Rapidtramo de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rapidtramo de Kievo
Tramo Pesa Fokstrot 71-414K
Tramo Pesa Fokstrot 71-414K
Rapidtramo
Ĝeneralaj informoj
Loko Kievo,  Ukrainio
Transportsistema speco malpeza trajno, tramo
Komenco de trafiko 30-a de decembro 1978
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 17 km
Nombro de linioj 2 (5 itineroj)
Nombro de veturiloj 112
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 524 mm
Transportisto Kyivpastrans
vdr

Rapidtramo de Kievo (ukraine Київський швидкісний трамвай) estas reto de altrapidaj linioj de la Kieva tramo, konsistanta el du linioj kun kvin itineroj. La unua linio ligas la stacidomon kaj la loĝkvartalon de Borŝĉahivka (dekstra bordo de Dnepro), kaj la dua - la stacidomon de la urba trajno Trojeŝĉina-2 kun la loĝkvartalo de Vigurivŝĉina-Trojeŝĉina (la maldekstra bordo de Dnepro).

La 30-an de decembro 1978 ekfunkciis en Kievo la unua altrapida tramlinio en Sovetunio, konstruita laŭ iniciato de Volodimir Vekliĉ kaj Vasil Djakonov. Ĝi estas fizike integrita en la urba tramreto. Tamen, pro la fakto, ke la maldektraborda kaj dekstraborda Kieva tramretoj ne estas konektitaj, fakte la du linioj estas tute apartigitaj unu de la alia. La rapidtramo de Kievo estas konsiderata klasika ekzemplo de rapidtramo.

Ekde la 1-a de oktobro 2020, la cirkulado de paperaj biletoj estis ĉesigita sur la Trojeŝĉina linio de la rapidtramo, kaj de la 1-a de decembro 2020, la rapidtramo ĉe Borŝĉahivka tute ŝanĝis al elektronikaj biletoj.


Mapo (n-roj 1-2-3-4-5)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]