Kosmopolitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kosmopolitismo (el kosmopolito, siavice el la grekaj kosmos kaj politês, t.e. mondo kaj civitano) estas la ideo, ke la tuta homaro apartenas al unu morala komunumo. Ĝi traktas la Teron kiel hejmlandon kaj ĉiujn homojn kiel kuncivitanojn aŭ mondcivitanojn. Tio kontrastas kun komunumismaj teorioj kaj precipe kun la ideologioj de patriotismo kaj naciismo. Kosmopolitismo povas, sed ne devas, implici ian mondan registaron, aŭ ĝi povas simple referenci al pli inkluzivaj moralaj, ekonomiaj, kaj/aŭ politikaj rilatoj inter nacioj aŭ diversnaciaj unuopuloj.

Kultura kosmopolitismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kultura kosmopolitismo temas pri larĝaj internaciaj spertoj. Oni nomas kosmopolita guston por aliaj kulturoj ol la propra devenkulturo, kian oni povas trovi ĉe vojaĝanto aŭ terglobe konscia persono. La terminon vaste uzis antikvaj filozofoj kiel la stoikistoj kaj cinikistoj por priskribi universalan amon al la homaro kiel tuto, sen konsidero al la nacio. Oni kelkfoje uzas la terminon ankaŭ kiel sinonimon de "monduma" aŭ "malnaiva".

Filozofiaj radikoj de la kosmopolitismo[redakti | redakti fonton]

Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, Diogeno de Sinopo (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "Mi estas kosmopolito (greke kosmopolitês, t.e. civitano de la mondo, mondcivitano)". Kvankam ĝi havas elitisman konotacion kvazaŭ pri ekonomie bonfarta loĝanto de granda urbo, en kiu diversaj kulturoj renkontiĝas, tio ne estis origine celata. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekante, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo. Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de Hieroklo, kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, similigante ĉiujn homojn al nia samurbanoj, ktp."

La kosmopolitisma filozofio ricevis fortan impulson en la epoko de la renesanca humanismo kaj klerismo. Kant ŝajne adoptis la stoikismajn ideojn. En sia eseo de 1795, Al Eterna Paco, li starigas ius cosmopoliticum (kosmopolitan juron/rajton) kiel principon de universala gastigado.

Tria apero de kosmopolitismo post la Dua mondmilito estis, kiam reage al la Holokaŭsto kaj aliaj amasmurdoj, la nocio de krimoj kontraŭ la homaro iĝis ĝenerale akceptata kategorio en la internacia juro. Tio klare montras la aperon kaj la akcepton de nocio de individua respondeco respektive la tutan homaron.

En la postkolonia rilataro disvolviĝis en la 80-aj jaroj, ĉefe sub la influo de literatursciencistoj, kultursciencistoj kaj sociologoj kiel Bruce Robbins, Timothy Brennan, Kwame Anthony Appiah, Arjun Appadurai, James Clifford und Ulrich Beck, "nova" kosmopolitisma diskurso. Tiu ne plu apogiĝas nur al la ideo pri unuiĝinta homaro, sed provas atingi sintezon el partikularismaj kaj universalaj motivoj.

Nuntempaj kosmopolitaj pensantoj[redakti | redakti fonton]

Filozofiaj kosmopolitistoj estas moralaj universalistoj: ili kredas, ke koncerne ĉiujn homojn, kaj ne nur koncerne samlandanojn aŭ samcivitanojn, validas la samaj moralaj normoj. La limoj inter nacioj, ŝtatoj, kulturoj aŭ socioj estas sekve morale sen rilateco. Vaste citata ekzempla nuntempa kosmopolito estas Kwame Anthony Appiah.

La kosmopolita aŭtoro Demetrius Klitou argumentas en The Friends and Foes of Human Rights, ke kosmopolitismo estas granda amiko kaj necesa elemento de la homrajta movado. Klitou argumentas ankaŭ, ke kosmopolita "homara identeco" tiom necesas por la triumfo de homaj rajtoj, kiom eŭropa identeco por la politika Eŭropa Unio.

Kelkaj filozofoj kaj kleruloj argumentas, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas en la nuntempa unika historia momento de estiĝanta tutplaneda civilizacia fazo, kreas latentan eblon, ke estiĝos kosmopolita identeco de tutteraj civitanoj kaj ke formiĝos tuttera civitana movado. Tiuj objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas dum la tutplaneda fazo, inkluzivas pli bonan komunikado-teknikon, kosmonaŭtikon, la tutmondan varmiĝon kaj aliajn ekologiajn minacojn, novajn tutterajn instituciojn, la graviĝon de transnaciaj konzernoj kaj la integriĝon de merkatoj, kiun oni ofte nomas ekonomia tutmondiĝo, la estiĝon de terglobaj NRO-oj kaj transnaciaj sociaj movadoj kiel la Monda Socia Forumo, ktp. La tutmondiĝo, kiu estas pli ofta termino, kutime referencas pli mallarĝe al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj ne entenas nocie la pli vastajn kulturajn, sociajn, politikajn, naturmediajn, demografiajn, valorsistemajn kaj sciorilatajn transformiĝojn, kiuj okazas.

Politika kaj sociologia kosmopolitismo[redakti | redakti fonton]

Ulrich Beck (nask. 1944-05-15) estas sociologo, kiu elmetis la novan koncepton de kosmopolita kritika teorio en rekta opozicio kontraŭ la tradicia politiko de la nacia ŝtato. La teorio de la nacia ŝtato vidas potencrilatojn nur inter malsamaj ŝtataj agantoj, kaj ekskludas tergloban ekonomion aŭ subordigas ĝin al la modelo de la nacia ŝtato. La kosmopolitismo vidas la tergloban kapitalon kiel eblan minacon al la nacia ŝtato kaj situigas ĝin interne de meta-potenca ludo, en kiu tuttera kapitalo, ŝtatoj kaj la civila socio estas la ludantoj. Gravas distingi inter la kosmopolitismo de Beck kaj la ideo de monda ŝtato. Por Beck, la trudo de unika monda ordo devas esti konsiderata hegemonia en la plej bona kazo kaj etnocentrisma en la plej malbona.

Aliaj aŭtoroj imagas kosmopolitan mondan ordon, kiu preteriras la hodiaŭan koncepton de naciaj ŝtatoj. Tiuj akademiuloj argumentas, ke vere kosmopolita identeco de la tergloba civitano enradikiĝos kaj malgravigos la naciajn identecojn. La formiĝo de tergloba civitana movado kondukus al la establo de demokatiaj tutteraj institucioj, kreante spacon por tutteraj politikaj diskurso kaj decidoj, kio siavice refortigus la ideon de civitaneco sur la tuttera nivelo.

La nocio kosmopolitismo en la "socialismaj" ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

La nocio kosmopolitismo estis konotaciita pejorative en ĉi tiuj ŝtatoj, kaj dum iuj epokoj oni aplikis la terminon antisemitisme. Kosmopolitismo estis rigardata kiel ideologio de la burĝaro, kiu en sia aktuala formo estas reakcia, kontraŭnacia kaj imperiisma. Oni klare diferencigis inter ĝi kaj la pozitive konotaciita socialisma internaciismo.

Kosmopolitismo kontraste kun multkulturismo[redakti | redakti fonton]

Estas granda diferenco inter la du nocioj. La kosmopolitismo premisas, ke ĉiu estas libera fari kulturajn elektojn laŭ sia bontrovo, kontraste kun la multkulturismo, kiu valorigas la konservon de la persona devenkulturo. La multkulturismo supozas, ke la diversaj kulturoj kapablas pace apudesti unu la alian je longa daŭro. Okaze de migrado al nova loko, la devenkulturo de la individuo kunmigras kun li aŭ ŝi.

Kritiko je kosmopolitismo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kritikantoj de la kosmopolitismo, ekzemple komunumistoj kaj naciistoj, opinias, ke nacia aparteno gravas por la identeco de homo, kaj ke kosmopolitismo senigas homojn je grava elemento de socia vivplenumiĝo kaj apartenado. Kritikantoj de la morala kosmopolitismo argumentas, ke lojaleco al sia lando estas virto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]