Stratofotografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Feliĉa butikumado en Schoten, Belgio, pruvo de belga superrealismo, estas stratfoto sen homoj. La opinioj estas dividitaj ĉu tiaj fotoj apartenas al la stratofotografio.

Stratofotografio (de la angla: street photography) estas fotografia ĝenro kies temo estas la homo en sia vivmedio. Ĝi estas farata pro arto aŭ enketado kiu prezentas senpere okazajn renkontojn kaj hazardajn okazaĵojn ene de publikaj lokoj. Kvankam stratfotografoj kutime prenas bildojn rekte de homoj en publikaj lokoj kiel ekzemple stratoj, parkoj kaj metro-stacioj sen ke tiuj estas konsciaj pri tio, stratofotografiaĵo povus malhavi personojn kaj eĉ eblus ke ĝi estas objekto aŭ medio kie la bildo projektas decideme homan karakteron en faksimilo aŭ estetiko. Stratofotografio ankaŭ ne bezonas la ekziston de iu strato aŭ eĉ urba medio.   

Ĝi estas artema formo kiu celas prezenti fotojn en natura anstataŭ 'poza" pozicio. Stratofotografio, tamen, restas malfacile difinebla varo, ĉar ĝi estas ĉe la vojkruciĝo de dokumenta fotografio, turisma momentfoto kaj la fotoĵurnalismo direktitaj al 'faits divers' (senrubrikaj novaĵoj).[1] Stratofotografio estas parenca al dokumentfllmo kaj ĵurnalista fotografio, kun tiu diferenco, ke ne la enhavo sed la arto de la foto ĉefas. Stratfotisto ne laboras laŭ mendo kaj ĉasas por fari unikan foton prenita intuicie sur la ĝusta decida momento : "le moment décisif" de Henri Cartier-Bresson. La ĉefa celo estas esprimi subjektivan impreson de sperto en la ĉiutaga urba vivo.

Rajtoj kaj privateco[redakti | redakti fonton]

Girltalk en la metroo – Se personoj estas rekoneblaj sur la foto, tiam la bildigitaj homoj povas en iaj okazoj, oponi sin al publikigo de ilia portreto.
La stratfotisto povas ĉiam foti siluetojn. Tiel neniu rekoneblas en la bildo.

En multaj landoj, ekzistas leĝoj kiuj regas la privatecon por protekti homojn. Pro tio fari foton de iu sen permeso povas esti punebla, eĉ se tio okazas en publikaj spacoj kaj lokoj. Al tiuj kiuj volas ekzerci tiun ĉi specon de fotografio utilas informi sin pri la bildorajto.

La franco Henri Cartier-Bresson (1908-2004) estas konsiderita la patro de moderna stratofotografio.[2]

Kameraoj[redakti | redakti fonton]

La plej ideala aparato kiun multaj stratofotistoj preferas pro facila kaj rapida uzo estas la cifereca kamerao en poŝformato, tamen prefere kun aldonaj eblecoj por dise elekti la diafgragmon kaj la eksponperiodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Street Photography: From Atget to Cartier-Bresson: Introduction
  2. Batdorff, Street Photography: History of Street Photography, 1900’s (kindle loc. 108)

Duarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (nl) Freeman, Michael, Digitale straatfotografie, Librero, 2014
  • (en) Batdorff, John, Street Photography, a guide to finding and capturing authentic portraits and streetscapes, Amazon Digital Services, Inc. 2013
  • (en) Leuthard, Thomas, Going Candid (e-book, 2011)
  • (en) Scot, Clive, Street Photography: From Atget to Cartier-Bresson. Londen: I. B. Tauris, 2007
  • (en) Sweet, Michael Ernest, The Street Photography Bible, 2014

Triarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (en) Encyclopædia Britannica Premium online: Street photography

Retaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Senpage elŝuteblaj bitlibroj pri stratofotografio :