Alexandre Kojève

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alexandre Kojève
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de aprilo 1902 (1902-04-28)
en Moskvo
Morto 4-an de junio 1968 (1968-06-04) (66-jara)
en Bruselo
Ŝtataneco Francio, Rusia Imperio
Alma mater Universitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino
Profesio filozofo, universitata profesoro
Lingvoj germana lingvo, rusa lingvo, angla lingvo, franca lingvo
Parencoj Vasilij Kandinskij
v  d  r
Information icon.svg

Alexandre KOJÈVE (1902 – 1968) estas franca rusdevena filozofo kaj politikisto, kies filozofiaj seminarioj havis grandegan influon sur la franca filozofio, precipe per sia integriĝo de hegelismaj konceptoj en la eŭropa filozofio de la 20-a jarcento. Kiel ŝtatisto en la franca registaro, li estis grava en la formado de la Eŭropa Unio.

Li naskiĝis en riĉa familio en la fino de Rusa Imperio. Kojève diplomiĝis ĉe Universitato Humboldt de Berlino kaj Universitato de Heidelberg, Germanio. En Heidelberg li doktoriĝis per disertacio pri rusa filozofo Vladimir Soloviev.

Kojève moviĝis al Francio en 1933. Post la Dua Mondmilito li laboris en la franca Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kiel unu el la ĉefaj planistoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo.