Sakaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skitio kaj Partio en ĉirkaŭ 170 a.K. (antaŭ la Jueĝioj invadis Baktrion).

La Sakaoj (Perse: malnove Sakā, nove ساکا; sanskrite Śaka; greke Σάκαι, Sákai; latine Sacae; ĉine , malnove *Sək, mod. Sāi) estis la termino uzita en fontoj en Persa kaj Sanskrito por Skitoj, granda grupo de orientaj iranaj Eŭraziaj nomadaj triboj de la Eŭrazia Stepo.[1][2][3] Modernaj fakuloj kutime uzas la terminon Saka por referenci al Irananoj de la Orienta Stepo kaj la baseno Tarim.[4] René Grousset verkis ke ili formis partikularan branĉon de "Skit-Sarmata familio" origininta el nomada irana popolo de nordokcidenta stepo en Eŭrazio.[5] En la regionoj de la Tarim-baseno kaj Taklamakano de Nordokcidenta Ĉinio, ili fondis la setlejojn Hotan kaj Kaŝgar, same kiel la Regno Ĥotan kiu estis je variaj epokoj vasalo de pli grandaj povoj, kiaj la Han kaj la Tang dinastioj de la Imperia Ĉinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. West 2009, paĝoj 713–717
  2. Scythian. Encyclopædia Britannica rete. Alirita 18a de Januaro, 2015.
  3. P. Lurje, “Yārkand”, Encyclopædia Iranica, reta eldono
  4. Beckwith, Christopher (8a de Majo 2011). Empires of the Silk Road (PDF). Princeton University Press. p. 68. ISBN 978-0691150345. [1] Alirita la 16an de Septembro 2016.
  5. GROUSSET, Rene. (1970) The Empire of the Steppes. Rutgers University Press, p. 29–31. ISBN 0-8135-1304-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]