Het Laatste Nieuws

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Het Laatste Nieuws

emblemo

taggazetoorganizaĵo
Ĝenro populara
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Bruselo
Publikigisto De Persgroep
Ĉefredaktisto -
Establodato -
Fondinto(j) Julius Hoste, Sr. vd
Posedata de De Persgroep vd
Lingvoj

nederlanda

Eldonkvanto 290 000
ISSN -

Retejo Het Laatste Nieuws
vdr

Het Laatste Nieuws (eo:La Freŝa Novaĵo) estas nederlandlingva flandra gazeto kiun eldonas De Persgroep, la amaskomunika entrepreno de la flandro Christian Van Thillo.

Het Laatste Nieuws kreskis ekde 1995 de gazeto tre skandalfranda gazeto (de liberala tendenco) al populara gazeto kiu precipe atentas pri 'la homoj malantaŭ la novaĵoj'. La gazeto verkas pri regiona, nacia kaj internacia novaĵoj. Het Laatste Nieuws aperas ĉiutage, krom dimanĉe, kun dek naŭ diversaj regionaj eldonoj, ĉiuj kun la samaj kajeroj por nacia kaj internacia novaĵoj, sed kun apartaj paĝoj kun novaĵoj el la diversaj flandraj regionoj. La gazeto ankaŭ estas konata pro sia ellaborita sporta kajero.

La ĉiutaga vendo de la gazeto kreskis dum la pasintaj dek jaroj de 260.000 ĝis pli ol 290.000 ekzempleroj. Het Laatste Nieuws estas kun tia cifero en Flandrio kaj eĉ en tuta Belgio la absoluta furorgazeto.

Nombro de legantoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, Het Laatste Nieuws havas ĉiutage 1,03 milionoj da legantojn. Tio estas 2,8% malpli ol dum la pasinta enketo. Tamen la gazeto restas certe la plej legata gazeto de Belgio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]