Esperanto (muzikalbumo)
Ĉi tiu artikolo temas pri muzika albumo de grupo "Freundeskreis" (enhavanta samnoman kanton). Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
Esperanto | ||
---|---|---|
Artisto | Freundeskreis | |
Tipo | Muzikalbumo | |
Publikigo | 20-a de aprilo 1999 (Germanio) | |
Daŭro | 70 min : 01 s | |
Ĝenro | Hiphopo | |
Firmao | ||
Esperanto (nomata laŭ la lingvo Esperanto) estis la dua muzikalbumo de la germanlingva hiphopa muzikgrupo Freundeskreis. Ĝi publikiĝis la 20-an de aprilo 1999.
Unuopaj kantoj kaj gastaj muzikistoj
[redakti | redakti fonton]numero | titolo | gasta(j) muzikisto(j) | daŭro |
---|---|---|---|
1 | Kore Bonvenon / Intro | 2:01 | |
2 | Esperanto | Déborah | 4:20 |
3 | FK Skit | 0:50 | |
4 | Erste Schritte / Retrospektive | 6:52 | |
5 | 20 $ Skit | 0:47 | |
6 | Tabula Rasa | Andres, Gentleman, Sékou kaj Tommy W. | 4:53 |
7 | Hit Skit | 0:23 | |
8 | Sternstunde / Die Revolution der Bärte | Mighty Tolga | 5:24 |
9 | Briefwechsel / Letter Exchange | Shurik'n | 5:56 |
10 | Reprise | 1:00 | |
11 | Mit Dir | Joy Denalane | 4:39 |
12 | All Apologies | Sékou | 5:23 |
13 | Frico’s Skit | 0:50 | |
14 | Pulsschlag | Massive Töne kaj Afrob | 6:29 |
15 | Eimsbush bis 0711 | Samy Deluxe | 4:55 |
16 | Don’s CP 70 Skit | 1:34 | |
17 | Nebelschwadenbilder | Udo Lindenberg kaj Afrob | 4:27 |
18 | Kore Salutas / Outro + Halt Dich an Deiner Liebe fest ("kaŝita kanto", ne menciata en la kompaktdiska kovrilo) |
9:18 |
La muzikalbumoj semajnon post sia publikigo la 3-a de majo 1999 unuafoje listiĝis en la rangolisto de en Germanio plej multe vendataj muzikalbumoj kaj tiam atingis la 3-an rangon, en la sekvaj semajnoj la 5-an rangon. Entute la albumoj 29 semajnojn restis inter la 100 plej multe vendataj muzikalbumoj de Germanio. Ankaŭ en Aŭstrio, kie ĝi atingis la 15-an rangon kaj 24 semajnojn restis inter la 100 plej vendataj albumoj, kaj en Svislando, kie ĝi atingis la 9-an rangon kaj 17 semajnojn restis inter la 100 plej vendataj albumoj, ĝi estis sukcese akceptata. En la jara statistiko de en Germanio plej vendataj muzikalbumoj ĝi havis la 17-an rangon.
Kiel unuopaĵoj aparte produktiĝis kaj disvendiĝis la kantoj Esperanto (DE #46), Mit Dir (DE #9) kaj Tabula Rasa (DE #30).
Pro pli ol 250 000 venditaj kompaktdiskoj la muzikalbumoj ankoraŭ en 1999 en Germanio honorigis per la premio "ora disko" (germane Goldene Schallplatte). Ĝi restis la komerce plej sukcesa albumo de la muzikgrupo.
Sed ne nur por la grupo la albumo estis sukceso: La publika atento en Germanlingvio pro la albumo en tiu jaro ankaŭ estis aparte fokusita al la Esperanto-movado. Kaj Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en 1999 kaj la sekvaj du jaroj signife pli ofte ol kutime ricevis informpetojn de (precipe junaj) interesiĝantoj pri la internacia lingvo kaj siaj aplikeblecoj.