Diskuto:Zodiako
Etoso
Ĉu ne estas esperantigo de la signonomoj? Min ĝenas tiuj latinaj C kiuj estu K en e-o (Kankro anst. Cancer, ktp.) -- ArnoLagrange 14:45, 7. Apr 2003 (UTC)
- Kompreneble ekzistas Esperantaj nomoj de la zodiakaj signoj (ekz. "Kankro"). Se vi havas Francan-Esperantan vortaron, vi certe ilin ĉiujn trovos en ĝi. Se ne, mi povos enmeti la nomojn. Bertilow 14:52, 7. Apr 2003 (UTC)
- Dankon Bertilo, ke vi finfaris la laboron. Fakte vortaron mi momente ne havas apud mi kaj mi ne volis inventi kio jam ekzistas. -- ArnoLagrange 06:44, 8. Apr 2003 (UTC)
Komencu diskuton pri Zodiako
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Zodiako.