Grenz-Echo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grenz-Echo

emblemo

periodaĵo
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Eupen
Publikigisto Grenz-Echo Verlag
Ĉefredaktisto -
Establodato 1927
Lingvoj

germana

Eldonkvanto 12 000
ISSN -

Retejo http://www.grenz-echo.be
vdr

Grenz-Echo estas la sola germanlingva gazeto de Belgio. Ĝi celas la Germanlingvan Komunumon de Belgio kaj la ĉirkaŭajn regionojn en la oriento de la lando. La gazeto sin nomas politike sendependa, tolerema kaj kristana. Ĝi aperas ses tagojn semajne je eldonkvanto de proksimume 12 500 ekzempleroj. La ĉefa redakcio troviĝas, same kiel la propra eldonejo kaj presejo Grenz-Echo Verlag, en Eupen.

Komence de la dudekaj jaroj de la 20-a jarcento ekestis, post la aneksado de la antaŭe germana teritorio de Belgio pro la Unua mondmilito, en orienta Belgio kvin germanlingvaj gazetoj. Ĉiuj tiuj gazetoj estis pli malpli malfavoraj al la nova belga registaro. Grava postulo estis la peto fari referendumon inter la popolo demandante, ĉu ili volas ke la teritorio estu parto de Belgio aŭ ree de Germanio. En 1926 tial oni kreis por-belgan amaskomunikan organizaĵon. Je la 4-a de junio 1927 aperis la unua gazeto, Grenz-Echo, kun subtitolo "Christliches Organ zur Förderung der wirtschaftlichen Interessen der neubelgischen Gebiete" (kristana organo por la antaŭenigo de la ekonomaj valoroj de la nov-belga teritorio). Komence ĝi aperis kiel semajna revuo, kaj ekde 1932 kiel ĵurnalo. Ĝin posedis katolika partio.

La gazeto do sin manifestis sole en la regiono kiel por-belga en Komunumo, kiu volis scii nenion pri la lando. Tio ŝanĝiĝis en la jaroj tridek, kiam la nazioj en Germanio ekregis kaj pli kaj pli klare (re)postulis la aneksitajn regionojn. La precipe katolikaj germanlingvaj belgoj kontraŭis la naziojn pli kaj pli. Tial la gazeto ekde la 25-a de aprilo 1933 estis malpermesata en Germanio kaj ekde la 10-a de majo 1940 ankaŭ ne plu aperis en Belgio.

Post la Dua mondmilito Grenz-Echo kiel sola germanlingva gazeto revenis. En periodo de subpremo la ĵurnalo klare ĉiam defendadis la germanajn lingvon kaj identecon de la regiono. Tion ege aprezis la loĝantoj. La eldonkvanto dum la kvindekaj jaroj ĉirkaŭis la 15 000 ekzemplerojn. Dum la 1980-aj jaroj la eldonkvanto iom malpliiĝis, ĉar la ĵurnalo Aachener Volkszeitung, de la najbara germana urbo Akeno, ekis eldoni belgan version. La gazeto tial en la jaro 1985 decidis nuligi la ligojn kun la kristan-demokrata Christlich-Soziale Partei kaj sekvi sendependan vojon. Tamen, la kristana profilo, kiu ankaŭ karakterizas la regionon, ne ŝanĝiĝis.

Grenz-Echo intertempe evoluis al plenkreska amaskomunika entrepreno kun propra komerca presejo. Ĝi ankaŭ, per la sukcesplena eldonejo Grenz-Echo Verlag, eldonas germanlingvajn librojn pri la regiono. Dum la pasintaj jaroj Grenz-Echo ankaŭ koncentriĝis je la "novaj komunikiloj", kun i.a. la orient-belga amaskomunika portalo Netecho. Ankaŭ la retpaĝo DGLive de la Germanlingva Komunumo estas administrata de Grenz-Echo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]