Hemolimfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akrido havas malferman cirkulan sistemon, en kiu hemolimfo moviĝas tra interkonektitaj spacoj ĉirkaŭ la organoj.

Hemolimfosangolimfo estas fluaĵo analoga al la sango de vertebruloj, kiu cirkulas en la interno de la korpo de artropodo en rekta kontakto kun la histoj de la animalo. Ĝi estas komponita de flua plasmo en kiu la hemolimfaj ĉeloj nomitaj hemocitoj flosas. Aldone al hemocitoj, la plasmo enhavas ankaŭ multajn kemiaĵojn. Ĝi estas la grava histotipo de la malferma cirkula sistemo karaktera de artropodoj (ekz. araneedoj, krustuloj kaj insektoj).[1][2] Krome, ankaŭ ne-artropodoj kiel moluskoj posedas hemolimfan cirkulan sistemon.

Delonge oni supozis, ke sistemoj por transporto de oksigeno estas nenecesaj en insektoj, sed oni trovis praaan kaj funkcian hemocianinon en la hemolimfo.[3] Tiu "sango" de insektoj ĝenerale ne portas hemoglobinon, kvankam ĝi povas esti en la trakea sistemo anstataŭe kaj ludas ian rolon en spirado.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chapman 1998,
  2. Wyatt, G. R. (1961). "The Biochemistry of Insect Hemolymph". Annual Review of Entomology. 6: 75–102. doi:10.1146/annurev.en.06.010161.000451.
  3. Hagner-Holler, Silke; Schoen, Axel; Erker, Wolfgang; Marden, James H.; Rupprecht, Rainer; Decker, Heinz; Burmester, Thorsten (2004-01-20). "A respiratory hemocyanin from an insect". Proceedings of the National Academy of Sciences. 101 (3): 871–874. doi:10.1073/pnas.0305872101. ISSN 0027-8424. PMID 14715904.
  4. Hankeln, Thomas; Jaenicke, Viviane; Kiger, Laurent; Dewilde, Sylvia; Ungerechts, Guy; Schmidt, Marc; Urban, Joachim; Marden, Michael C.; Moens, Luc; Burmester, Thorsten (2002-06-04). "Characterization of Drosophila Hemoglobin". Journal of Biological Chemistry. 277 (32): 29012–29017. doi:10.1074/jbc.m204009200. ISSN 0021-9258. Alirita la 1an de marto 2020.