Henri Cartier-Bresson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henri CARTIER-BRESSON (22-a de aŭgusto, 1908 - 3-a de aŭgusto, 2004) estis franca fotisto. Pro la natureco de liaj bildoj, oni diras, ke li estis la patro de fotoĵurnalismo.

La patrino de Henri estis Marthe Le Verdier (familinomo kiam ŝi estis fraŭlino), kaj la patro estis André Cartier-Bresson. La duvorta familinomo de lia patro, "Cartier-Bresson", kiu aperas registrita unuafoje en 1901, venas el kuniĝo de familio Cartier, kamparanoj el departemento Oise, kaj familio Bresson, industriistoj de kotonfadeno. La interrilato komencis kiam la urba familio Bresson komisiis la prizorgadon de siaj gefiloj al membroj de la kamparana familio Cartier. Poste, du filoj de familio Cartier eniris en la negocejon de Bresson kiel lernantoj, kaj fine ili edziĝis kun du filinoj de la ĉefo Bresson, kaj fariĝis societanoj de la entrepreno. La negoco progresis kaj la nomo "Cartier-Bresson" fariĝis, en Francio -komence de la 20a jarcento- tre konata marko de fadenoj kaj kotono.

Li estis baptita "Henri", memore pri sia patroflanka avo, kaj estis la plej aĝa el kvin gefiloj.

Pri pentrarto li interesiĝis ekde junaĝo. En decembro de 1913 Henri ekkonis sian onklon Louis, pentristo, kiu inicas lin en tiu arto. Bedaŭrinde tiu onklo mortis en 1915, sed tamen Henri sekvis liajn konsilojn. Li studis en la ateliero de la pentristo André Lhote. La fotoj de Cartier-Bresson ŝuldas multon al lia edukado kiel pentristo kaj desegnisto.

Li, post sia komenco en pentrarto kaj desegnado, vojaĝis en 1930 al Afriko. Li revenis al Francio, kaj en 1932 decidis dediĉiĝi al fotografio. Kelkaj fotoj fare de Eugène Atget kaj André Kertész forte impresis lin, sed la difinita foto kiu plej puŝis lin al fotoarto estis tiu, kaptita fare de Martin Munkácsi en 19291930, kie aperas tri adoleskaj negroj sin lanĉantaj nudaj en lagon Tanganjikon (Tanzanio), li multe aprezis la estetikecon de tiu foto kaj ekpensis mire: "Ho!, do, per fotilo oni povas fari tion!!". Tiun jaron li aĉetis en Marsejlo fotilon Leica, tiam nova en la merkato, tiel nomata "35-milimetra fotilo", leĝera ilo kiu fine permesas al li la lertecon bezonatan por tiaj fotoj kiujn li emas fari.

La kapabloj kaj labormetodoj de Henri Cartier-Bresson estas parto de la fotografia legendaro, ekzemple: Li estas fama pro sia kapablo resti virtuale "nevidebla" por la homoj fotataj fare de li. La lumreflektajn metalaĵojn de sia fotilo li kovris per nigra glubendo por ke ili ne brilu. Li insistis fari definitivan bildon en la momento de fotado: li neniam modifis nek pritondis foton kiun li kaptis. Li ankaŭ estas fama por verŝajne foti iun scenon en la plej taŭga esprimiva momento, kion oni nomas "decida momento", jam ankaŭ fama esprimaĵo en la fotista mondo, kio laŭ Cartier-Bresson mem signifas: "La samtempa rimarko, en ono de sekundo, pri la signifo de iu okazaĵo kaj ankaŭ pri la ĝusta organizo de formoj kia donas al tiu okazaĵo propran esprimon". Pri tiu rilato de Cartier-Bresson kun la tempo, sinjoro Lincoln Kirstein, verkisto kaj kompetentulo pri kulturo kaj arto, diris ke Cartier-Bresson "estis priskribita kiel havanta konstantan boksadon kun la tempo; tempo estas ambaŭ kontraŭulo kaj kunulo … por esti frapita kaj nokaŭtita; oni dancas ĉirkaŭ tempeto atendante malfermaĵon, por ĝin fiksi, haltigi, konkeri".

Sed por ke la t.n. decida momento vere estu, ne nur ne kaptata, sed estetike fiksata, necesas granda sentemo kaj kompreno pri la natureco homa, kion Henri Cartier-Bresson posedis altgrade. En 1952 la decida momento fariĝis ankaŭ titolo de libro lia.

En 1947 Cartier-Bresson fondis kooperativon de fotoĵurnalistoj, nomita agentejo Magnum Photos, kun siaj kolegoj: Robert Capa, David Seymour, George Rodger, Maria Eisner, Bill Vandivert kaj Rita Vandivert.

En 1954 la muzeo Luvro faras sian unua ekspozicion de fotoj, kaj la fotisto estas Cartier-Bresson. Li ekspoziciis siajn verkojn en plej gravaj galerioj kaj muzeoj de la mondo. Ekzistas multege da libroj kiuj kolektas grupojn de liaj fotoj, plejfoje kun analizoj pri iliaj artaj kvalitoj.

Li kaptis en siaj fotoj ordinarulojn, gravajn homojn kaj historigajn okazintaĵojn de la 20a jarcento; Jen kelkaj el la plej famaj homoj kiujn li fotis: André Pieyre (aŭ Pierre) de Mandiargues (1932), Jean Paulhan (1941), Irène kaj Frédéric Joliot-Curie (1944), Henri Matisse (1944), Pierre Bonnard (1944), Albert Camus (1944), Jeanne Lanvin (1945), Colette (1946), Paul Valéry (1946), Saul Steinberg (1946), Alfred Stieglitz (1946), Katherine Ann Porter (1946), Robert Joseph Flaherty (1947), William Faulkner (1947), Truman Capote (1947), Carson McCullers (1947), Georges Braque (1947), Joan Miró (1953), Max Ernst (1955), Jean Renoir (1960), Alberto Giacometti (1961), André Breton (1961), Marilyn Monroe (1961), Roland Barthes (1963), Coco Chanel (1964), Koen Jamaguŝi (1965), Marcel Duchamp (1968), Jean-Paul Sartre, Man Ray (1968), Ezra Pound (1970), Michel Leiris (1971), Alexander Calder en 1971), Louis Aragon (1971), Emile Michel Cioran (1984), Emile Michel Cioran (1984), Balthus (1990), kaj Louis-René des Fôrets (1995).

Principojn de la fotoarto de Cartier-Bresson ni povas resume listigi jene:

  • Virtuala "nevidebleco": Vidi sen esti vidata.
  • Ne modifi kaptitan foton.
  • Kapti la scenon en la decida momento.
  • Preferege uzi perspektivon saman al tiu de la homa okulo. Kio signifas t.n. "normala objektivo"; kaj en lia okazo: Objektivo de 50-milimetra fokusdistanco en kemifilma fotilo "de 35 milimetroj".

Henri Cartier-Bresson edziĝis du fojon: En 1937 kun Ratna Mohini, dancistino alveninta el Ĝakarto (el kiu li en 1967 eksedziĝis), kaj en 1970 kun fotistino Martine Franck. Kun sia dua edzino li havis filinon, Melanie.

Li mortis la 3an de aŭgusto de 2004 en l'Isle-sur-la-Sorgue (Vaucluse, Francio).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]