Sakezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sakezo
Saqqez-Kurdistan 2014 - Spring.JPG
Administrado
Retpaĝaro www.saghez.gov.ir [+]
Demografio
Loĝantaro 165 258  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 15′ N, 46° 16′ O (mapo)36.24972222222246.273333333333Koordinatoj: 36° 15′ N, 46° 16′ O (mapo) [+]
Alto 1 476 m [+]
Situo de Sakezo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Saqqez [+]
Information icon.svg
vdr
Vido sur Sakezo - Saqqez (kurde سەقز, perse سقز)

Sakezo (sorana (irankurda) سەقز, kurde سەقز (elp. seqiz), perse سقز, transskribata kiel Saqqez- vidu ankaŭ sub etimologio) estas la dua plej granda urbo en la provinco Kurdistano en la nordokcidenta parto de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto.

La nuntempa urbo konsistas el du partoj: la historia parto kaj la nova parto. La urbo estas fama pro ties antikva historio kaj la restaĵoj de historia fortikaĵo troviĝanta en la nordorienta parto de la urbo, nomata Zehweeya (elp. zeŭeja).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

36° 14′ 47″ N 46° 15′ 59″ O / 36.24639 °N, 46.26639 °O / 36.24639; 46.26639 (mapo)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valo Kamtuo en Sakero

Sakezo situas en monta regiono (altebenaĵo, 1479 metrojn super la marnivelo) kaj laŭlonge de rivero Simineh (perse: سیمّینه رود ) en la nord-okcidento de la provinco, ĉ. 45 km de la landlimo al Irako.

Sakezo situas proksimume 120 kilometrojn nordokcidente de Sanandaĝo, la provinca ĉefurbo, 77 km sudoriente de Mahabad kaj 450 kilometrojn okcidente de Teherano, la landa ĉefurbo[2].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas determinita de la montara situo de la urbo kaj estas karakterizata per alternado de malvarmaj neĝaj vintroj kaj sekaj varmaj someroj. La meza jara pluvokvanto estas 500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli malofte.

Somere inter junio kaj septembro ofte estas pli ol 30 °C, kiam Sakezo ĝuas de varma mediteranea klimato.

Inter novembro-marto ofte frostas, Vintre Sakezo havas la plej malvarman temperaturon de Irano (-36°C en 1972, la plej maltalta temperaturo iam ajn ofiiciale mezurita en Irano). Sakezo ne-oficiale havis temperaturon de −45.8 °C (−50.4 °F) en decembro 2006 kaj −42.3 °C (−44.1 °F) en januaro 2007, la plej malaltaj temperaturoj registritaj en irana urbo[3]. Ne mirindas ke Sakezo fariĝis ski-loko, kie skieblas dum pli ol 6 monatoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la loĝantaro estas kurdoj kiuj ĉefe parolas la persan, la oficialan lingvon de Irano, kvankam maljunuloj [ĉu nu?] kaj en vilaĝoj proksime de Sakezo oni parolas la soranan kurdan lingvon aŭ la lingvon haŭrami, parolata ankoraŭ de 23 000 personoj, denaska lingvo ankaŭ de poetoj kaj intelektuoj[4], sed laŭ takso de Unesko endanĝerita lingvo. En 2009 la nombro de parolantoj de la sorana kurda lingvo en Irano estis estimata je ĉ. 3,25 milionoj[5]. Granda parto de la dek du ĝis dek du milionoj da iranaj kurdoj estas islamanoj[6].

Estis grandega grupo de la loĝantaro kiu kredis en sufiismo. Ili ankoraŭ nuntempe ekzistas en malgrandaj nombroj kiuj vivas laŭ la vojoj (tarika) de la mistika ordoj Naksbandi kaj (perse: نقشبندی‎) kaj Kadirija (Abdul Qadir Jilani). Iliajn spiritajn ritojn ili faras ambaŭ en siaj respektivaj sakraj domoj kiuj nomiĝas zavijoj kaj takajoj (kurde: تەکیە). Kompare kun aliaj urboj en la provinco Kurdistano estas ankaŭ multaj moskeoj en Sakezo.

Komunumo de judoj, kiuj parolis neoaramaikan dialekton, migris al Israelo post la irana revolucio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kurdoj kaj iliaj iranaj prapatroj (medoj) loĝis en tiu loko ekde ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo. Post jarcentoj ankaŭ skitoj (sakaoj), nomada popolo, alvenis kaj tiutempe (la 7-a jarcento a.K.) Sakezo estis kvazaŭ ĉefurbo kaj politika centro de ties Imperio. En la Sasanida epoko (antaŭ la Islama konkero), sub reĝo Bartatua, tiu teritorio estis sendependa landeto kiu portis la nomon Sagapeni. Ili regis en la regiono de la montaro Zagros, proksimume de la nunaj provincoj Kurdistano kaj Kermanŝaho.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Saqqez" (Sakezo) estus derivata de la nomo por la malnova skita imperio, kiu troviĝis ĉirkaŭ la antikva parto de Sakezo. Kelkaj opinias, ke la loknomo Sakezo devenis de la sakaoj. Tial en la kurda oni prononcas la nomon kiel "Saakaa". Modernaj fakuloj kutime uzas la terminon Saka por referenci al irananoj de la Orienta Stepo kaj de la baseno Tarim[7]. Depende de la historia, loka, originala aŭ fremdlingva deveno, la urbonomoj povas esti skribataj kiel

Saghez
Saqez
Seqiz
Saqiz
Saqqiz
Saghiz
Sakkiz
Saghghiz
سقز - Saqqez - Sakezo - Sagezo : Panoramo kun moskeo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sakezo estas fama pro siaj mirindaj vidoj dum la printempo kaj pro siaj multnombraj historiaj lokoj. Je iom da distanco de la urbo troviĝas pluraj signifaj historiaj kaj kulturaj monumentoj. Je distanco de 20 kilometroj norde de la ŝoseo liganta Sakezon kun la urbo Divandere, ekzistas kaverno (karaflu), kie en la epoko de la Partia Imperio estis la Templo de Heraklo[8]. Je ĉ. 42 kilometroj nordoriente de Sakezo troviĝas la ruinoj de la fortikaĵo Zevie [9], hazarde malkovritaj en 1947 kaj kiu verŝajne datiĝas de 900 antaŭ Kristo tio estas el la periodo de superregado fare de la medoj.

Ankaŭ la paroko, la bazaro aŭ la biblioteko estas vizitindaj, samkiel du universitataj kampusoj (Azad kaj Noor)


Naturo[redakti | redakti fonton]

Sakezo havas diversecon de sovaĝaj bestoj, inklude ursojn, lupojn, sciurojn, perdrikojn, aglojn, vulpojn, antilopojn, koturnojn kaj aprojn.

En la ĉirkaŭaĵoj de Sakezo troviĝas pitoreskaj naturaj pejzaĝoj kun arbaroj kaj montaj herbejoj[10]. Arbaraj areoj[11] okupas ĉirkaŭ 7000 hektarojn da tero inter Sakezo kaj Bukan. Estas zono dediĉita al rearbarigo [fonto?].

Esperanto en Sakezo[redakti | redakti fonton]

Por la unua fojo Esperantistoj okazigis en 2020 Zamenhof-feston en “Mana”, la kulturscienca instrucentro[12]. En 2020 aperis ĉe eldonejo en Sakezo ankaŭ la soran-kurdan vesion de la libro Renkontoj kun Diferenculoj (Przemysław Paweł Grzybowski), originale verkita en Esperanto[13].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Provinco Kurdistano (Irano)

Kurdoj

Kurda lingvo

Nordaj kurdaj dialektoj

Kurdio

Mazhar Khaleqi, fama kurda kantisto

Listo de urboj en Irano

Sanandaĝo (ĉefurbo de la provinco Kurdistano)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Statistika Centro de Irano, statistika jarlibro 2016, p. 155 - Saqqez (pdf)
  2. (en) Fizikaj kaj geografiaj datumoj.
  3. (en) Iranian Meteorological Organisation's "Century weather stats data bank"
  4. (en) Dana Taib Menmy, Teacher translates Quran to save endangered Kurdish dialect, KurdPress, la 31-an de januaro 2020.
  5. (en) SIL, Ethnologue (2013) under "Central Kurdish"
  6. (en) Kurdio de Irano, UNPO, la 30-an de novembro 2001.
  7. (en) Beckwith, Christopher (la 8-an de majo 2011). Empires of the Silk Road (PDF - Imperioj de la silka vojo), Princeton University Press. p. 68. ISBN 978-0691150345.  Alirite la 24-an de marto 2020.
  8. (en) Karaftoo Historical Cave
  9. (en) Zevieh Castle
  10. (en) Saqez Plains
  11. (en) Saqez Region Forests
  12. Irana Esperantisto, n-ro 32, vintro 2020
  13. Versio en Esperanto legeblas ĉi tie (PDF)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]