Ordinara bukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara bukso
Ordinara bukso (Buxus sempervirens)
Ordinara bukso (Buxus sempervirens)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Buksaloj Buxales
Familio: Buksacoj Buxaceae
Genro: Bukso, Buxus
Specio: Ordinara bukso, Buxus sempervirens
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ordinara bukso, ĉiamverda bukso (Buxus sempervirens), estas plantospecio el la genro de la buksoj (Buxus). Ĝi hejmiĝas en sudokcidenta Eŭropo, Mezeŭropo, Nordafriko kaj okcidenta Azio.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo derivis el la latina buxus, kies origino estas la greka pyxos, la de Teofrasto uzita nomo por la planto, kiu poste estas komprenita kiel bukso. La priskriboj de Teofrasto ne estas unusignifa.

La peza buksligno estas hodiaŭ ŝatata por tornado, kaj jam la antikva romia verkisto Plinio raportis, ke el la ligno de bukso estis faritaj skatoloj kaj kestetoj. Oni tial supozas ke el pyxis evoluiĝis la germana büchse, la anglabox kaj la franca boîte .

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo
bukso, maturiĝanta al arbo (taksita alteco 6 metrojn)

Vegetalaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La bukso kreskas tre malrapide kiel ĉiamverda arbusto aŭ malgranda arbo. Ĝi kreskas ĝis 8 metrojn; en subtropikaj regionoj ĝi ankaŭ povas atingi altecon de 20 metrojn. Ĝi formas oblikve starantajn eĝajn branĉetojn. La arboŝelo de la branĉetoj estas unue olivverda kaj harhava, ili poste kalviĝas.

La alternestarantaj folioj staras dense. La simplaj foliplatoj longas de 1 ĝis 2,5 cm. Ili estas ovoformaj ĝis oblonge-elipsaj. La supra surfaco estas brile malhelverda kaj la malsupra surfaco pli hela kaj nebrila. La rando de la folio estas fleksita malsupren.

Generaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Bukso estas monoika planto. De marto ĝis majo aperas aksele flavecaj bonodoraj malgrandaj floroj ĉe akselaj floraroj. Ĉiu floraro havas termine inan floron kaj flanke masklajn florojn. Involukro mankas, ekzistas nur pluraj malgrandaj sepaloj. La inaj floroj havas tri stilusojn, po kun duopa stigmo, la masklaj floroj havas po 4 stamenojn.

En septembro la ĉ. 8 mm longaj, triklabaj kapsulfruktoj malfermiĝas kaj eligas po du nigrajn, brilajn semojn.

La kromosomonombro estas 2n = 28.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La floroj produktas multe da nektaro kaj poleno kaj tial la planto estas ofte vizitata de abeloj kaj muŝoj. La bukso eatas grava abelnutra planto.

La odoro de la semferukoj allogas formikojn, kiu forprenas la semojn. La bukso apartenas kune kun ordinara citizo al la malmultaj mezeŭropaj lignoplantoj, kies semoj estas disigitaj de formikoj (mirmekoĥorio).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La bukso preferas oceanan klimaton. Ĝia origina disvastigejo estas de la Mediteraneo nordokcidenten trans Francujo ĝis Sudanglujo kaj en orienta direkto ĝis Nordirano.

La bukso ofte estas plantita kiel ornam- kaj util-lignoplanto kaj relative ofte ĝi ankaŭ „fuĝas el la ĝardeno“ kaj kreskas kiel sovaĝa planto.

La bukso kiel ĝardenplanto[redakti | redakti fonton]

Pro la mutacioj kaj post jarcentolonga selektado oni konas hodiaŭ pli ol 60 Buxus-sempervirens-kultivarojn. Ili distingiĝas en folikoloro, distanco de la folioj, kreskoformo kaj rapideco de la kresko.

Plimultigado[redakti | redakti fonton]

habitato sur Korsiko

Plej ofte la bukso estas plimultigita per stikaĵoj, ĉar la kultivado el semoj estas pli komplika.

Malsanoj de bukso[redakti | redakti fonton]

Kvankam la Buxus-sempervirens-kultivaroj estas grandparte rezistaj, la planto povas esti kelktempe atakata de fungoj.

  • formorto de tigoj: atakata de Cylindrocladium buxicola. La folioj kaj la junaj tigoj fariĝas malhelbrunaj ĝis nigraj.
  • bukskancero: atakata de Volutella buxi. Tipa estas la nebrila koloro de la planto kaj ruĝecaj sporujoj je la malsupra surfaco. Tigoj kaj branĉoj formortas.
  • buksa velkado: atako de la fungo Fusarium buxicola. Tipe estas la bruniĝado kaj la sekigado de unuopaj tigoj aŭ la tuta planto.
  • buksa formanĝo de la folioj: fare de la insekto Cydalima perspectalis.

Veneneco kaj kuracefiko[redakti | redakti fonton]

floraro, meze ina floro kaj ĉirkaŭe masklaj floroj

La planto estas venena en ĉiuj partoj; ĝi enhavas ĉ. 70 alkaloidoj, inter ili ciklobuksino D. Folioj kaj arboŝeloj havas entute 3 % de alkaloidoj.

Bukso estis jam uzita en antikvo kontraŭ tusado, stomakaj kaj intestaj malsanoj kaj kontraŭ malario.[1]

Uzado de la ligno[redakti | redakti fonton]

Adamo kaj Eva el buksligno, skulptita en 1504 fare de Hans Wydyz. Hodiaŭ en la Historia Muzeo de Bazelo

La ligno de la bukso estas ŝatata en Eŭropo pro sia nesuperigita dureco, denseco (0,9–1,03 g/cm³) kaj la homogeneco. Ĝi estas tre ŝatata por tornado.

Simboliko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj katolikoj ornamas je la palmofesto la krucojn de iliaj loĝejoj per konsakritaj branĉoj de bukso.

En Ĉinujo la bukso estas simbolo por longa vivo.

Diversaj kultivaroj[redakti | redakti fonton]

  • Buxus sempervirens 'Blauer Heinz' plej bona, malalta kaj kompakte kreskanta kultivaro, alteco ĝis 0,6 m, folioj ekĝermanta intense bluverda.
  • Buxus sempervirens 'Handsworthiensis', tute vertikale, alteco de 2 ĝis 3 m, folio ĝis 4 cm longa.
  • Buxus sempervirens 'Rotundifolia', rondfolia bukso, kreskas vertikale, dense, larĝa konusforma, ankaŭ arbosimile, alteco 2 ĝis 3 m kaj 1,5 ĝis 2 m larĝa, la folioj estas ovoformaj ĝis rondaj kaj ĉ. 3,5 cm longaj.
  • Buxus sempervirens ' Suffruticosa', vertikale, densa kresko, alteco ĝis 1 m, larĝeco ĝis 80 cm, folio ĝis 1 cm larĝaj. Ideala kultivaro por malaltaj heĝih[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henri Leclerc: Histoire du buis. In: Janus 26, 1922, S. 1–14.
  2. AuGaLa - Pflanzenbuch. 5. Auflage. Band1.