Ordinara citizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara citizo
Ordinara citizo (Cytisus scoparius) en majo
Ordinara citizo (Cytisus scoparius) en majo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Citizo, Cytisus
Specio: Ordinara c., C. scoparius
Ordinara citizo, Cytisus scoparius
(L.) LINK
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ordinara citizo (Cytisus scoparius) estas plantospecio en la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

habito
branĉoj kun florburĝonoj, malfermaj floroj kaj junaj fruktoj tuj post la fekundigo
zigomorfa floro
branĉoj kun maturaj guŝoj
ordinara citizo sur ekstensiva paŝtejo
ilustraĵoj el Köhler's Medizinalpflanzen

Vegetalaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ordinara citizo estas arbusto (vergoarbusto), kun alteco de 1 ĝis 2 metroj, malofte ĝi kreskas kiel 3 m alten. Ĝi havas longajn, vergajn branĉojn. La vergoj estas kvineĝaj kaj verdaj.

La alternestarantaj, tripartaj folioj havas renverse ovoformajn folietojn kiuj estas silke harhavaj.

Generaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La planto floras de majo ĝis junio. La floroj staras ofte ĉe tigoj ĉe la supraj partoj de la vergoj. La duseksaj floroj longas ĝis 2,5 cm kaj estas zigomorfaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas orflavaj. Ĉiuj dek stamenoj estas kunkreskintaj al tubo.

La planto havas guŝon.

La kromosomonombro estas 2n = 46 aŭ 48.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La planto kreskas rapide. Junplanto en la unua jaro kreskas ĝis 45 cm. En la dua jaro la planto disbranĉiĝas kaj kreskas ĝis 100 cm alten. La kresko estas plej forta en la kvara jaro. La planto floras ekde la kvara jaro. La planto estas frostosentiva. Ĝi frostomortas krom la dika tigo. La ordinara citizo estas tipa krudgrunda pioniro. La planto vivas nur 12 jarojn.

Ĝi estas profundradikulo, kies radikoj havas nodetojn kun ribozioj por kolekti nitrogenon.

La planto estas polenigata de grandaj burdoj.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

Ofte la ordinara citizo kreskas kune kun aliaj plantoj en malgrasaj paŝtejoj aŭ rande de arbaroj, sur malfekundaj novaloj, ĉe sunaj deklivoj kaj en maldensaj kver- kaj karpenaj arbaroj. Ĝi bone kreskas sur senalkaliaj kaj nitrogenmalriĉaj grundoj, kiuj estas lomaj, sablaj aŭ ŝtonozaj. Ĝi mankas sur kalka grundo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua publikigaĵo estis de 1753 laŭ (baza nomo) Spartium scoparium fare de Carl von Linné. La novkombinaĵo al Cytisus scoparius (L.) estis publikigita fare de Heinrich Friedrich LINK. Pliaj sinonimoj por Cytisus scoparius (L.) LINK estas: Genista scoparia (L.) LAM., Sarothamnus bourgaei BOISS., Sarothamnus oxyphyllus BOISS., Sarothamnus vulgaris WIMM. nom. illeg., Sarothamnus scoparius (L.) W.D.J.KOCH.

Oni distingas jenajn subspeciojn:

  • Cytisus scoparius (L.) LINK subsp. scoparius: Ĝi estas disvastigita en Eŭropo.
  • Cytisus scoparius subsp. maritimus (ROUY) HEYWOOD (sin.: Genista scoparia var. maritima ROUY): tiu ĉi specio kun horizontalaj branĉoj venas el la marbordoj de Francujo, Grandbritio, Irlando, Danujo kaj Germanujo.

La kromosomnombro estas 2n = 46.

Veneneco[redakti | redakti fonton]

La planto estas venena en ĉiuj partoj. Kulpas pri tio la alkaloidoj spartino, lupanino, hidroksilupaminio (= oktalupino) apud la flavoglikosido skoparino. Venenigaj simptomoj estas kolapso de la kardiovaskula sistemo kun taĥikardio, vomado, lakso, kapturniĝo kaj kapdoloro.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Medicina uzado[redakti | redakti fonton]

La planto estas uzata kiel drogo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingrid Schönfelder, Peter Schönfelder: Das neue Handbuch der Heilpflanzen. Sonderausgabe. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2011, ISBN 978-3-440-12932-6.
  • Peter Schönfelder, Ingrid Schönfelder: Der Kosmos-Heilpflanzenführer. Europäische Heil- und Giftpflanzen. 6., neu bearbeitete Auflage. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1995, ISBN 3-440-06954-0.
  • Eckehart J. Jäger (Hrsg.): Rothmaler Exkursionsflora von Deutschland. 20. Auflage

Referencoj[redakti | redakti fonton]

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝablono:BibISBN