La Teatra Korbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Teatra Korbo :
senpretenda babilado
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1934
Urbo Lejdeno
Eldoninto Geamikoj de l' Aŭtoro
Paĝoj 112
vdr

La Teatra Korbo, subtitolita senpretenda babilado, estas 112-paĝa novelaro verkita de Julio Baghy kaj publikigita en la jaro 1934 en Lejdeno fare de la Geamikoj de l' Aŭtoro.

Li Naixi tradukis kaj publikigis ĝin ĉinlingve.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En tiu ĉi pensiga volumeto oni trovas diverstemajn meditaĵojn kaj skizetojn simple kaj bonstile esprimitajn en la formo de ,senpretenda babilado'. Por tiu, kiu konas la aŭtoron persone, ili ricevas aldonan ĉarmon el la fakto, ke grandaparte ili havas aŭtobiografian karakteron. 
— 1934, The British Esperantist, paĝo 348

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi libro enhavas rememoraĵojn jam ekde la juneco kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.

  • La teatra korbo
  • La okuloj de Katinjo
  • La heredaĵo
  • La tragedio de korniko
  • Dodo kaj liaj kvar patroj
  • En Varsovio
  • Kontrastoj
  • Eterna pentrado
  • Pala romantiko
  • Du mondoj
  • Pesimismo - Optimismo
  • Kiel kaj kial?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]