Fotopapero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotopaperofotografia papero estas papero tegita per tavolo lumsensebla, ĝenerale ne reaganta al la ruĝa lumo.

Ekzistas du tipoj de fotopapero:

  • La glaceaj paperoj el la plasta materialo polietileno nomata RC (Resin Coated), kiuj estas plej facile prilaboreblaj kun mallonga lavado.
  • La paperoj kun blankfibra tavolo el bariosulfato (baritpapero). Tiu papertipo  malfacile laveblas kaj tordiĝas dum la sekado, sed donas multe pli profundajn nigrojn kaj ĝia konservado superas tiun de la papero RC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]