Teatra trupo de Literatura Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La revuo Literatura Mondo organizis Teatran Vesperon laŭ nomo Kabaredo de Literatura Mondo por la Universala Kongreso de Esperanto kiu okazis en Nurenbergo, Germanio, en 1923. En la teatra trupo de Literatura Mondo kiu aktoris dufoje en la UK, nombriĝis literaturaj gravuloj kiel Teodoro Schwartz (responda redaktoro de la revuo), Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay (ĉi lastaj du apartenis al la redakta komitato de la revuo). Rolis ankaŭ Iren Noiret, Mihály Sárossy, Coronna, Anna kaj Alfonso Pechan (la lasta esperantistiĝis nur tri jarojn antaŭe).

En la aŭgusta numero de la revuo Esperanto, p. 15, Walter Lippmann laŭdis la prezentadon kaj detale priskribis ĝin. Enestis tri teatraĵoj, nome Paĝio de l' reĝino, komedieto de Heltai kaj Makai, Maskobalo de Julio Baghy, kaj Psikiatroj, "treege amuza ŝercdialogo de Karinthy", en kiu rolis Kalocsay kaj Baghy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]