Tervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervoja trako
Bicikla vojo

Tervojo estas vojo sur firma tero. Teknike oni distingas inter fervoja trako, kiu servas nur al veturiloj speciale adaptitaj al ĝi, kaj netraka tervojo, kiu konsistas el pli-malpli plata surfaco.

Vojoj en tuneloj aŭ sur pontoj estas kalkulataj kiel tervojoj. Do ĝis 1994, kiam la Manika Tunelo estis malfermita, ne ekzistis tervojo inter Britio kaj Eŭropo, sed de tiu tempo jes. La pliparto de la trafiko sur tervojoj okazas veturile, do sur radoj, sed ankaŭ piedira kaj rajda trafikoj uzas tervojojn.

Kompare al aliaj vojoj tervojoj estas relative sekuraj kontraŭ veteraj kapricoj, kiuj povas malhelpi ŝipan, aviadilan kaj telferan trafikon. Tamen grandkvanta precipitaĵo povas bloki ankaŭ tervojojn, per neĝoinundo.