Uzanto-Diskuto:Umberto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldonu vian mesaĝon

Bonvenon![redakti fonton]

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Umberto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  vikipediisto:Razilklingo

Artikolo PER kaj similaj[redakti fonton]

Kara Umberto, (ĉu via familinomo estus Eco?) tiuj artikoloj kiel PER, PRE, ktp ne celas al neniu. Oni jam decidis forigi ilin, sed estas multajn. Mi modifikis lin nur ĉar mi volas verkis artikolon pri pleonasmo kaj la plej facila maniero inkluzivis artikolon estas krei internan ligilon. Alie, bonvenon. Roberto

Evidentaj eraroj[redakti fonton]

Kara Umberto

Vi mem pova korekti evidentajn erarojn kiel la c anstataŭ k aŭ ĥ en "psicografaĵoj", alie mia Esperanto ne estas modela... vikipediisto:Roberto

P.S.: Kara Umberto, mi verkis artikolon pri Gandhi, estas longa, bonvole revizu ĝin. Belega revizo! Dankon.

Wikimedia:mesaĝoj[redakti fonton]

Mi dankas vin ke vi helpas pli ĝuste esperantigi la interfacon. Pri "$1 movita al $2 trans redirekto" povus esti "$1 movita al $2 preter redirekto" aŭ "$1 movita al $2 anstataŭante redirekton" (???). Ĉiel ajn estu mallonge kaj klare (tio aperas nur en Lastaj ŝanĝoj). Efektive nur administranto rajtas ŝanĝi tiujn mesaĝojn en la Mediawiki-nomspaco. Sed mi bonvenigas konsilojn kaj komentojn. Mi do ŝanĝos '"reen" butonon' al 'retrobutonon' en MediaWiki:Newarticletext kaj "$1 movita al $2 trans redirekto" al "$1 movita al $2 anstataŭante redirekton" en MediaWiki:1movedto2 redir. Ĉu bone tiel ? Arno Lagrange  20:26, 7. Jan 2005 (UTC)

Saluton,

Mi volas demandi vin pri aferoj, kiujn mi alfrontis lastatempe:

Kiel traduki trafe, mallonge (eble vi konas neologismojn por tiuj) :

  • angla show, aperanta jam en ĉiu lingvo (ŝoŭo?)
  • angla Action-film (mi tradukis agadriĉa filmo, sed tion mi sentas ne trafa)

Amike Vikipediisto:Razilklingo

  • Dankon Umberto pro via reago. Mi momente enmetas en kategoriojn la artikoloj pri lingvoj ĉe ro: kaj tie trovis la tradukon (?) de la listigitaj artikoloj, kiuj ŝajne ne enestas en e-lingva Vikipediio. Mi ĝojus pri informo ĉe Diskuto:Listo de lingvoj alfabetorde se almenaŭ stumpo estus havebla en eo:. Antaŭdankon. Gangleri | Dh | D 20:24, 30. Jan 2005 (UTC)

canc(ig)o[redakti fonton]

Mi serĉas vorton por ŝrumpigi kranion (kapon). Onidire, la internacia vorto estas zanza. Ĉu vi konas angle tiun fakterminon? Temas pri indiana metodo pri ŝrumpigo de kranio. Razilklingo 23:21, 19. Feb 2005 (UTC)


en:Tzantza Dankon! Mi tradukos eble tion. RK

Bonvole Helpu[redakti fonton]

Saluton Ne-Eco! Mi intencas skribi artikolon pri "Welfare State" en Brazilo oni uzas tiel en la angla, ĉu ŝajnas al vi bone esperantigi? Se jes, kiun vorton vi proponas? Mi emas uzi la anglan... Roberto 11:37, 23. Feb 2005 (UTC)

Montanesko proponis Socialan Ŝtaton kaj RK apogis kaj mi verkis sub tiu titolo. Vi povas legi, korekti ĝin kaj kaj eĉ diskuti. Mi sugestas al vi metu vian fakon en via paĝon. Alie, mi volas skribi pri "Trade Unions" kiun titolon vi sugestas?Roberto 12:19, 24. Feb 2005 (UTC)

Dankon pro via korektoj ĉe primara koloro! --Yekrats 19:58, 14. Apr 2005 (UTC)

Dankon ankaŭ pro korekti miajn multajn erarojn ĉe Libera_programaro -- Buj - 23 aprilo 2005, 23:28 GMT+2

Tradukaĵo de la semajno[redakti fonton]

Saluton, Umberto, en la itala vikipedio okazas traduko de origine esperantlingva artikolo it:Antoni Grabowski, ĉu vi interesiĝas pri partopreno ?

Amike salutas Montanesko 18:05, 28. Apr 2005 (UTC)


Vi skribis: Mi iom legis pri la "artikolo de la semajno", sed ne konas la detalojn. Mi supozas, ke aplikiĝas la anarkiismaj principoj de Vikipedio. Aŭ ĉu ekzistas iu kunordiganto?

Laŭ mia scio ne, nur voĉdonado. Ekzistas listo de tradukemuloj (interested translators), kiuj pretas transpreni traduk-taskojn. Pliaj informoj pri multlingvecaj vikilaboroj troveblas en la esperantlingva META-WIKI-Ĉefpaĝo. Montanesko 21:13, 28. Apr 2005 (UTC)

redakta konflikto[redakti fonton]

Saluton Umberto. Estis redakta konflikto en artikolo Panamane, bonvole refaru viajn korektojn nun. Roberto 14:55, 19. Jun 2005 (UTC)


Mi petas vin ree verki artikolojn kaj malatenti la pikadojn de la idiotoj, kiuj venas nur kun la sola celo, ofendi, ĉagreni la verajn kontribuantojn. :) Narvalo 3. Jul 2005 12:58 (UTC)


Do, ŝajnas ke mi estos baldaŭ la lasta mohikano, kiu verkas enciklopediajn artikolojn. :) kaj (: Narvalo 3. Jul 2005 18:21 (UTC)

pri Veerle SWARTEBROEKX[redakti fonton]

Saluton,

Mi konsentas ke la artikolo pri Veerle (kaj Anuschka DE COSTER) ne estas enciklopedia kaj do oni ĝin forigu. Nur mi demandis min: ĉu iel mi povas tion mem fari?

amike,

Yves

Lubomír STŘEDA[redakti fonton]

Saluton Umberto,

Ŝajnas ke multe da artikuloj pri mamuloj nun enhavas parto(j)n de la sistemo de mamul-nomenklaturo de Lubomír STŘEDA. Tiu sistemo troviĝas sur la TTT ĉe http://www. mujweb.cz/Veda/traxler/ANTAUPAR.HTM. (Mi metis tiun ligilon en la paĝo de la kategorio.) Mi bedaŭrinde scias nenion pri tiu sistemo, krom tio, kio estas skribita en la antaŭparolo de la ligita retpaĝo.

Ŝajnas, tamen, ke la prezentado de la klasifiko de bestoj en nia Vikipedio nun moviĝas en alia direkto ol tiu de simpla listigo de multaj nomoj. Nun tiu ĉi informo estas pli taŭge prezentata en tabula formo (vidu tian tabulon en Kvokao). Por pli facila plibonigo de la primamulaj artikoloj, mi nun kategoriigas la artikolojn kiuj enhavas liston de nomoj el la sistemo de Středa.

Amike,
Jmb 23:57, 15. Jul 2005 (UTC)

  • Mi volis diri "tabelo", ne "tabulo." :-) Jmb 12:53, 16. Jul 2005 (UTC)

pri Gislinghien[redakti fonton]

okazis nur unu funebra tago post tri tagoj; mi adaptis. Dankon pro la atentigo.

Homekipo[redakti fonton]

En la PIV(2002) la vorto virekipo ekzistas, ĉar ne nur estas viroj la vorto homekipo ŝajnas al mi tute ĝusta. Tamen mi konsentas ke aviadilanaro ankaŭ estas bona kvankam iom longa. Amike --Verdulo 17:10, 7. Aŭg 2005 (UTC)


Plej plaĉas al mi la vorto "avianaro" pro ĝia mallongeco kaj analogeco kun ŝipanaro. La vorto istaro estas iom tro vastsenca same kiel anaro.Amike --Verdulo 17:19, 8. Aŭg 2005 (UTC)

mistera kunlaboranto[redakti fonton]

Mi ne scias kiu estas la kunlaboranto kiu origine verkis pri Mensalão, mi konas la komputilnumero ĉar li verkis foje pri brazilo. Mi jam provis inviti lin ensaluti, sed mi ne havis respondon. Ŝajnis al mi ke origina teksto de Mensalão estis tradukita permaŝine, ĉu ne? Ah, ĉu vi scias laboron al profesoro pri Portugallingvo?Roberto 21:30, 11. Aŭg 2005 (UTC)

Pri perkomputila traduko de portugala al Esperanto mi ne scias, sed estas multaj samideanoj en Brazilo kiuj laboras en komputilaj aferoj. Vere "senlabora", lingvoj estas kiel muziko, oni povas lerni ilin kaj koni ilin teorie perfekte, sed ne bone uzi ilin. Mi vere estas blinda al miaj eraroj, sed se iu montras ilin al mi, mi tuj komprenas, kaj mi parolas Esperanton de mia 16-jaraĝo! Ve, mi neniam estos Akademiano... Roberto 20:56, 12. Aŭg 2005 (UTC)

Ve! la fotoj[redakti fonton]

Dankon pro tempoŝpariga informo pri la neneceseco de alŝutado el Commons. Tamen mi ne scias kiel ligi al bildo tie rekte el artikolo en Vikipedio. Kiam mi provis (ĉe "Redmond (Vaŝingtonio)") la bildo ne aperis. Kaj poste kiam mi ja alŝutis el mia propra la bildon ĉe foton pri eŭĥaristia diservo ĝi tamen ne videbliĝis ĉe la artikolo (Baptista Pac-Kunularo de Norda Ameriko). Kion mi misfaras aŭ malfaras? --Haruo 16:04, 14. Aŭg 2005 (UTC)

Bonvolu noti ke mi ĵus alŝutis la bildon pri Redmond al Commons.wikimedia.org. (Antaŭe ĝi estis nur havebla el la angla vikipedio.) Tiel, la bildo en Redmond estas riparis. --Yekrats 16:25, 14. Aŭg 2005 (UTC)


Kara Umberto, mi tre dankas al vi por via morala subteno. Mi skribis unue al Narvalo, ĉar mi devis klarigi mian starpunkton al ĉio, kio bedaŭrinde okazis. Mi petas, ankaŭ vi legu tion, ĝi estas kvazaŭ konciza laborplano por estonte. Vikipediista_diskuto:Narvalo#Danko

Mi vidas, ke vi regas plurajn lingvojn, kio ne estas inter esperantistojn tute ordinara afero. Mi scias, ke vi estas bona trezoro por tiu ĉi Vikipedio. Mi ĝojatendas bonan kaj amikan kunlaboron.

--Jan 14:05, 17. Aŭg 2005 (UTC)

ne jam – ankoraŭ ne[redakti fonton]

Mi salutas vin kaj petas, rigardu ĉi tien Vikipedio diskuto:Administrantoj#ne jam – ankoraŭ ne, :-)(ĉiam ridetu) --Jan 08:12, 26. Aŭg 2005 (UTC)


Maria Tereza[redakti fonton]

Ĉu vi konsentas? Diskuto:Maria Tereza (Aŭstria)#Kion ni faru plu

:-)(ĉiam ridetu) --Jan 09:02, 26. Aŭg 2005 (UTC)


La butono "Aldonu mesaĝon"[redakti fonton]

<center>'''[http://eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Vikipediista_diskuto:Umberto&action=edit&section=new <big><big>'''Aldonu vian mesaĝon'''</big></big>]'''</center>

La koloron de la butono ne eblas ŝanĝi, tamen tiel ĉi ĝi funkcias kontentige.

:-)(ĉiam ridetu) --Jan 09:29, 26. Aŭg 2005 (UTC)


Saluton, mi ĝojas, ke vi realvenis ĉi tie. Mi jam preskaŭ dronas en la multaj korektendaĵoj, ligo al alilingvaj vikioj ktp..

La demandita paĝo estas tutverŝajne kopiaĵo, sed similaj prospektoj estas ĉiam libere uzeblaj. Ni devas ilin iomete tralabori, se ni havos tempon... Narvalo 15:35, 31. Aŭg 2005 (UTC)

E-kluboj de Liverpulo kaj Morecambe Bay[redakti fonton]

Kara Umberto,

Mi kreis la artikolojn pri tiuj ĉi grupoj. Mi nun skribis retpoŝton al iliaj sekretarioj por demandi la ĝustaj nomoj de iliaj kluboj. Mi uzis la informojn el http://www.esperanto.uklinux.net/linkse.html kaj ambaŭ ŝanĝos tiun paĝon (ĉar mi estas ilia TTT-majstro :-)). Amike, Andreww2 21:50:16, 6. Sep 2005 (UTC)

Laŭ membro de la Morecambe Bay Esperanto-Societo, tiu nomo estas ilia kutima nomo por la klubo. Mi tiel movis via komentoj al la diskutpaĝo. Mi esperas ke vi konsentas. Amike ankoraŭfoje, Andreww2 13:38:07, 7. Sep 2005 (UTC)

En PIV2002 estas Liverpolo sen U. Lingvano 13:45, 7. Sep 2005 (UTC)

Muelejoj[redakti fonton]

Umberto, vi absolute pravas ke polder-, ful- kaj segmuelejoj fakte ne estas muelejoj (Ili ja ne muelas) sed pro manko de bona vorto en Esperanto mi ja devas uzi ĝin. Mi preferus novan vorton nome "Muleno" por ĉiuj muelejosimilaj konstruaĵoj (france:Moulin, nederlande:Molen, hispane:Molino). --Verdulo 17:48, 15. Sep 2005 (UTC)

Kial vi ja devas uzi ĝin? Kial vi ne uzas pravan vorton, ekzemple segejo anstataŭ segmuelejo? Kial neologismon kiam restas neuzitaj latentoj en la koro de Esperanto mem? --Haruo 08:44, 18. Sep 2005 (UTC)

Mi ĝojas ke vi aprezas mian solvon de la mueleja problemo. Pri la Standardmuelejo vi pravas, mi prenis la nomon el Esperantlingva libreto pri muelejoj kie ĝi erare nomiĝas "standardmuelejo" --Verdulo 18:22, 18. Sep 2005 (UTC)

Mi tradukis - parte el hungara scienca gazeto- sed la koncernata parto verŝajne estis verkita - far la aŭtoro - laŭ tiu ĉi Mi iomete mistradukis. Oni ne menciis la Biblion. Mi korektos. Narvalo 08:11, 18. Sep 2005 (UTC)

Via opinio[redakti fonton]

Mi ĝoje scius vian opinion al jena artikolo kaj al la bildo, kiu estas en ĝi. La nomo de la artikolo estas Helico (apartigilo). Ĉu ĉio estas en ordo? Vikipedie restas PT 24. Sep. 2005 15:09 (UTC)


Mi tradukis luteinon el Biologia leksikono, nun mi iomete klarigis la tekston. Narvalo 22:51, 25. Sep 2005 (UTC)

Saluton kara Umberto!

Mi provas skribi artikolojn pri religiaĵoj kiel portiloj, procesioj, ktp. Sed, kiel vi vidas, ili ne restas bonaj, ĉar mi ne havas "internan" vidon de tio. Eble vi estas katolikisto, ĉu vi povas verki artikolon pri incenso?Roberto 14:01, 3. Okt 2005 (UTC)

Kara Umberto,[redakti fonton]

kvankam ni eble ne ŝatis unu la alian, mi malgraŭ tio lasas por vi ĉi tie mian mesaĝon. Vi trovos ĝin, se vi legos [1]. Multe da sukcesaj artikoloj deziras al vi Petro 12. Okt. 2005

Ankoraŭ unufoje mi dankas al vi por via nesubteno kaj kontraŭstaro. Vi ne scias ĉion, dum kiaj kondiĉoj mi redaktis tiujn ŝtatestrojn, ĉar mi ne povis skribi pri tio tiel, kiel mi volus en mia kandidatiĝo kaj ankaŭ dum la tempo, kiam mi redaktis ilin. Kiom da artikoloj aperis post mia aldono pri ili (teritorioj de diversaj landoj, urbo de landoj, al kiuj iel rilatis ilia regado ktp.). Nu, ĉio estas finita, almenaŭ unu ĝojas min - neniu antaŭe antaŭ mi entute ne klopodis redakti tiel komplikan temon, kiel estis tiuj ŝtatestroj. Povas ĝoji min penso, KE MI ESTIS LA UNUA, kiu provis tion. Dezirante al vi multe da belegaj artikoloj en Vikipedio kaj sukcesojn en via vivo ankoraŭ unufoje akceptu de Petro 13. Okt. 2005 19:18 (UTC)

Saluton Umberto mi simple deziras scii kie estas "Le Bistro" en la vikipedio? dankon kaj amike jonathaneo

Majuskligo[redakti fonton]

Kara Umberto, mi dankas al vi pro via afabla kaj senkolera komento en mia diskutpaĝo. Mi ĝojas ekscii, ke mi ne estas la sola, al kiu ne plaĉas situacio, kiam administrantoj de la vikipedio malrespektas antaŭe interkonsentitajn regulojn kaj faras tiel eĉ rekte por ilustri kaj perforte antaŭenigi sian vidpunkton en ankoraŭ okazanta diskuto. Mi ne miros, se multaj tial trofrue ekkredos la aferon decidita kaj ke oni poste diros: "nu, oni jam komencis, do nun jam eblas nur daŭrigi tiel". Simile mi ĝojas pro via kontribuo al la problemo pri la majuskligo de komencaj literoj de vortoj, pri kiu vi kontribuis per cito de respektata libra fonto, kio malsamas de la simplaj asertoj ke io estas "stultaĵo" aŭ ke "tute ne indas okupiĝi pri tio", kiun mi bedaŭrinde nun tro ofte vidas ĉe aliuloj. Ankaŭ tia problemo certe estas solvinda kaj mi ĝojas, ke malkiel Bertilo en PMEG, la PAG ne opinias majuskligon aferon cetere preskaŭ sensignifa. Mi nur bedaŭras, ke mi ne kapablas ie ajn trovi na PAG. Ĉu ĝi entute ne haveblas en la reto? Se vere estas tiel, tio certe estas granda domaĝo :-( Nu, kaj ankoraŭ mi ŝuldas al vi klarigon pri kiu "oni" mi parolas en mia vikipediista paĝo: Post via atentigo, mi cele al pliklarigi tiujn asertojn aldonis en mian paĝon atentigon, ke ĉiuj asertoj ĉe mia vikipediista paĝo estas nur miaj personaj opinioj kaj ili ne devas akordi kun aliaj rekomendoj ktp. (kiel verŝajne estas la ĝenerala kutimo ĉe vikipediistaj paĝoj - vidu ekzemple la vikipediistan paĝon de Vikipediisto:Narvalo). Fakte mi tiun liston de ŝanĝindaĵoj verkis jam antaŭ iom da tempo, kiam mi eble ankoraŭ ne tiom profunde komprenis ĉiujn la problemojn. Tamen ŝajnas al mi daŭre, ke en plej multaj lingvoj la regulo ja estas tia, ke oni majuskligas nur tiujn vortojn, kiuj mem povas stari ĉe komenco de iu (eble plurvorta) propra nomo: Tial oni ekzemple jes skribu "Granda Moravia", sed ne plu "Grandmoravia Regno" sed "Grandmoravia regno", ĉar "regno" ja ne estas aparta propra nomo. Majuskligon de ĉiuj komencaj literoj mi trovas fakte nur en la angla lingvo, kaj aldone eĉ tie ĝi estas disputema (ĉu majuskligi ĉiun vorton, aŭ ĉu ĉion krom konjunkcioj? kaj kiel pri artikoloj kaj prepozicioj?) - sekve eĉ la granda anglalingva vikipedio rezignis pri tiuspeca majuskligo entute(!). Cetere, el la de vi cititaj majuskl-ekzemploj mi konsentas pri multaj, nur mi ne favoras al "Ligo de Nacioj" (ĉu "Nacioj" estas iu alia aparta propra nomo?) kaj eble ankaŭ al "Plena Ilustrita Vortaro" (kvankam ĉar tiu estas konata precipe per mallongigo "PIV", laŭ mi jes eblas emfazi tiujn literojn en la plena nomo, por videbligi tiun fakton). Samsincere salutas vin Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:20, 13. Feb 2006 (UTC)

Umberto: Vikipediisto subskribitan "Eĉjo" (bedaŭrinde neensalutinta) enskribis en mian diskutpaĝon pri via kontribuo pri majuskligo. Per tio li rememorigis min pri la grava fakto favoranta majuskligon nur tie, kie ĝi estas kialigebla (do laŭ mia propono malkiel laŭ PAG). Temas pri tio, ke eĉ malgraŭ tio, ke reguloj pri majuskligo de la komencliteroj de ĉiu vorto trovixgas en la angla, tamen la granda kaj laŭ multaj flankoj por ni modela anglalingva vikipedio decidis malsekvi tiun regulon kaj pro iuj, certe bone antaŭpripensitaj kaj kialigitaj celoj, decidis ne skribi majuskle ĉiun komencliteron, sed fari ĝuste laŭ la maniero prezentita de mi. Mi jam foje proponis ie vikipedie kelkajn ligiloj al la respektivaj paĝoj, sed espereble ankaŭ vi kapablas ilin retrovi, se vi interesiĝus pri tio. En en: tio estas regulo kaj ŝajnas, ke ĉio tre bone funkcias kaj neniu plendas pri tio. Kial do ni pro praktikaj kialoj ne povas, eĉ pli ĉar ne ekzistas ajna firme starigitaj kaj respektataj reguloj, elekti tiun sistemon kiu evidente pruviĝis pli taŭga kaj praktika jam alie? Ĉu tio ne estas forta kaj pripensinda argumento? Bedaŭrinde aliaj emas ignori tiajn argumentojn, sed mi esperas, ke vi ne estas tia. Salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:31, 14. Feb 2006 (UTC)


Uzanto-ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton Umberto, mi legis viajn rimarkigojn :

-"La lingva kvalito de tiuj ŝablonoj estas ne perfekta" jes, mi ne estas perfekta en la esperanto kaj mi estas ĉi-tie por labori kja lerni la lingvo. Mi faris tiujn ŝablonoj sed komo vin, la otraj vikipediisto povas korekti min komo vi faris.Do, dankon por la korektoj

-Por la dua. Mi kreiis la ŝablono de la Unuiĝintaj Nacioj kopie la ŝablono en la viki-en. jonathaneo

Jen mi venis al via pago respondo, kaj mi vidas de "jonathaneo" supra ke mi ne estas la unu homo ke vi plendas la lingvo.

Nu mi iras al for, ke vi petas, kaj lasas al vi fari projecto inter homa lingva perfekta.

Esperanto Vikipedia estas vera tre eta, vi komparas kun angla. Nombro de artikolaj kaj enhavo ankau. Kaj malgrau vi postulas perfekta lingvo!!!

3 16:01, 12. Mar 2006 (UTC)

substantiva gramatiko[redakti fonton]

Kara viki-kolego,

mi legis vian kontribuon en la diskutejo, kaj mi ne opinias, ke via subteno de -iĉ- pereigos Esperanton. Kontraŭe mi ja opinias, ke via lingvouzo "iĉ sufikso" estas forte kontraŭa al la tradicia Esperanto, kaj povas kaŭzi miskomprenojn. En tradicia Esperanto oni diras "sufikso iĉ" (same kiel "sinjoro Legault"; eble kun citiloj ĉirkaŭ "iĉ"). La gramatiko de "iĉ sufikso" nun emas disvastiĝi, eble pro influo de la angla lingvo, sed ĝi konfuzas, ĉar ĝi havigas al la formo "substantivo + substantivo" du signifojn (la unua determinas la duan, aŭ inverse).

Vi ne nomus vin "Legault sinjoro", ĉu?

Sincere, Umberto 19:37, 17. Apr 2006 (UTC)

dankon pro via komento kaj pro atentigi min pri tiu misa uzo de Esperanto. Mi ŝanĝis el 'iĉ sufikso' al 'sufikso "iĉ"' en la ĉefa diskutejo. Se mi ree misas tiupunkte, ne hezitu redakti miajn kontribuojn aŭ ree informi min pri miaj eraroj. Mi daŭre estas lernante esperanton, kaj cetere daŭre estas lernante kiel uzi vikipedion: ekzemple mi ankoraŭ ne scias kiel aldoni tidstampilon al miaj komentoj en diskutejoj kaj ne komprenas ĉu oni devas respondi en al mesaĝoj en sia propra diskutejo aŭ kopii mesaĝon kaj respondi en alies diskutejo.

kunlaboreme, ĝis! Boris-Antoine LEGAULT

Iu el inter ni supreflue laboris:): Kiu restu: Akvodislimoakvodividilo

Vi estis pli rapida ol mi kelkajn sekundojn. Preskuax okazis redaktokonflikto. Narvalo 16:40, 7. Maj 2006 (UTC)

Majuskligo - ĉu aŭ ĉu ne? (Ruĝa Karto?)[redakti fonton]

Dankon pro viaj poluroj kaj aparte pro la pliricigo (pugokarto ...) Ne rimarkinte, ke aliaj redaktistoj jam prilaboris, mi parte korektis "miajn fuŝetojn kaj erarojn" kaj nur en la fino rimarkis, ke intertempe iu bona spirito pluredaktis, SED tiam multe estis reŝanĝita al la origina versio (pardonu, sed tro malfruas por fari ion pri tio nun). Du demandoj: Fakte mi estis sufiĉe fiera trovinte la vorton OPONA, kiu evitas la malbelan situacion ke mi .. "ludas kontraŭ kontraŭulo" (dum KONTRAŬ havas multajn signifojn, OPONA signifas ĵus homon kun alia CELO). Pri majuskligo mi plurfoje ŝanĝis mian opinion: estetiko postulas minuskligon, sed klareco ...??? Kion vi komprenus, se mi diras: "Bush vivas en la blanka domo?" Bonan nokton, ĝis morgaŭ, Pawla


Kara Umberto, Saluton! Ni havas artikolon pri Filologio kiu estas sufiĉe granda, kaj mi volus proponi ke ĝi estus KDLS. sed iu ne plaĉas min en ĝi. Mi legis ĝin kaj mi "sentis" ion erara, sed mi ne sukcesis scii kion. Se vi bonvolas, ĉu vi povus kontroli ĝin. Dankon Roberto 12:24, 16. Jul 2006 (UTC)

Dankon! Vi tre helpis. Gratulon pro la mondpokalo Roberto 14:14, 16. Jul 2006 (UTC)

Dosiera sistemo[redakti fonton]

Dankon por la traduko! mi ne sciis tiel nomon, do mi ne kreos falsaj artikoloj. Ombresaco 18:53, 10. Okt 2006 (UTC)


Bonvolu krei ankaŭ alidirektilojn Kampala - Kampalo ks., por ke oni trovu la artikolojn, kreitajn de vi. Alikaze eble okazos duobla kreado de artikoloj. Narvalo 05:56, 28. Dec 2006 (UTC)

Eble mi faras pli da eraroj ol antaŭe - ĉi-jare mi iom laciĝis-senreviĝis pri vikiumado. Mi korektis je via propono, do vi ja pravas ĉi-rilate. Narvalo 17:26, 31. Dec 2006 (UTC)

Canebière[redakti fonton]

Dankon por la korektoj en mia lasta artiko Canebière.Parŝo 15:16, 24. Mar 2007 (UTC)

Tanzaniaj urboj[redakti fonton]

Mi vidas ke vi esperantigis la nomojn de multaj tanzaniaj urboj, kiam vi kreis artikolojn pri ili. Mi memorigu vin pri tio, ke en la Vikipedio ni uzu nur Esperantigojn, kiuj estas uzataj jam ekster la Vikipedio. Kaj ni nur havu esperantigitan titolon ĉe urba artikolo, se la urbo en Esperanto pli ofte estas nomata per la Esperanta nomo ol per la origina nomo. Do mi proponas ke ni uzu la originajn nomojn por ĉiuj tanzaniaj urboj krom Daresalamo, Dodomao kaj Zanzibaro (urbo). Estus bone se vi povus helpi en tiu alinomado de artikoloj. Marcos 18:51, 27. Maj 2007 (UTC)

Multan dankon pro tio, ke vi ŝanĝis la nomojn al la originaj svahilaj nomoj.
Iom surprizis min, ke sur mia diskutpaĝo vi nomis tiun svahilan ortografion "angla ortografio". Fakte la latina ortografio de la svahila estis disvolvita de germano dum la tempo, kiam Tanganjiko estis germana kolonio, do havas nenian ligon al la brita koloniismo aŭ al la ĝenerala superrego de la angla nuntempe. La svahilaj vokaloj havas valoron pli similan al la germana aŭ itala, dum la konsonantoj pli similas al la anglaj (tamen kun kelkaj diferencoj: la svahila "j" ne samas al la angla "j", sed ege similas al la hungara "gy"; la svahila skribe diferencigas inter la senvoĉa "th" kaj la voĉa "dh", kiun la angla ne faras; aldone la svahila konas la literkombinon "gh" por voĉa glota frikativo ne ekzistanta en la angla). Marcos 19:11, 4. Jun 2007 (UTC)

I apologize.[redakti fonton]

I apologize, my Esperanto is not fluent, and I am having trouble understanding it. It would be nice if you can translate it. Dankas. Amphitere

Oh. I am greatly sorry. I apologize for my foolishness. My knowledge of the Esperanto language is very limited. You may put the hyphen back anytime. Thank you for correcting my mistakes. It would be nice if we can contribute together. My main goal in the Esperanto wikipedia is to bring over all the articles from other wikipedias, and therefore make the Esperanto the "main" wikipedia, instead of the English wikipedia. I would be thankful if you can participate in this group too. Please let me know when you want to join it, or have any interest in it. Dankas. Amphitere

Feliĉajn Festotagojn![redakti fonton]

Kara, en la 8-a decembre komencis al ni festotagojn! Mi deziras al vi bonan festotagojn kaj feliĉan novjaron!Roberto 06:35, 9. Dec 2007 (UTC)

Eble por robot-laboro[redakti fonton]

Viaj ŝanĝoj eble povas esti faritaj per roboto. (Ĉu vi volas al mi uzi mian novan YekratsBot?) -- Yekrats 22:43, 15. Feb 2008 (UTC)

Nu, se vi donos al mi liston (Ekzemple: "Ĉiuj paĝoj en ĉi kategorio" aŭ "serĉo por 'XYZ' en ĉiuj artikoloj") aŭ ja teksto-dosieron kun la artikoloj por ripari tiel mi povas gvidi roboton interŝanĝi specifajn vortojn por pli ĝustaj vortoj. Mi eksperimentis lastatempe kun tia laboro. Roboto povas fari longdaŭrajn tedajn sed simplajn permanajn laborojn por esti rapidaj maltedaj laboroj. Tamen, iom da preparado estus bezonata. -- Yekrats 16:18, 16. Feb 2008 (UTC)
Bone, tamen mi devas fari tiel morgaŭ. (Hodiaŭ mi estas okupita.) -- Yekrats 16:55, 16. Feb 2008 (UTC)

Apostrofoj[redakti fonton]

Respondo al via rimarko sur mia diskutpaĝo Alineo Punkto kaj apostrofoj. Amike DidiWeidmann 17:57, 1. Mar 2008 (UTC)

Bandeira[redakti fonton]

Jes, bandeira signifas "flago", kaj denove jes, ĝi estas la flago de municipo Volta Redonda.Roberto 11:17, 4. Mar 2008 (UTC)

Dankon pri viaj konsiloj, Umberto!

Nick 15:29, 15 Mar. 2008 (UTC)

(la) Itala Respubliko[redakti fonton]

Estimata Umberto, fakte la komento "devas esti sen 'la'" ne venas de mi, sed de iu antaŭa redaktinto. Pluraj artikoloj jam enestis en la kategorio sen 'la', kvankam tiu kategorio ne ekzistis, do mi simple plenumis la cititan rekomendon por iom ordigi. Se vi preferas kun 'la', volonte malfaru, sed atentu ke necesas ankaŭ rekategoriigi ĉiujn enhavatajn artikolojn, alie reestos sama malordo kun artikoloj en neekzistanta kategorio. Moldur 21:32, 29. Mar 2008 (UTC)

Kategorio: Urboj en *ŝtato*[redakti fonton]

Umberto, mi estas movanta (malrapide, beaŭrinde) la kategoriojn "Urboj en Ŝtato" al "Urboj de Ŝtato"... Mi laboras tiun projekteton kiam mi havas liberan tempon. Amike salutas Yekrats 16:50, 6. Apr 2008 (UTC).

"Kiel Esperanto-asocio ĝi certe havas gramatike ĝustan nomon ...": La eldiro "Erari homas" duoble pravas: Via alinomigo estis malprudenta, ĉar vi ne kontrolis, sed vi supozis: Evidente la asocio havas gramatike eraran nomon, kiel bone videblas en ĝia retpaĝaro ... - Nu mi tamen lasas vian alinomigon, ĉar tio eventuale instigas la silezianojn iam korekti ... Amike DidiWeidmann 19:16, 26. Maj 2008 (UTC)

En Monato ni certe faras diferencon inter ligstreketo kaj haltostreko, kaj principe mi volus fari same en Vikipedio. Sed ĝuste en la momento, kiam mi "korektis" tiujn strekojn, mi estis vidinta iun rekomendon ne uzi ndash... Bedaŭrinde mi nun devas foriri kaj ne havas la tempon serĉi. Mi provos reveni al tiu temo poste. --PaulP - Disk. 20:53, 14. Maj 2009 (UTC)

Resaluton Umberto,
Dankon pro via atentigo! Mi efektive tro haste legis la koncernan rekomendon. Oni do ja rajtas uzi "–" kaj "—", sed prefere ne uzu la HTML-formojn de tiuj signoj. Do ni revenas al via komenca demando: Ĉu uzi "–" por la signifo "ĝis"? Mi ne konscias pri iu rekomendo ĉi-rilate. Monato uzas en tiaj okazoj ligstreketon (do tiun, kiun oni uzus en "radio-aparato"), sen spacoj antaŭ kaj malantaŭ, sed pri tio ne ekzistas iu decido. Oni simple faras tion de jaroj ... Supozeble antaŭ 30 jaroj Stefan Maul, la fondinto de Monato, agis tiel, kaj ĉiuj aliaj obeeme sekvis lin ... --PaulP - Disk. 10:30, 15. Maj 2009 (UTC)
Mi ne konsciis, pri la rekomendo de PAG. Bone, ni do tiel faru. Mi ankaŭ informos miajn kolegojn de Monato pri tio kaj pro unueco ankaŭ Monato faru. Sed tiaj ŝanĝoj en Vikipedio tamen ne aspektas al mi prioritataj. Multe pli gravas la centoj da ig-iĝ-eraroj ekzemple (el kiuj vi ja jam tre multaj jam elsarkis!). --PaulP - Disk. 19:09, 17. Maj 2009 (UTC)

Saluton Umberto, hmmm, mi vidas nenion pri uzu de "nur literoj". Ĝi diras: Please don´t use special letters in the DEFAULTSORT. Do laŭ mia kompreno (kaj tiel mi priskribis ankaŭ en Helpo:Kategorioj#Ordigaj Ŝlosiloj, temas pri la uzo de E anstataŭ É k.s. Pri la Esperanto-literoj. Nu, ankaŭ min iom agacas la fakto, ke "Ŝekspiro" aperas post Z. Mi emus provizore solvi tion per la jena ordiga ŝlosilo: Szekspiro. Tiam la nomo venas en la bona loko. Sed mi iom timas publike proponi tion, ĉar mi antaŭvidas ŝtormon, komparebla kun la Cx-Ch-Ĉ milito ... ;-) --PaulP@diskkont 21:21, 22. Maj 2009 (UTC)

Resaluton, kion vi opinias pri Kategorio:Policoj. Ĉu "polico" povas havi pluralon? Mi proponus "Policaj organizaĵoj". Kion vi pensas? --PaulP@diskkont 09:41, 24. Maj 2009 (UTC)

Saluton; mi ne vidas kialon, ke "polico" ne havu pluralon. PIV parolas pri "kriminala polico" kaj "trafika polico", kiuj do estas policoj. Ankaŭ la fakto, ke oni ofte parolas pri "LA polico", ne signifas unikecon; oni parolas pri "LA registaro", kvankam ĉiu regno havas sian. Sed "policaj organizaĵoj" estas egale bona esprimo. – Umberto 19:00, 26. Maj 2009 (UTC)

Sal!

Mi kontrolis la gram-n antaŭ ol alinomigi la paĝon listo da familimembroj. "Listo" ja estas kvanto, kaj laŭ la PV ĝi utiligas la prep-n "da". "Listo de familimembroj" signifus liston, kiun la familio havas aŭ donis. Kwamikagami 05:10, 27. Maj 2009 (UTC)

En kiu vortaro vi trovis tion? Mia PIV diras: listo de kandidatoj, listo de varoj, listo de la oficiroj ... Neniu "listo da". --PaulP@diskkont 06:07, 27. Maj 2009 (UTC)
La PV. Ankaŭ ReVo. Kwamikagami 07:32, 27. Maj 2009 (UTC)
Saluton Umberto, bv. viziti la Vikipedio:Diskutejon, kie mi menciis vian nomon. Amike, --PaulP@diskkont 07:35, 27. Maj 2009 (UTC)

Vikipedio:Oftaj gramatikaj eraroj[redakti fonton]

Saluton Umberto, dankon pro viaj senĉesaj korektoj! Sentu vin libera aldoni "la kutimajn erarojn" al nia listo Vikipedio:Oftaj gramatikaj eraroj. Eble tamen iuj legos tion, kaj plibonigos sian lingvan vivon ;-) --PaulP@diskkont 19:06, 28. Maj 2009 (UTC)


Saluton: mi petas vin verki artikolojn tervojo kaj netraka tervojo kun intervikiaj ligiloj, por ke mi klare vidu kion vi intencas per tiuj esprimoj. Narvalo 18:48, 8. Jun 2009 (UTC)

Saluton. Jes, vi pravas. La ligilojn ne nur pri René Lesson sed ankaŭ pri René Primevère Lesson, diversaj formoj de la sama nomo, mi metis nur por pli facile fari alidirektilojn. Nun tiuj estas neutilaj en la artikolo mem.--kani 19:58, 23. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto fervojlinio[redakti fonton]

Mi realinomis ĝin. Nur poste mi rigardis la intervikiojn. Antaŭe mi prenis ĝin kiel ŝablonon por informkesto, kiu estas malĝuste nomita. Zuazua 20:31, 26. Jun 2009 (UTC)

Komunumoj[redakti fonton]

Saluton. Vi tute pravas. Mi laboradas tie precize 2 jarojn. Unue mi faris artikolojn pri mia fako telefonio, poste mi trovis, ke el Hungario preskaŭ ĉio mankas. Tial mi faradas tion. Mi ekvidis Zetey, kiu faris artikolojn pri Transilvanio (4200) kaj kiel komencanto, mi simile agis. Ankaŭ li eraris, ekzemple "ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944" kiu ĝuste "ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944", kiujn mi mem ĝustigis en multaj artikoloj. Pri miaj laboroj eble povas esti similaj, sed kiu serĉas, tiu trovas erarojn en diversaj artikoloj. Historio de la hungaraj vilaĝoj similas, tatara invado, turka okupiĝo... Kiel komencanto, kopian metodon de Zetey mi faris.

  • Mi ne povis fari ŝablonon.
  • Mi vidis, ke aliaj faras ŝablonon, kiu konsumas energion.
  • Mi vidis, ke ŝablono faras balaston: en la ŝablono estas: vilaĝo en...., poste en la enkonduka frazo la sama estas skribita
  • Oni faris ŝablonojn por Italio kaj Germanio, kiuj kritikiĝis
  • Dum 2 jaroj mi ne kritikiĝis (pli precize miaj vilaĝoj)
  • Estas esceptoj, tamen la plejmulto havas 1000 bitokojn aŭ plu, ĉe Zetey tio ofte malpli, do la miaj ĝenerale ne estas ĝermoj
  • Mi konstatis tion, se mankas io, tio restas tiel, sed se estas malgranda artikolo, aliaj dikigos ilin.

Mi kolektas miajn artikolojn en mia hompaĝo, ĉar ofte okazas, ke mi aldonos are novajn frazojn. Tiuj komunumoj estas nur miaj flanklaboroj. Legu ankaŭ telefono, telegrafo, kablo kaj simile.--Crosstor 05:33, 27. Jun 2009 (UTC) P.S. Klaku al Olcsva, poste vi klaku suben al Kategorio:Komunumoj de depart. Sz-Sz-Bereg. Tie vi vidos miajn artikolojn (estas ankaŭ esceptoj), poste vi trovos Vkipedio:Traduko/... Komparu la mian kaj la onian (Vikipedian)! Vi vidos, ke mi dum jaro finfaris ĝin, dume la alia dum 2 jaroj vi vidos la rezulton.--Crosstor 13:29, 27. Jun 2009 (UTC)

Ludovica[redakti fonton]

Saluton Umberto, dankon pro via provo klarigi ankoraŭfoje per aliaj vortoj. Sed ŝajne tio ne tre helpis. Mi esperas, ke mi en Diskuto:Giovanni Palatucci ne uzis tro fortajn esprimojn. --PaulP@diskkont 10:10, 28. Jun 2009 (UTC)

P.S. Vidu ankaŭ Diskuto:Servisto de Dio. Mi supozas, ke vi estas italo. Eble vi scias, kion ŝi celas per "venerindulo"? --PaulP@diskkont 10:12, 28. Jun 2009 (UTC)
Mi respondas tie ĉi por kunteni la aferojn. Kredeble "venerindulo" rilatas al la itala "reverend(issim)o" = "(ege) honorinda", titolo donata al katolikaj pastroj. En la itala ekzistas verbo "vener-are" = "honori", kaj de ĝi eblas derivi "vener-abile", kiu same signifas "honorinda". Eble temas pri provo traduki per falsa amiko. — Umberto 20:48, 30. Jun 2009 (UTC)

Kara Umberto, vi modifis en la teksto Sempionpasejo la esprimon "strato" al "vojo" tamen ja temas pri strato (je malmultaj kilometroj fakte eĉ pri ŝoseo tamen plej parte pri strato, je kies bordo ankaŭ ja situas domoj ja kompletaj vilaĝoj) - fakto, pri kiu vi mem tre bone povus konvinkiĝi, se vi foje traveturos la vojon. Nur en la titolo "vojo" esta ĝusta, sed la teksto mem parolas pri la strato, kiu fakte sekvas tiun vojon. DidiWeidmann 22:43, 15. Aŭg 2009 (UTC)

Mariánské Lázně, tramo.svg[redakti fonton]

Saluton, vi kreis Dosieron:Mariánské Lázně, tramo.svg. Ĉu vi povus alŝuti ties novan version, en kiu vi alinomus Tramo de Mariánské Lázně je Tramtransporto en Mariánské Lázně, ĉar ne temas pri vagono, kiu tramo estas, sed pri transporto, sur kiu tiuj tramoj veturis. Dankon. Jujijo 08:38, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Bonvolu uzi mian novan nomon[redakti fonton]

Bonvolu atenti, ke tiun ĉi uz-konton mi ne plu uzas; mi transiris al la nomo Uzanto:Umbert', kiu validas ankaŭ en alilingvaj vikipedioj. Do, se vi havas mesaĝon por mi, bonvolu meti ĝin al Uzanta diskuto:Umbert'. Dankon, Umbert' 12:24, 10. Okt 2010 (UTC)