Vikipedio:Oftaj gramatikaj eraroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo kolektas la oftajn gramatikajn erarojn, faritajn eĉ de spertuloj, kaj do celas per tio eblan malpliiĝon de la plej oftaj eraroj. Alia celo estus lerni el propraj kaj aliaj eraroj kaj helpi tiel al novuloj. Se ĝi bone elformiĝas, ĝi povos esti ia gramatika gvidilo pri la oftaj gramatikaj mispaŝoj. Bonvolu kunhelpi por atingi pli bonan nivelon. Bonan ĉasadon deziras al vi.

Sube vi vidas skizon, kion oni rajtas kritiki, plibonigi ks.

Geografiaj nomoj[redakti fonton]

  • Eraro: oni ofte sekvas gepatran vortordon kaj forgesas, ke en Esperanto la vortordo ne adjektivigas vorton
  • Ekzemplo: Devon Insulo, kreita laŭ la angla vortordo, estus malĝusta. La ĝustaj formoj estus Devona Insulo, Devona insuloInsulo Devon. En Vikipedio, ne ekzistas unueco pri la uzataj formoj kaj pri majusklo–minusklo.
  • Propono: Se la fremda nomo entenas ĝis nun neesperantigitan formon, kreu laŭ formo Geografia objekto (nomata) Nomo (Insulo Devon).


Legu ankaŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj


Leksika influo de la gepatra lingvo ("falsaj amikoj")[redakti fonton]

  • Kontroli - Regi - Gvidi: Sub influo de la angla verbo to control oni ofte erare uzas la verbon kontroli en Esperanto. Kontroli signifas "esplori, ĉu io estas, kiel devus esti"; aŭ "esplori, ĉu ĉio estas tia, kia ĝi devas esti". Oni tamen regas aparaton, gvidas taĉmenton, ktp.
  • Enloĝantojloĝantoj: La prefikso “en” estas superflua. Trovi nunan uzadon en Vikipedio.
  • Nacio - Ŝtato: Sub influo de la angla kaj franca nation oni ofte en Vikipedio erare uzas la formon nacio. Eŭropo ne havas 45 naciojn, sed 45 ŝtatojn aŭ 45 landojn aŭ 45 regnojn. Ĝi havas multe pli da nacioj, ekzemple la frisan, la flandran, la katalunan, la kimran ktp ktp. Nacio estas popolo kun komuna historio, interesoj, kulturo. Ŝtato kaj regno estas politikaj unuoj.
  • engaĝiĝi - fianĉiĝi: Sub influo de la angla, la du terminoj ne signifas la samon.

Vortordo[redakti fonton]

Adjektivo kaj substantivo[redakti fonton]

Estas nekutime, ke adjektivo sekvas la substantivon, ekzemple tamarino longharverta

  • adjektivo ĝenerale devas stari antaŭe en neŭtralaj titoloj, ekzemple longharverta tamarino kaj ne inverse.
  • oni povas meti adjektivon post la substantivo por emfazi la adjektivon, ekzemple en komparo aŭ listo, teksto.

Jarnumeroj[redakti fonton]

En Esperanto oni uzas la bazajn (kardinalajn) nombrojn por indiki kalendaran jaron: en la jaro 2024en 2024. Ne estas gramatika eraro uzi la ordinalan formon uzitan en la Fundamento de Esperanto: en la 2024‑a jaro, sed nuntempe tio estas nekutima kaj tial evitinda en Vikipedio. Ja estas eraro miksi la du formojn en 2024 jaro.

Substantivoj kaj epitetoj[redakti fonton]

Kie en Esperanto substantivo havas nomon kiel epiteton, la nomo staras post la alia substantivo. Bona ekzemplo estas la supre menciitaj geografiaj nomoj ("insulo Devon", "rivero Kolorado"). Ŝajnas, ke kelkaj pekas kontraŭ tiu regulo pro influo de la angla lingvo (Colorado River, tamen Mount Blackmore). Kompreneble la nomo staras unue, se ĝi estas adjektivo (Flava Rivero) aŭ formas kun la substantivo unu kunmetitan vorton (Fuĵi-Monto).


Semantiko[redakti fonton]

  • Oferti signifas "proponi varon kontraŭ difinita prezo". Do urbo ne povas "oferti" belan vidaĵon (sed proponi); HTML ne povas oferti mekanismon al la uzantoj (sed havigi).
  • Permesi - Ebligi: Permesi signifas "konsenti, ke iu faras ion". Maŝinoj kutime ne povas jes aŭ ne konsenti ;-) Komputiloj do ebligas al oni labori rapide.
  • Selekti havas du signifojn, unu biologian kaj unu radioteknikan, sed ĝi ne signifas simple "elekti".

Transitiveco[redakti fonton]

  • Diplomitiĝi: Regule aperas formoj kiel "li diplomiĝis" anstataŭ ol "li estis diplomita" aŭ "li diplomitiĝis" aŭ "li ricevis/akiris diplomon". "Diplomiĝi" signifus "iĝi diplomo", kio tre probable ne estas la celata senco (kvankam ekzistas la formo diplomi kandidaton (PIV), do aljuĝi diplomon al li/ŝi, la radiko komenciĝas kiel substantivo).
  • Daŭri: Leciono daŭras unu horon, sed ne daŭriĝas tiom longe.
  • Evolu(ig)i: "Evolui" estas netransitiva, do anstataŭ "evoluiĝo/i" skribu "evoluo/i", kaj antaŭ objekto "evoluigi". *"Evoluita" estas ĉiam malĝusta.
  • Falsi: "Falsi" estas transitiva verbo. Oni do falsas la historion, falsas eldirojn sed ne falsigas ilin.
  • Loki: Ne ĉiu scias, ke oni lokas objekton ie, sed ne lokigas ĝin.
  • Situi estas netransitiva, do geografiaĵoj situas ie kaj ne *"estas situitaj".
  • Startigi: Ne forgesu, ke "starti" estas netransitiva verbo. Oni do "startigas" komputilon, maŝinon, ktp.
  • Interesigi: interesi estas transitiva verbo... por la senco veki atenton, scivolon sufiĉas interesi (iun).

da estas uzata post substantivaj nombroj (kaj mezuroj kaj ujoj), sed ne post simplaj nombroj: "dekduo da ovoj", "centoj da homoj", sed "12 ovoj", "ducent homoj".

Naskita[redakti fonton]

Kvankam naskita estas gramatike ĝusta, la formo ne estas bonstila. Se patrino naskas filon, la filo naskiĝis kaj samtempe estis naskita de la patrino. Propono estas la formoj persono, kiu naskiĝis ...persono, naskiĝinta ....

Momente[redakti fonton]

Atentu, ke "momente" signifas "en unu momento". Se vi skribas "Momente estas 1000 libroj en la biblioteko", vi do probable ne esprimas, kion vi deziras esprimi. Ĝustaj frazoj komenĉigus per "Ĉi-momente", "En la nuna momento", "Nun" ...

Plua kaj plia[redakti fonton]

Se paroli pri io aldona, uzu "plia"; "plua" signifas "daŭranta plu" kaj estas ne tre ofte uzinda. Ekzemploj de ĝusta uzo:

  • Pliaj informoj pri… (jam ekzistas iom da informoj)
  • Per sia plua esplorado ŝi sukcesis… (ŝi jam antaŭe esploris)