De Tijd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De Tijd

emblemo

taggazeto
Ĝenro financ-ekonomia
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Bruselo
Publikigisto Uitgeversbedrijf Tijd
Ĉefredaktisto Frank Demets
Establodato 1968
Lingvoj

nederlanda

Eldonkvanto 50 000
ISSN 0772-0809

Retejo http://www.tijd.be
vdr

De Tijd estas nederlandlingva flandra gazeto. Ĝin eldonas Uitgeversbedrijf Tijd. De Tijd estas parto de De Persgroep. La anoncan servon prizorgas Trustmedia.

Ekde novembro 2004 ĝi estas la postsekvanto de la De Financieel-Economische Tijd. Antaŭe la ĵurnalo sin direktis per specialista ekonomia, financa kaj priborsa informoj precipe al legantoj el la profesia mondo. De Tijd celas publikon pli larĝan altedukitan, kun pli larĝa informado pri la en- kaj ekster-landa politiko kaj kulturo. La gazeto sin prezentas per la slogano De Tijd / de essentie ('la Tempo - la esenco').

Kompleta afera gazeto[redakti | redakti fonton]

De TIJD proponas aron da novaĵoj. Por povi gardi la superrigardon, ĝi tial aperas en tri apartaj faskoj:

  • unua fasko pri politika kaj ekonomiaj novaĵoj, el eksterlando kaj Belgio
  • dua fasko 'Pigment', kiu provas vin interesigi pri personaj temoj kiel gastronomio, vojaĝoj ktp.
  • tria fasko kun informoj pri la merkato kaj la konjunkturo

Lunde la gazeto ĝenerale konsistas nur el la unuaj du partoj, ĉar dimanĉe ne estas borsa tago.

Nombro de legantoj kaj eldonkvanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, De Tijd havas ĉiutage 125 900 legantojn. Tio estas 10,4 % pli ol dum la pasinta enketo. Ekzistas tamen tendenco al malpli alta eldonkvanto dum la pasintaj jaroj:

  • 1999 :63 799
  • 2000 :67 209
  • 2001 :66 835
  • 2002 :59 144
  • 2003 :50 109
  • 2004: 48 369