Freundeskreis
Etoso
Freundeskreis | |
---|---|
Adiaŭa koncerto de Freundeskreis en Stutgarto la 19-an de septembro 2007
| |
Bazaj informoj | |
Alie nomata | FK |
Deveno | Germanio |
Ĝenroj | Hiphopo |
Aktivaj jaroj | 1996–2007 |
Eldoninto | Four Music |
Retejo | www |
Freundeskreis [FROJNdeskrajs] estas hiphopa muzikgrupo el Germanio.
En 1999, la grupo publikigis sub la sinonimo "Amikaro" albumon titolitan "Esperanto", kun kelkaj frazeroj en Esperanto kaj refreno tekstanta "Esperanto - la langue de l'amour" (franclingva, en Esperanto "la lingvo de la amo"). Ankaŭ la unua unuopaĵo nomiĝis "Esperanto". La albumo ege bone vendiĝis en Germanio (ĝi gajnis oran statuson) kaj la Germana Esperanto-Junularo tiutempe pli ofte ol kutime ricevis informpetojn de junaj interesiĝantoj.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 1997 Quadratur des Kreises
- 1999 Esperanto
- 2007 FK 10 - Best Of
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- TTT-paĝo: Four Music
- Esperanto de Freundeskreis ĉe YouTube