Teodoro Ŝvarc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teodoro Schwartz)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Averto Malklaras la naskiĝdato. En Vikidatumoj estas eĉ du malsamaj informoj.
Teodoro Ŝvarc
Tivadar soros padre de George Soros fotografía tomada alrededor de 1930 en Budapest Hungría.png
Persona informo
Naskonomo Schwartz Tivadar
Aliaj nomoj Teo Melas
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Budapeŝto
Morto 22-an de februaro 1968 (1968-02-22) (74-jara)
en Novjorko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungara reĝlandoUsono
Familio
Edz(in)o Elizabeth Soros
Infanoj George Soros • Paul Soros
Okupo
Okupo esperantistoverkistoadvokato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Teodoro ŜVARC (aŭ SCHWARTZSOROS Tivadar aŭ sub la pseŭdonimo Teo Melas, naskiĝis en 1893, mortis la 22-an de februaro 1968 en Novjorko) estis hungara juda esperantisto, doktoro kaj advokato. Li estas plej konata pro tio ke li estis la patro de la miliardulo George Soros, kaj inĝeniero Paul Soros.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni povas interpreti la familian nomon 'Soros' alprenitan dum la tridekaj jaroj, kiel aludon al Esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori), sed ne ekzistas certeco pri tio laŭ Humphrey Tonkin, la tradukinto de pluraj verkoj de Soros[1]. Dum lia junaĝo en la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj en Budapeŝto, oni parolis Esperanton en la hejmo. Ofte troviĝas informoj, ke George Soros estus denaska parolanto de Esperanto, sed laŭ Humphrey Tonkin tio ne estas vera[1]; hodiaŭ Soros ne plu uzas la lingvon.[2]

Li verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Teo Melas (melas en la greka egalas al schwarz en la germananigra). En 1922 li fondis la revuon Literatura Mondo kaj redaktis ĝin ĝis 1924. Siajn rememorojn pri la unua mondmilito li resumis en facilstila romaneto Modernaj Robinzonoj eldonita poparte en la revuo en 1923 kaj reeldonita libroforme en 1999 ĉe eldonejo Bero (sekve aperinta ankaŭ en kelkaj nacilingvaj tradukoj).

Memuaron "Maskerado ĉirkaŭ la morto"[redakti | redakti fonton]

Lia vivo estis eksterordinare plena, parte danke al la lingvo de Zamenhof. Teodoro Ŝvarc verkis la memuaron Maskerado ĉirkaŭ la morto pri siaj travivaĵoj en Budapeŝto dum la nazia okupacio (nova eldono sub la redakto de Humphrey R. Tonkin, kun abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de Nina Langlet aperanta preskaŭ samtempe).

Lingvaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografiaj detaloj

Tiu ĉi verko estis lastatempe reeldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj poste tradukita ankaŭ al la rusa (2001), turka (2001), germana (2003, 2005)[3], itala (2011), ĉina (2011), ĉeĥa (2014), franca (2015), japana (2017), hungara (2002, 2018) kaj mongola (2018) lingvoj.

Teodoro Ŝvarc trovis Esperanton frue - sur la orientaj batalkampoj dum la Unua mondmilito, kie lia instruisto estis soldata kamarado Pal Balkanyi.

Post jaroj da militkaptiteco en Siberio, li eskapis el sia kaptejo; survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondiĝo de la unua Sovetrespublikara Esperantista Unio, kaj poste en Budapeŝto kun siaj amikoj Kalocsay kaj Baghy lanĉis la revuon Literatura Mondo.

Post la malvenko de la Hungara revolucio de 1956, Teodoro Ŝvarc elmigris al Usono en 1956 kaj loĝis kun sia familio en Novjorko sub la nomo Theodor Soros. En 1963, li fariĝis usona civitano[4].

Lia filo, la financisto George Soros diris, ke la tuta aventuroplena vivo de lia patro ĝis tiu punkto, kiam venis la nazioj al Budapeŝto, estis nur prepariĝo por la plej granda defio de la vivo, la lukto kontraŭ la nazia invado. Tiu momento estis, laŭ la filo, "la plej granda tempo de mia patro", kiam la tuta spertaro, la tuta lertaro, akirita tra dekoj da jaroj, ricevis sian plej grandan elprovon, kaj triumfis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Humphrey Tonkin,"Tivadar Soros kaj Julio Baghy – transvivantoj". En: Javier Alcalde kaj José Salguero (red.), Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, Parizo, SAT-EFK, 2018. ISBN 978-2-918053-18-7.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Esperanto, 1934, paĝo 483.

Marinko Ĝivoje: Panorama rigardo super la Esperanta literaturo.1979.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.transparent.com/esperanto/the-billionaire-native-esperanto-speaker/
  2. Calvo, José Manuel: SOROS. El millonario que quería ser filósofo. El País, 2008-09-21
  3. (eo) Ulrich Lins, Morte danĝera maskerado, Hypotheses, esplorprojekto „Militrakonto“, la 22-an de junio 2016.
  4. (en) Ancestry.com. Naturigaj aplikoj, New York [reta informtenejo]. Provo, UT, USA: Ancestry.com Operations, Inc., 2007. Originaj donitaĵoj: Soundex Index to Petitions for Naturalization filed in Federal, State, and Local Courts located in New York City, 1792–1989. New York, NY, USA: The National Archives at New York City.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Tivadar Soros » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

El Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Tivadar SCHWARTZ (ŝvarc) , ankaŭ nomata Teodoro SCHWARTZ, (ŝvarc), hungaro, d-ro, advokato. Fondis (1922) kaj eldonis la revuon „Literatura Mondo“. Verkis facilstilan romaneton „Modernaj Robinzonoj“, 1923.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.