Printempo en la Aŭtuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Printempo
en la Aŭtuno
Printempo en la Aŭtuno
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1931
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 114
Information icon.svg
vdr

Printempo en la Aŭtuno [1] estas romaneto originale Esperantlingve verkita de Julio Baghy. Ĝi estis eldonata ĉe Heroldo de Esperanto en Kolonjo en la jaro 1931. Estis samtempa hungara traduko. En 1972 Dansk Esperanto-Forlag prizorgis Esperantan represon. Estis ankaŭ eldonoj en 1981 kaj 1983 ĉe El Popola Ĉinio.

La rakonto pritraktas dolĉe melankolian renkonton.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Proza novelo. Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj, inter du trovitaj infanoj, havas freŝon, koloron, naivecon ĉarmajn. Ĉar la stilo samtempe simpla kaj lerta tute adaptiĝas al la rakonto, Baghy kreis juveleton vere ŝatindan. 
— 1931, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 145; Historio de Esperanto II, paĝo 733
Citaĵo
 Jen ĉarma, freŝa historieto verkita en belsona stilo de la aŭtoro de "La Verda Koro"!
Temas pri amo de du gejunuloj. Adamo kaj Eva, por kiuj aŭtuno fariĝas printempo, ĉar printempo estas kiam burĝonas amo.
Sed tiu ĉi miraklo povas daŭri nur unu tagon, ĉar Eva, kiu apartenas al la cirklo de majstro Baltazar kaj de arlekeno Fridolin, devas forveturi kun la du maljunuloj por atingi alian foiron.
Tamen Adamo kaj Eva volas esperi pri nova renkontiĝo en aprilo, por kroni ilian amon. Ankaŭ Fridolin volas esperi kaj kredi. Ne kredas majstro Baltazar, laŭ kiu la vivo estas ŝajno.
Historieto kortuŝa, eĉ ofta : amo kaj disiĝo, espero kaj malespero. Nur unu paro inter mil realigas la unuan revon. Sed ni esperu, ke por tiu ĉi paro la disiĝo estas ŝajno, ke la nova renkontiĝo plenumiĝos. 
— marto 1973, Lina Gabrielli, Esperanto, 807 (3), paĝo 52
Citaĵo
 Sur la firmamento de la Budapesta skolo elstare brilas du grandaj steloj, inter si tre diferencaj. Unu estas Kalocsay, kiu majstre fleksas "lingvon, stilon, formon", daŭre riĉigas kaj diversigas la Parnasan vortaron, knedas kiel obeeman paston la antaŭe rigidan versfaradon kaj nun sciencplena arto kaj artplena scienco iasence rekreis la Esperantan versfaradon; sed liaj verkoj ne estas legaĵo por komencantoj.
Ankaŭ la alia, pli klasika en siaj versoj kaj prozaĵoj, tre lerte majstris la lingvon, kaj el ties grundo li elfosis belaĵojn kaj riĉaĵojn pli facile kapteblajn de malpli spertaj laikoj. Lia ĉefa karaktero estas romantika lirikismo, kiu fontis el profundsenta homa koro. Pri Baghy oni povas diri, ke nenio homa estis al li fremda, kaj en siaj Rimportretoj Kalocsay prave nomis lin : "Julio Baghy, homo homa".
Tia li aperas el tiu maldika libro, simpla "rakonto pri dolĉe melankolia renkonto". Printempo en la Aŭtuno neniel similas al la nun laŭmodaj romanoj aŭ noveloj, draste spicitaj per erotismo kaj kruelaj perfortagoj - kvankam en la unua ĉapitro ne mankas rememoroj pri militaj barbaraĵoj, sed seninsiste raportitaj per kelkaj elvokivaj vortoj. La cetero konsistas el homaj sentoj kaj pensoj de gejunuloj kaj maljunuloj, tiel delikate priskribitaj kiel la sorĉaj belaĵoj de aŭtuna aŭ printempa naturo. La renkonto kovras tritagan aventureton; ĝia fino lasas la leganton en nescio pri la estonteco : li mem imagu la sekvon konforme al sia propra natura inklino, ĉu pesimisma, ĉu optimisma; sed laŭ pluraj signoj la aŭtoro mem kredeble inklinis al pesimisma konkludo. Cetere, ĉu vere pesimisma?...
La lingvo estas klara, flua, la stilo belega, kun multaj riĉaj eltrovaĵoj kaj lertaj esprimformoj. La prezento estas bela, la preso sendifekta. Apenaŭ unu aŭ du preseraroj, nekutima uzo de l' verbo porti (p. 56, 112). Lampofebro (p. 89), germanismo : kulistimo (PIV). Entute gratulinde ke Dank Esperanto-Forlag decidis reeldoni tiun ĉarman verkon kaj ame prizorgis tiun reeldonon. 
— februaro 1973, Valo, Sennaciulo, 44-a jaro, n-ro 2 (813), paĝo 19


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, 728 paĝoj, paĝo 101, ISBN 978 1 59569 090 6 kaj en Sennaciulo (februaro 1973; 44-a jaro, n-ro 2 (813), paĝo 19

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]