Franko Luin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franko Luin
Franko Luin 2003.png
Personaj informoj
Naskiĝo 6-a de aprilo 1941
en Triesto, Flag of Italy (1861-1946).svg Italio
Morto 15-a de septembro 2005
en Tyresö
Lingvokapablo Esperanto, slovena lingvo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj zorginto kaj kreinto de eLibrejo
Esperantistiĝis en 1956
Familianoj
Edz(in)o Ulla Luin
v  d  r
Information icon.svg

Franko LUIN (6-a de aprilo 194115-a de septembro 2005) estis grafikisto kaj pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio. Li estis konata desegnisto de tiparoj. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn retejojn de la frua Interreto, kiel Esperanto.nu kaj la afiŝejon NUN. Li ankaŭ verkis la poemon "Spuroj de miaj paŝoj". Li prizorgis ankaŭ retan bibliotekon eLibrejo.

Li estis sloveno, kiu naskiĝis en Triesto (Italio), kie li apartenis al la slovenlingva malplimulto. Laŭ propra diro li naskiĝis je oliva dimanĉo (palma dimanĉo), do lia naskiĝdato devus esti la 6-a de aprilo. Estis milito en Eŭropo kaj Triesto estis en unu el lokoj kiuj suferis pro la milito. Kiel infano li spertis ke oni forkondukis lian patron al koncentrejo kaj ke tiu revenis post la militofino. La gefratoj de la patro helpis al la familio donante manĝaĵojn dum tiu periodo.

En la 1950-aj jaroj la familio loĝis en la slovena vilaĝo Repnic sur la alta montplataĵo ekster Triesto. La limoj ŝanĝiĝis post la milito, tiel ke la vilaĝo estis en Italio, je kelkaj kilometroj de la limo al Jugoslavio. La parencaro de Franko loĝis ambaŭflanke de la limo. La malakordo inter la itala plimulto kaj la slovena malplimulto en Triesto ankoraŭ estis akra.

Li esperantiĝis 15-jaraĝe, kaj partoprenis esperantajn junularajn aranĝojn en Jugoslavio. Li interesiĝis pri Esperanto kaj pro vera intereso pri lingvoj kaj pro la interna ideo de Esperanto. Per Esperanto li konatiĝis kun sia estonta edzino Ulla, kaj kun aliaj estontaj amikoj.

Li komencis studi interpretadon en la Triesta universitato, sed decidis forlasi Italion kaj translokiĝis al Svedio en 1961, kiam svedaj kompanioj serĉis laboristojn en suda Eŭropo. Laborinte en Lund kaj Malmö li ekstudis en la Grafika Instituto en Stokholmo. Studinte li eklaboris ĉe Ericsson, kiu tiam havis oficejon en Tyresö, kaj restis tie ĝis 1989.

Ekde 1989 li gvidis la entreprenon Omnibus Typografi kun grafikaj produktoj: presaĵoj kaj poste ankaŭ retpaĝoj. Li komencis desegni komputilajn literojn, kaj fariĝis konata pro siaj tiparoj inter grafikistoj en la tuta mondo. Kiel evoluo de la tiparoj li ankaŭ komencis publikigi librojn elektronike. Li aparte interesiĝis pri malnovaj libroj ne plu haveblaj, ekz. pri svedaj aŭtoroj el la 19a jarcento, sed ankaŭ pri libroj en Esperanto kaj en la slovena, interalie pri nova literaturo kaj pri kelkaj libroj kiuj ne publikiĝis papere, kaj li havis kontakton kun pluraj nuntempaj slovenaj aŭtoroj.

Franko interesiĝis pri revuoj. Jam en la juneco tiu intereso montriĝis tiel ke li uzis parton de la pormanĝa kaj poraŭtobusa mono por aĉeti revuojn, kiam li iris al la lernejo. En la 1990-aj jaroj, kiam interreto ekuziĝis, li aranĝis kolekton da 15000 ligoj al revuoj en la tuta mondo, nomitan ”Kiosko”, kio fariĝis fundamento de biblioteka sistemo.

La intereso pri Esperanto de Franko estis fadeno tra la vivo. 1969 li kune kun la edzino Ulla organizis IJK en Tyresö. Li tradukis kantotekstojn en Esperanton, kaj mem verkis poezion en la lingvo. Li estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio, i.a. kiel prezidanto kaj redaktoro de La Espero. Kiam li ne redaktis La Esperon li helpis pri la grafika aspekto de la revuo. Dum periodo li estis komitatano de UEA. Lia grafika kaj komputila scioj faris lin antaŭulo de interretaj aferoj en Esperantio.

Franko provizis esperantistajn uzantojn de Makintoŝo per taŭgaj tiparoj kaj klavaroj, ebligante al ili plene partopreni interretajn rondojn. Li fondis rondon, kiu estis la ĉefa fonto de informo kaj klerigo de esperantistaj makintoŝuzantoj.

Rilate al Vindozo estas menciinde, ke Franko provizis senkoste tiparon por la por-Vindoza Esperanta tekstoprilaborilo Ĉapelilo.

Post la translokiĝo al Svedio en la 1960-aj jaroj Franko ekkomprenis ke li devis ekzerci sian slovenan gepatran lingvon por ne perdi la kontakton kun sia deveno. Li eklegadis slovenan gazeton, unue abonante, poste interrete, kaj li partoprenis someran kurson por elmigrintaj slovenoj. La parenca tradicio en lia hejmregiono estas forta, kaj la parencoj daŭre havis kontakton kun li. En Svedio Franko havis kontakton kun slovenoj estante estrarano de Sved-slovena amikeca asocio. La belajn slovenajn kantojn, kiujn li lernis en sia juneco, li kantis partoprenante en la slovena kantogrupo.

La filo Janko kiu naskiĝis en 1979 ricevis slovenan nomon sed lernis Esperanton kaj la svedan. Por Franko estis grava afero esti bona patro, kaj tial multaj interesoj devis resti kiam la filo estis malgranda. Ankaŭ Franko mem estis dekomence dulingva kun slovena gepatra lingvo kaj itala, kiel la lingvo de la ĉirkaŭaĵo kaj de la aŭtoritatoj. Li lernis la svedan ĝisperfekte. Emocie li ĉiam estis sloveno, kvankam li neniam estis slovena civitano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Franko Luin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Tiparoj kreitaj de Franko Luin[redakti | redakti fonton]

  • Ad Hoc
  • Baskerville Classico
  • Birka
  • Bodoni Classico
  • Carniola
  • Caslon Classico
  • Cirkus
  • Devin
  • Dialog
  • Edinost
  • Emona
  • Esperanto
  • Fortuna
  • Garamond Classico
  • Goudy Modern 94
  • Goudy Village
  • Griffo Classico
  • Humana
  • Inko
  • Isolde
  • Jenson Classico
  • Jesper
  • Jonatan
  • Kalix
  • Kasper
  • Kis Classico
  • Luma
  • Manuskript
  • Marco Polo
  • Maskot
  • Memento
  • Miramar
  • Norma
  • Nyfors
  • Odense
  • Odense Neon
  • Omnibus
  • Pax
  • Pax #2
  • Persona
  • Ragnar
  • Res Publica
  • Rustika
  • Saga
  • Semper
  • Stockholm Runt
  • Transport
  • Valdemar
  • Vega antikva
  • Zip 2000