Saĝtelefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Smartphone)
Saĝtelefono (smartfono) Samsung Galaxy Z Fold (2019) kaj Samsung Galaxy Z Flip (2020)
Saĝtelefono (smartfono) Samsung Galaxy Z

Saĝtelefono[1][2][3], nomata en Esperanto ankaŭ smartfono[4][5][6][7] (forme plej internacia), aptelefono, plurfunkcia poŝtelefono[1], inteligenta telefono[8], lerta telefono[9][8]kompufono[8] estas multfunkcia poŝtelefono.

Krom por telefoni, saĝtelefonoj taŭgas kutime interalie por retumi, foti, filmi, navigi, spekti videojn, aŭdigi sondosierojn, uzi komputilajn ludojn kaj tiel plu. Grava diferenco inter saĝtelefonoj kaj aliaj poŝtelefonoj estas tio, ke en tiu mankas butonoj. La navigado povas okazi helpe de diversaj fingrotuŝoj de la ekrano.

Programaro[redakti | redakti fonton]

La plej multaj saĝtelefonoj uzas la operaciumojn iOS (iPhone de Apple) kaj Android. La tria operaciumo Windows Phone kiun uzis Nokia (Lumia) ĉesis en 2018 kaj nun Lumia-aptelefonoj ankaŭ uzas la operaciumon Android. Symbian kaj Firefox OS estas malaperintaj operaciumoj. Ubuntu Touch ne plu estas subtenata de Canonical Ltd.

Oni povas uzi aplikaĵojn (apo) dekomence haveblajn kun la operaciumo, kaj aldone eblas instali aliajn apojn el iu deponejo: Apple App Store, Google Play Store, BlackBerry App World. Por saĝtelefonoj rulataj de Android ekzistas ankaŭ ceteraj deponejoj, ekzemple: Aptoide, Cafe Bazaar, F-Droid, GetJar, Opera Mobile Store, SlideME.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pri "smartphone" en la Komputeko
  2. En "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de Erich-Dieter Krause, paĝo 1158, sub la kapvorto "saĝa" legeblas varianto kun streketo, nome "saĝ-telefono".
  3. Kurso pri uzado de saĝtelefono por maljunuloj en Yangzhou, Ĉinio. Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2021-05-08.
  4. "La roboj de Simon" de Knal Majsner.
  5. "Esperanto-Lehrbuch: Die internationale Sprache in Farbe" de Theodor Wittenberger.
  6. "Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Michael Lennartz.
  7. "Antologio de Balkana Verda Stelo 2015 - 2017" kompilita de Johan Derks.
  8. 8,0 8,1 8,2 Pri "smartphone" en la "Reta Vortaro" Tamen kun indiko ĉe la koncerna kapvorto, ke "kompufono" estas evitinda.
  9. Lerta tele fono laŭ MONATO-konvencioj [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]