Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko
La konstruaĵo de la Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko, lokata en Kievo, Ukrainio.
La konstruaĵo de la Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko, lokata en Kievo, Ukrainio.
kinobiblioteko • ejo
Komenco 1994 vd
Geografia situo 50° 23′ 49″ N, 30° 30′ 31″ O (mapo)50.39693730.508633Koordinatoj: 50° 23′ 49″ N, 30° 30′ 31″ O (mapo)
Lando(j) Ukrainio vd
Situo Kievo
Adreso вулиця Васильківська, 1, Київ, Україна
Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko (Kieva provinco)
Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko (Kieva provinco)
DEC
Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko
Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko
Lokigo de Kieva provinco en Ukrainio
Map
Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko
Membro de Internacia Federacio de Filmaj Arkivoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Filmcentro Oleksandr Dovĵenko (ankaŭ konata kiel la Dovĵenko-Centro) estas la ŝtata filmarkivo kaj kultura centro en Kievo, Ukrainio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondata en 1994 per dekreto de la tiama Prezidanto de Ukrainio, Leonid Kuĉma.[1] En 2000, Dovĵenko-Centro estis kunfandata kun la iama Kieva Filmpresada Fabriko (kiu estis kunfandita en 1948), la nura kaj plej granda de sia tipo en la lando, kaj transprenis ĝiajn propraĵojn, facilecojn, kaj filmkolekto. Ekde 2006, la Centro estas estita membro de la Internacia Federacio de Filmarkivoj.[2] La Ukraina Animacia Filmstudio (kiu estis konata kiel Ukranimafilm, kaj estis fondata en 1990) estis alfiksata al la Centro en 2019.

De 2016 ĝis 2019, la iamaj industriaj ejoj de la Centro suferis kompletan renovigon, kaj estis konvertata en mult-artforman kulturan centron. En septembro 2019, la Centro malfermis la unuan filmmuzeon en Ukrainio.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Dovĵenko-Centro funkciigas filmdeponejon, kemiajn kaj ciferecajn filmajn laboratoriojn, la Filmmuzeon, filmarkivon, kaj amaskomunikilan stokejon. La institucio estas loĝigata en ok-etaĝa konstruaĵo en la Holosiiva distrikto de Kievo. Ĝi ankaŭ funkciigas 300-sidlokan prezentartan ejon, Scene 6,[3] lokata sur la 6-a etaĝo kune kun pluraj aliaj sendependaj teatraj muzikaj kaj prezentartaj kompanioj kaj kolektivoj.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La filmkolekto de la Centro inkluzivas pli ol 7,000 ukrainajn, rusajn, usonajn, kaj eŭropajn plenlongajn, dokumentajn, kaj animaciajn filmojn; miloj da arkivaj dokumentoj, fotoj, afiŝoj, kaj aliaj artefaktoj, kiuj reprezentas la historion de kinejo en Ukrainio de la 20-a jarcento ĝis la nuntempon. La plej malnova filmpresaĵo konservita de la Centro devenas de 1910, kaj la plej malnova ukraina plenlonga filmo en la kolekto de la Centro estis produktata en 1922.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Про заходи щодо відзначення 100-річчя від дня народження Олександра Довженка (skribata ukraine) [Pro zakhody shchodo vidznachennia 100-richchia vid dnia narodzhennia Oleksandra Dovzhenka, Pri la eventoj por marki la 100-an datrevenon de la naskiĝtago de Oleksandr Dovĵenko]
  2. FIAF Members (skribata angle) [Membroj de la Internacia Federacio de Filmarkivoj]
  3. New Stage (A New Age of Ukrainian Theatre) [Nova Fazo: Nova Epoko en la Historio de Teatro en Ukrainio]