Oleosomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oleosomoj (oranĝe) de la semoj de Afzelia africana.

Oleosomo estas la nomo de grasa alpendaĵo de diasporoj (semoj) de plantoj. Plantoj, kiuj disvastigas siajn semojn per birdoj (birdoĥorio) aŭ formikoj (formikoĥorio) formas tiujn grasoriĉajn semojn.[1] En la tropikoj la oleosomo estas pli granda kaj brile kolora kaj allogas birdojn. En la moderklimataj regionoj la oleosomo estas pli malgranda kaj allogas formikojn.

Evolucihistorie la oleosomoj aperis unue en la tropikoj. La cirkonstancoj de la moderklimataj zonoj postulas signifan malgrandigon de la semoj. Tio ekskludas la birdoĥorion kaj ebligas nur la disvastigon pere de formikoj.[2]

„Carunkula“ (karunkulo) kaj „strophiole“ (strofiolo)[redakti | redakti fonton]

Laŭ ilia loko la oleosomoj estas distingitaj en caruncula (lat., „karneca elkreskaĵo“) kaj strophiole (greka-latina, „kroneto“). La karunkulo, kiuj ekzistas ekzemple en la plantfamilio de la Eŭforbiacoj (Euphorbiaceae) kaj ĉe la genro Moehringia[3], troviĝas ĉe la ĝermaperturo. La strofiolo ĉe la funikulo respektive semsuturo.

Oleosomoj kaj formikoj[redakti | redakti fonton]

Oleosomoj ĉe mirmekoĥoriaj plantoj enhavas precipe grasojn, sukeron kaj kelkfoje Vitaminon B, Vitaminon C, amelon kaj proteinon.[4] La oleosomo nur estas destinita por manĝo. Formikoj transportas la diasporojn pro la oleosoma alpendaĵo en iliaj konstruaĵoj, tie ili forprenas la oleosomon de la diasporo kaj poste transportas la semon, al kiu ili ne havas intereson, el la konstruaĵo.

Multaj plantoj, kiuj uzas tiun disvastigmeĥanismon kreskas en formikoriĉaj arbaroj. Blanka oleosomo kaj nigra semo havas ekzemple Corydalis. Ankaŭ galanto, arbara violo, Moehringia kaj Euphorbia amygdaloides apartenas al plantoj en mezeŭropaj arbaroj, kiuj havas oleosomojn.

La sama principo troviĝas ankaŭ en varme sekaj regionoj ĉe herbaj plantoj kaj lignoplantoj, ĉar tie ankaŭ vivas multajn formikojn. Jenaj plantoj de tiuj regionoj havas oleosomojn: Anchusa, Centaŭreoj respektive la lignoplanto Akacio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. N. Ridley: The dispersal of plants throughout the world. L. Reeve Co., London. 1930
  2. Bresinsky, S. 22
  3. Hegi, Band III/2, paĝoj 856/7
  4. Bresinsky, S. 29

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Bresinsky: Bau, Entwicklungsgeschichte und Inhaltsstoffe der Elaiosomen. Studien zur myrmekochoren Verbreitung von Samen und Früchten. Schweizerbart Verlag. Stuttgart 1963. (Bibliotheca Botanica, Heft 126)
  • Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa, Band III Teil 2, Zweite Auflage, Paul Parey Verlag, Berlin und Hamburg, 1979, ISBN 3-489-60020-7.
  • Ursula Hoffmann und Michael Schwerdtfeger: ...und grün des Lebens goldner Baum. Lustfahrten und Bildungsreisen im Reich der Pflanzen, Ulrich Burgdorf Verlag, Göttingen 1998, ISBN 3-89762-000-6
  • Angelika Lüttig & Juliane Kasten: Hagebutte & Co - Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna Verlag, Nottuln 2003, ISBN 3-935980-90-6