Vikipedia diskuto:Oftaj gramatikaj eraroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

momento = "en unu momento": mi pensis ke estas "post momento" (momente, mi venas), ne "dum/en momento" (atendu momente). Ĉu ne? Aŭ estas la du? Kwamikagami 23:25, 28. Maj 2009 (UTC)

centjaro, jarcento[redakti fonton]

Mi forigis la parton pri kunmetitaj vortoj, ĉar ĝi estas rekte kontraŭfundamenta. En la Fundamento (Ekzercaro §14) ni trovas la jenan frazon: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. Darkweasel94 17:53, 6. Jan 2010 (UTC)

Kio/kia estas via nomo/kiel vi nomiĝas ?[redakti fonton]

Estus korekte sule diri "kiu estas via nomo?" = Kiu (el ĉiuj la sennombraj vortoj, kiu homoj povas elekti kiel nomo) estas via nomo?

Vi povas legi pri ĝi tie kaj tie. --Francescost 08:21, 14. Jan 2010 (UTC)

duopaj "ktp."[redakti fonton]

Mi opinias erare oni redaktas dufoje "ktp". Estas influo de kelkaj gepatraj lingvoj.

Bv. korektu vi tiun frazon. Retornaire 23:24, 21. Feb 2010 (UTC)

Kvankam naskita estas gramatike ĝusta, la formo ne estas bonstila.

En kia kunteksto "naskita" estas malbonstila? Mi unue pensis pri la frazo "Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro...", kie ĝi tamen estas bonstila (kaj Fundamenta). Ĉu estas iu nacilingveca uzo, pri kiu oni plendas? Rizomo 11:16, 12 Feb. 2012 (UTC)

Mi pensis pri similaj frazoj de Zetey: SZABÓ Kálmán Attila estas rumania hungara instruisto, lernejhistoriisto naskita en Eliseni la 7-an de aŭgusto 1938.
Se vi volas akcenti la naskon, naskiton, bonvolu precizigi, ke naskita de sia patrinonaskita de lupatrino. Do, oni uzas en Esperanto preskaŭ ĉiam la formon naskiĝtago, ne la formon naskotago. Okaze de formo naskotago, oni festas la naskiton, la patrinon. Narvalo (diskuto) 18:46, 9 Jul. 2012 (UTC)