Esperanto (apartigilo)
Esperanto havas plurajn signifojn. Bv. elekti:
- Esperanto (origina signifo) estas plumnomo de L. L. Zamenhof, sub kiu li eldonigis la Unuan Libron de Esperanto.
- Esperanto (plej ĝenerale) estas planlingvo proponita en 1887 de L. L. Zamenhof.
- esperanto estas persono, kiu esperas,[1] kaj poezia sinonimo de Esperantisto (ekz. en la poemo "La Espero").
- Esperanto estas la organo de UEA kaj la ĉefa revuo de la Esperanto-movado.
- Esperanto estas komputila viruso, kiu kiel unua celis ataki plurajn komputilajn platformojn.
- Esperanto estas aŭtomobilo aperanta en la videoludo Grand Theft Auto:Vice City
- Esperanto "エスペラント" estas muzika albumo publikigita de Ryuichi Sakamoto[2].
- Esperanto[3] "エスペラント" muzika ero en la serio the Mega Man Zero.
- Esperanto estas germanlingva kanto kun esperantlingvaj frazoj fare de la germana muzikgrupo Freundeskreis.
- Esperanto[4] estis belga-angla mallongdaŭra muzikgrupo en la fruaj 1970-aj
- Esperanto estas barko-restoracio ĉe la maro en brazila municipo Araruama.
- Esperanto nomiĝas restoracioj en multaj landoj, el kiuj tiu en Stokholmo en Svedio, gajnis unu Michelin-stelon la 15-an de marto 2007.
- Esperanto nomiĝas hoteloj en pluraj landoj, i.a. en Pribylina en la slovakia montaro Altaj Tatroj.
- Esperanto estas kongresejo kun hotelo en la germana urbo Fulda.
- Esperanto estas tiparo kiun kreis Franko Luin.
- Esperanto estis hispana ŝipo konstruita en 1896, la unua ZEO en la mondo.
- Esperanto estas speco de tulipo (Tulipa viridiflora Esperanto) produktata de nederlanda firmao Bakker.
- Esperanto estas insulo en la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj en Antarkto.[5]
- 1421 Esperanto estas asteroido malkovrita kaj nomita de Yrjö Väisälä.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Multaj stratoj, monumentoj, ktp. portas la nomon Esperanto tra la mondo. Vidu la artikolojn Zamenhof/Esperanto-Objekto kaj Listo de ZEO-j.