Saltu al enhavo

Preter la Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Preter la Vivo
Preter la Vivo
Preter la Vivo
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1922
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 127
vdr

Preter la Vivo [1][2] estas poemaro originale esperantlingve verkita de Julio Baghy. La 128-paĝa libro aperis en la jaro 1922 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto. Sekvis dua eldonaĵo en 1931. La tria eldonaĵo aperis en 1991, rekompostita laŭ la unua ĉe Eldonejo Fenikso en Budapeŝto. Ĝi estas "kronita verko de la Akademio".

La poemaro konsistas el multaj poemoj, inter kiuj notindaj estas “La majstro mortis” kaj “Estas jam tempo” (troviĝanta en Nova Esperanta Krestomatio).

Citaĵo
 En nia internacia poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj. La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko. 
— 1923, Skito, Literatura Mondo, paĝo 98; Historio de Esperanto II, paĝo 534
Citaĵo
 Julio Baghy, jam delonge lumanta stelo sur galerio Esperanta, estas mirinda jonglisto sur poezia kaj proza scenejoj. Doloro, indigno, ekscito, sopiro, rideto, malofte rido, plej ofte ploro sonigas la kordojn de lia instrumento — la lingvo Esperanto en „Preter la Vivo". Super ĉio ŝvebas amo al nedifinebla Io malproksima; ĉu tio estas virinaj animo aŭ korpo, mondpaco, homeco aŭ la senlima naturo? Krome eĉ Io pli alta sennoma: estas la amo al amo. Fatamorgane ĝi logas la sentojn, vekas la kantojn konstantajn melankoliajn. Senfina amosoifo de l’koro, arda pasio, ĝemanta veo neniam trovas balzamon. Nature reala vivo ne estas vivo en Cielo. La poeto Baghy sente vidas la ĉielon, sed ankaŭ vide sentas la vivon sur la tero. En la kvar partoj de la libro: Tra Siberio, Tra l’Oceanoj, Tra la Ruinoj, Kantantaj Kordoj, nur ŝanĝas la loko, sed la samaj sentoj vibrigas la suferantan koron. Sole tiu ĉi poemaro sufiĉas por pruvi al la tuta mondo, ke Esperanto estas vivanta lingvo, esprimkapabla ĉion, ĉion! 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.83 (jan 1932)
Citaĵo
 La dua eldono de tiu valora verketo volonte relegigos la emociajn poemojn, sur kiujn ni povas disŝuti la samajn laŭdojn kiel sur la prozaĵojn de l’aŭtoro. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4800, paĝo 402
  2. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 94, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]