýrmēx, genitivo: mýrmēkos) „formiko“ kaj χωρεῖν (chōrein) „disvastiĝi“), estas disvastigmeĥanismoj de plantoj pere de formikoj, kiuj transportas la diasporojn (fruktoj, semoj kaj sporoj). Multaj printempe florantaj plantoj uzas tiun meĥanismon de disvastigado.[1] La mirmekoĥorio estas subformo de la zooĥorio, kiu ofte ekzistas apud aliaj disvastigostrategioj. Multaj violoj uzas la balistoĥorion, eksplodforme ĵeti la semojn unue kaj poste formikoj transportas la diasporojn pli foren.

Formikoĥorio estas relative ofta ĉe herbaj arbaraj plantoj de la norda hemisfero, sed ekzistas ankaŭ en la tropikoj. Pli ol 3000 plantospecioj estas konataj, kiuj uzas tiun disvastigmeĥanismon.[2] Al la formikoĥoriaj plantoj apartenas neĝborulo, hepatiko, Chelidonium majus, Adonis vernalis kaj eĉ. ordinara bukso kaj Cytisus scoparius. Ankaŭ la arbara frago uzas formikoĥorion.

Oleosomoj[redakti | redakti fonton]

Diasporo el Viola chelmea konsistas el durŝelaj semoj kun alfiksita oleosomo

La diasporoj de formikoĥoriaj plantoj havas energiriĉan alpendaĵon, nome la oleosomo, por logi la formikojn. [3].

Enhavosubstanco de oleosomoj[redakti | redakti fonton]

Oleosomoj de formikoĥoriaj plantoj enhavas ĉefe grasojn kaj sukeron, respektive vitamino B, vitamino C, amelo kaj proteinoj,[4] inter kiu sukero estas speciale grava por formikoj.[5][6]

Disvastigo de semoj[redakti | redakti fonton]

hepatiko estas formikoĥoria planto

La semoj kun oleosomoj estas transportataj trans longaj distancoj.[7][8] [9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernhard Seifert: Die Ameisen Mittel- und Nordeuropas, Lutra-Verlag, Görlitz 2007, ISBN 978-3-936412-03-1, paĝoj 66-68
  2. Elena Gorb, Stanislaw Gorb: Seed Disposal by Ants in a Deciduous Forest Ecosystem: Mechanisms, Strategies, Adaptations, Kluwer Academic Publishers, Boston 2003, ISBN 1-4020-1379-5, Einleitung
  3. Crisanto Gómez, Xavier Espadaler kaj Josep M. Bas: Ant behaviour and seed morphology: a missing link of myrmecochory. Oecologia Band 146, 2005, Seite 244-246.
  4. vidu Bresinsky, paĝo 29.
  5. Renate C. Fischer, Andreas Richter, Franz Hadacek und Veronika Mayer: Chemical differences between seeds and elaiosomes indicate an adaption to nutritional needs of ants. Oecologia Band 155, 2008, Seite 539-547.
  6. D.I. Marshall, A.J. Beattie und W.E. Bollenbacher: Evidence for diglycerides as attractants in ant-seed interaction. Journal of Chemical Ecology Band 5, 1979, paĝoj 335-344.
  7. R. Sernander: Entwurf einer Monographie der europäischen Myrmekochoren. K. svenska vet.-akad. Handl. Band 41, 1906, paĝoj 1-410.
  8. zitiert durch Bresinsky, paĝoj 22.
  9. Kenneth D. Whitney. Dispersal for distance? Acacia ligulata seeds and meat ants Iridomyrmex viridiaeneus. Australien Ecology Band 27, 2002, 589-595.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Bresinsky: Bau, Entwicklungsgeschichte und Inhaltsstoffe der Elaiosomen. Studien zur myrmekochoren Verbreitung von Samen und Früchten. Schweizerbart Verlag. Stuttgart 1963. (Bibliotheca Botanica, Heft 126)
  • Elena Gorb, Stanislaw Gorb: Seed Disposal by Ants in a Deciduous Forest Ecosystem: Mechanisms, Strategies, Adaptations, Kluwer Academic Publishers, Boston 2003, ISBN 1-4020-1379-5
  • Ursula Hoffmann und Michael Schwerdtfeger: ...und grün des Lebens goldner Baum, Lustfahrten und Bildungsreisen im Reich der Pflanzen, Ulrich Burgdorf Verlag, Göttingen 1998, ISBN 3-89762-000-6
  • Angelika Lüttig & Juliane Kasten: Hagebutte & Co – Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen, Fauna Verlag, Nottuln 2003, ISBN 3-93-598090-6
  • Susanne Bonn und Peter Poschlod: Ausbreitungsbiologie der Pflanzen Mitteleuropas, Quelle und Meyer 1998, ISBN 3-494-02242-9
  • Peter Leins und Claudia Erbar: Blüte und Frucht, E. Schweizerbart´sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-510-66046-9
  • Bernhard Seifert: Die Ameisen Mittel- und Nordeuropas, Lutra-Verlag, Görlitz 2007, ISBN 978-3-936412-03-1