„ La scenejo estas la militkaptitejoj en Siberio inter 1918 kaj 1920. Terure kaj rabie furiozas la terora reĝimo. Senspire kaj gorĝpreme oni legas pri la abominendaĵoj kaj emocie oni rigardas en la abismoj de la homaj animoj. ”
„ En ĉi tiu verko daŭriĝas la historio pri la militkaptita vivado en Siberio de la hungara aktoro Johano Bardy kaj liaj samsortanoj. La okazaĵoj samtempas kun la pendoleca luktado inter la bolŝevikoj kaj la restaĵoj de la carista armeo, kaj la verkinto kreis konvinkan bildon pri la maniero en kiu la diversnaciaj kaptitoj—militaj kaj civilaj, viroj, virinoj kaj infanoj— partoprenis vole-nevole la agoniadon de la malnova reĝimo. Post la legado de ĉi tiu funebre melankoliiga rakonto, oni ne povas ne miri pri tio, ke Bardy sukcesis teni en sia koro tiom frman kredon pri la pli bona estonteco de la homaro.
La bone konataj trajtoj kiuj karakterizis Viktimoj, kaj al kiuj ŝuldiĝis grandaparte ties populareco inter la Esperantistoj, ankaŭ ĉi tie evidentas; en la verkoj de Baghy oni trovas ne profundajn psikologiajn elserĉojn, sed simple rakontitajn historiojn, kiujn tralumas la romantike idealisma sinteno de la aŭtoro, kaj ties neŝancelebla kredo, ke la homoj bezonas nur gvidfilozofion por remeti ilin sur la bonan vivovojon. Krom tio Baghy posedas la nepran bezonaĵon de la romanisto li scias tenadi la intereson de la leganto kaj kunirigi lin sur la sama emocia vojo, ĉu tragika, ĉu komika. Tamen en Sur Sanga Tero la heroo tro ofte kaj tro longe filozofas, kio malagrable interrompas la fluon de la rakonto, kies ĉapitroj, cetere, estas ne tre forte kunligitaj.
Lingve kritikindaj punktoj estas statistis (?) p. 5; gastroladis (?) p. 7; civiloj (civiluloj) p. 70; vizaĝo ripozita (ripozanta aŭ ripozigita) p. 180 ; bigamisto (bigamiulo) p. 248. Agitatoro p. 24, kaj partizano (multloke) estas nenecesaj, ĉar anstataŭigeblaj per agitisto kaj partiano aŭ adepto. ”