Stumpŝtrumpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Stumpŝtrumpo[1] estas ŝtrumpo, kiun amputitaj uloj portas sur stumpo. Ĝia celo estas defendi, formi kaj varmigi la stumpon. Ĝi helpas konformi protezon, antaŭmalhelpi edemon, redukti fantoman doloron. La stumpo povas esti sentema kontraŭ varmo, malvarmo[2] aŭ iritado.[3] Sentema stumpo bezonas specialan ŝtrumpon. Dum formado de stumpo povas esti 8-10 ŝtrumpoj necesaj. Ĝi estas havita sur korpopartoj, kiuj estas sen piedo.

En kazo de brako aŭ kruro ĝi estas 20 cm longa tubo fermita en unu pinto. Por femuro ĝi estas normala, kompresa aŭ dika ŝtrumpo, kiun piedo kurtas al stumpo. Ĝi devas esti purigita kun la protezo ĉiutage.

Estas tipoj por specialaj celoj:

  • Ŝtrumpoj kiuj mildigas fantoman doloron enhavas metalajn filojn[4][5][6]
  • Kompresaj ŝtrumpoj estas por antaŭmalhelpi edemon[7]
  • Protektaj ŝtrumpoj adaptas stumpon kaj protezon[8][9]
  • Varmigaj ŝtrumpoj por varmado de stumpo[10]
  • Ŝtrumpoj, kiujn oni povas ungventi ene, kaj tiel flegi la strumpon[11]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Formado de stumpo
  • Faka protokolo de Hungara sanitara Ministerio. Amputoj de gamboj kaj rehabilitado de amputigitoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Csonkharisnya en la hungara Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stump sock en la angla Vikipedio.